Kiam oni faras TTT-paĝojn en Esperanto, oni devas elekti, kiel skribi la supersignajn literojn de Esperanto:
Unikodo. Ekde versio 4 de HTML, la norma maniero prezenti ne nur Esperanton, sed ĉiujn lingvojn de la mondo, estas Unikodo. Komprenas Unikodon nuntempe preskaŭ ĉiuj TTT-legiloj. Tial pli kaj pli multaj Esperantaj TTT-paĝoj uzas Unikodon. Nuntempe tiaj paĝoj ofte funkcias perfekte sen instalado de specialaj Esperantaj tiparoj. Se temas pri Vindoza komputilo, nur necesas, ke ĝi estu instalita kun sia plena multlingva subteno, kiu inkluzivas plurajn Unikodajn tiparojn kun Esperantaj literoj. Jen detala instrukcio, kiel fari Unikodajn Esperanto-paĝojn.
Surogataj sistemoj. Pro tio, ke Unikodo ankoraŭ ne estas uzebla por absolute ĉiuj, iuj preferas prezenti la Esperantajn literojn laŭ surogata sistemo. Jen detala instrukcio, kiel fari surogatajn Esperanto-paĝojn.
Latino 3 (ISO-8859-3). Ankaŭ Latino 3 estas internacia signokoda normo. Ĝi enhavas la Esperantajn literojn, sed ne ĉiuj TTT-legiloj bone subtenas Latinon 3, kaj iuj instancoj eĉ rekte malrekomendas uzi tiun kodon. Antaŭe Latino 3 estis serioza alternativo, sed laŭ mi ĝi nuntempe ne plu estas bona elekto. Antaŭe mi ĉi tie donis klarigojn, kiel fari Latino-3-ajn TTT-paĝojn, sed mi nun forprenis tiujn klarigojn. Uzu Unikodon aŭ surogatan skribon.
Vidu ankaŭ miajn paĝojn pri signokodoj.