30 Aprilo 2008: Mi rapide lanĉis Esperantan tradukon de versio 2.5.1 de la bloga programo WordPress. Vidu ankaŭ la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on.
29 Aprilo 2008: Mi (finfine) lanĉis la definitivan version 1.0 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankaŭ la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on.
6 Aprilo 2008: Mi lanĉis testan antaŭversion 0.2 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankaŭ la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on
31 Marto 2008: Mi lanĉis testan antaŭversion 0.1 de la Esperantigo de la bloga programo WordPress - versio 2.5. Vidu ankaŭ la testan blogon de la teamo, kiu tradukas WordPress-on
8 Marto 2008: Mi lanĉis version 14.1 de PMEG.
Jen listo de la ŝanĝoj en la nova versio.
Ankoraŭ legeblas ankaŭ versio 14.0 (de la 24a de Decembro 2005), kiu repondas al la unua eldono de la papera libro.
La TTT-ejo "bertilow.com" nun loĝas en nova servilo. La tuta teknika bazo de la paĝoj estas ŝanĝita. Espereble la paĝoj nun ŝargiĝas pli rapide. Se montriĝos problemoj, atentigu min retpoŝte: “bertilow” ĉe “gmail.com”.
29 Februaro 2008: Movis la Tekstaron de Esperanto al nova adreso: http://tekstaro.com.
3 Novembro 2007: Ĝisdatigis la paĝojn pri Esperanto en Linukso aldonante informojn pri Ubuntu.
26 Septembro 2007: La tuta Persone-albumo Povus esti simple estas nun havebla senkoste kiel torento (per programo kiel BitTorrent k.s.).