Komputada leksikono

de Sergio Pokrovskij

Redakcio dudek oka

Novosibirsk, 2006-01-12

UDK 681.3(038)=089.2


Resumo en Esperanto Abstract in English
Libroforma eldono de la Leksikono A printed version of the Lexicon
TTT-adresoj de la Leksikono URLs of the Lexicon in WWW
La indeksoj English-Esperanto Index

Resumo

La verko entenas 2649 komputadajn terminojn en Esperanto kun difinoj kaj klarigoj en tiu lingvo. Precipe atentitaj estas la bazaj nocioj de teoria komputoscienco, diskreta matematiko, programado, personaj komputiloj, surtabla tipografio. Laŭeble la programada temaro estas prezentita en Paskalo (esperantigita Pascal), kaj la verko entenas priskribon de ĉiuj nocioj de tiu programlingvo.

Ĉe la esperantlingvaj artikoloj estas indikitaj la respondaj anglaj termintradukoj; krome, en la alfabeta ordo estas donitaj la Esperantaj tradukoj de 2743 anglaj terminoj. Tial la leksikono uzeblas kaj en angla-Esperanta, kaj en Esperanta-angla tradukoj.

Estas libroforma eldono de la Leksikono ([KL10]; elĉerpita).

Abstract

This «Dictionary of Computing» contains 2649 terms and definitions in Esperanto. Special consideration is given to the basic notions of theoretical computing science, discrete mathematics, programming, personal computers and desktop publishing. The programming topics are mostly presented in a version of Pascal, and the book gives a complete description of all the notions of this programming language.

The Esperanto articles are followed by English translation of the headwords; and conversely, Esperanto translations are provided for 2743 English terms in an alphabetic index. Therefore it is possible to use the lexicon for both English-to-Esperanto and Esperanto-to-English translation.

There is a printed version of this lexicon ([KL10]; presently out of print).


TTT-adresoj (URL) de la Leksikono

La TTT-eldono de la Leksikono troveblas per jenaj adresoj:
en la Majkrosofta WGL4-subaro de Unikodo:

http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html, http://purl.org/net/kameleono/KompLeks/WGL4/; la tuta leksikono en unu pakaĵo: http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html.tar.bz2.

en la pli riĉa Eŭropa MES-3A-subaro de Unikodo:
http://purl.org/net/kameleono/KompLeks/UTF8/, http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/DEFAULT.html; la tuta leksikono en unu pakaĵo: http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html.tar.bz2.
Se vi povas kaj volas disponigi al la mondo TTT-kopion (spegulon) de la Leksikono en via TTT-ejo, bv skribi al Sergio Pokrovskij ("sergio.pokrovskij" heliko "gmail.com"), por ke mi povu mencii vian TTT-ejon en la listo.

© 1995, 2005 S. B. Pokrovskij 1995, 2005


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion