Esperantaj literoj en TTT
Kiam oni faras TTT-paĝojn en Esperanto, oni devas elekti, kiel skribi la supersignajn literojn de Esperanto:
-
Unikodo. Ekde versio 4 de HTML, la norma maniero prezenti ne nur Esperanton, sed ĉiujn lingvojn de la mondo, estas Unikodo. Komprenas Unikodon nuntempe preskaŭ ĉiuj TTT-legiloj. Tial pli kaj pli multaj Esperantaj TTT-paĝoj uzas Unikodon. Nuntempe tiaj paĝoj praktike ĉiam funkcias perfekte sen instalado de specialaj Esperantaj tiparoj. Jen detala instrukcio, kiel fari Unikodajn Esperanto-paĝojn.
-
Surogataj sistemoj. Pro tio, ke Unikodo ankoraŭ ne estas uzebla por absolute ĉiuj, iuj preferas prezenti la Esperantajn literojn laŭ surogata sistemo. Jen detala instrukcio, kiel fari surogatajn Esperanto-paĝojn.
-
Latino 3 (ISO-8859-3). Ankaŭ Latino 3 estas internacia signokoda normo. Ĝi enhavas la Esperantajn literojn, sed ne ĉiuj TTT-legiloj bone subtenas Latinon 3, kaj iuj instancoj eĉ rekte malrekomendas uzi tiun kodon. Antaŭe Latino 3 estis serioza alternativo, sed laŭ mi ĝi nuntempe ne plu estas bona elekto. Antaŭe mi ĉi tie donis klarigojn, kiel fari Latino-3-ajn TTT-paĝojn, sed mi nun forprenis tiujn klarigojn. Uzu Unikodon aŭ surogatan skribon.