La Kameleono

Programeto por Esperantaj literoj en TTT-paĝoj

Atentu: La Kameleono estas eksdata kaj ne plu uzinda programo. La kodo estas tre malnova kaj ne plu ĝisdatigata. Krome ĝi nuntempe estas multege malpli bezonata ol ĝi siatempe estis.

Se vi havas TTT-ejon kun multaj paĝoj en Esperanto, vi konas la problemon. La supersignajn Esperantajn literojn oni povas prezenti en pluraj malsamaj manieroj: laŭ Unikodo, laŭ Latino 3, laŭ la Fundamenta H-sistemo, laŭ la X-sistemo k.t.p. k.t.p. Ne ĉiuj legantoj povas vidi ĝustajn Esperantajn literojn laŭ Unikodo aŭ Latino 3, kaj ĉiu havas sian preferon pri plej bona surogata sistemo. Se oni volas plaĉi al plejeble multe da legantoj, oni devas havi plurajn versiojn de siaj paĝoj, eble laŭ Unikodo kaj X-sistemo, aŭ eble laŭ Latino 3 kaj H-sistemo, aŭ eble oni havu eĉ pli ol du variantojn. Sed se la paĝoj estas multaj kaj grandaj, la diskospaco ne sufiĉas. Kaj se oni bezonas ofte ŝanĝi la paĝojn, labori per pluraj versioj de ĉiu paĝo estas granda ĝeno.

La Kameleono povas forigi tiujn problemojn. Se oni povas uzi ĝin en sia TTT-ejo, sufiĉas havi unu solan version de ĉiu paĝo, sed tamen ĉiu leganto povas mem elekti, kiel la Esperantaj literoj prezentiĝu. La Kameleono povas prezenti TTT-paĝojn laŭ pli ol dek sistemoj por la supersignaj literoj.

Ekzistas tri Kameleonoj:

  • CGI-Kameleono en la lingvo Perlo
  • ASP-Kameleono en la lingvo VBSkripto
  • ASP-Kameleono en la lingvo Perlskripto (speciala formo de Perlo por uzado en ASP-paĝoj)

La tri Kameleonoj funkcias en la sama maniero. Elektu inter ili laŭ la ebloj ĉe via servilo.

“mod_perl”

La CGI-Kameleono nun funkcias ankaŭ en la reĝimo “mod_perl” en Apache-serviloj. Povas esti, ke la Kameleno eĉ ruliĝas pli rapide en “mod_perl”.

Elŝutu kaj provu la Kameleonon!

Elŝutu la Kameleonan paketon, malpaku per zip-programo, legu la instrukcion, testu la programeton, kaj eble instalu ĝin por via TTT-paĝaro.

Se vi havos problemojn, skribu al mi, kaj mi provos helpi: “bertilow” ĉe “gmail.com”.