Das Toilettenpapier bitte in… / Bv. ĵeti la necesejan paperon en…

den Abfalleimer oder in die Toilette?

la rubujon aŭ la necesejon?

Das hängt – wie so vieles – ganz davon ab, woher man kommt und wie man erzogen ist. Ich ertappe mich in Deutschland immer noch oft dabei, dass ich kurz zögere, bevor ich das Klopapier in die Toilette werfe. Ich bin Korea-sozialisiert. Dort stehen nämlich überall in den Toiletten Eimer, in die das Papier kommt. Schilder informieren den Benutzer darüber, dass die Leitungen sehr schnell verstopfen und dass deshalb nichts außer dem eigentlichen Geschäft in die Toilette kommt. Das meist einlagige Toilettenpapier ist zwar ultra-dünn und die moderneren koreanischen Toiletten sind mittlerweile mit nicht mehr allzu engen Abflüssen ausgestattet – aber nicht zuletzt wegen der Tendenz, Unmengen an Klopapier zu verbrauchen (klar, denn einlagiges Papier ist doch wirklich wie … nichts) hält sich diese Gebrauchsgewohnheit hartnäckig.

Tio – kiel multaj aferoj – dependas de tio, de kie oni venas kaj kiel oni edukiĝis. Mi ofte en Germanujo kaptas min hezintantan dummomente antaŭ ol mi forĵetas la necesejan paperon en la necesejon. Mi estas en-Koreujo-sociiĝinta. Vi devas scii, ke tie en ĉiuj necesejoj staras ujoj, en kiujn oni ĵetu la paperon. Ŝildoj informas la uzanton pri la fakto, ke la tuboj tre rapide ŝtopiĝas kaj ke tial nenio eniru la necesejon krom la “necesejaĵo”. La ofte nur unutavola neceseja papero estas ja maldikegega kaj la pli modernaj koreaj necesejoj estas ekipitaj per ne tro mallarĝaj tuboj – sed ne laste pro la tendenco uzi amasegon da neceseja papero (kompreneble, ĉar unutavola papero estas kvazaŭ … nenio) tiu uzokutimo obstine restas.

Manchmal muss aber auch umerzogen werden, anscheinend besonders auf Toiletten mit internationalen Benutzern. Auf dem Flughafen Incheon sagen die Schilder (wenn mich meine Erinnerung nicht trügt, leider habe ich kein Beweisfoto), dass alles in den Mülleimer geworfen werden soll, nur das Toilettenpapier nicht!

Iafoje la homoj tamen devas esti reedukataj, ŝajne precipe en necesejoj uzataj de internaciaj uzantoj. La ŝildoj en la flughaveno Incheon diras (se mi bone memoras, mi bedaŭrinde ne trovis pruvofoton), ke ĉio estu forĵetata en la rubujon, krom la neceseja papero!

Das alles trifft nun keineswegs nur auf Korea zu, auch wenn ich nicht so genau informiert bin, in welchen Ländern man ebenfalls das Toilettenpapier in den Abfalleimer wirft. Es muss jedenfalls noch ein paar geben, denn die koreanischen Teilnehmerinnen am letzten Esperanto-Weltkongress können – wenn überhaupt – keinesfalls allein die Ursache für das folgende Schild sein:

Ĉio ĉi ja ne validas nur por Koreujo, kvankam mi ne estas aparte bone informita, en kiuj landoj same la necesaja papero estas forĵetata en la rubujon. Devas ekzisti kelkaj pliaj tiaj landoj, ĉar la koreaj partoprenantinoj de la pasinta Universala Kongreso – se entute – ne solaj povas esti la kialo por tiu ĉi ŝildo:

(“Werfen Sie das Toilettenpapier nicht in den Papierkorb, sondern in den Eimer”)

Die Reaktionen sowohl auf das Schild als auch auf mein Foto waren sehr unterschiedlich. Einige haben sich gewundert, einige haben gelacht: “Das ist doch selbstverständlich!”. Nein, das ist es eben nicht.

La reagoj kaj al la ŝildo kaj al mia foto estis tre diversaj. Kelkaj miris, kelkaj ridis: “Tio do estas memkomprenebla!” Ne, memkomprenebla tio ĝuste ne estas.

8 pensoj pri “Das Toilettenpapier bitte in… / Bv. ĵeti la necesejan paperon en…”

  1. Ĉe ni (urbo Medellín, Kolombio) ekzistas ambaŭ kutimoj, en la hejmo de miaj gepatroj kaj en la mia, ni ĉiam forĵetas tiun paperon en la necesejon. Kontraŭe, ĉe kelkaj fratinoj de mia patrino (miaj onklinoj) oni uzas apartan ujon por tio. Lastatempe vizitis nin amikino pripensinta pri la afero, ĉar ŝi ĉeestis kunsidon kie oni mlkonsilis forĵeti la paperon en la necesejon, ĉar tio originas problemon en konstruaĵoj de apartamentoj, pro la ŝtopiĝo de tuboj. Tamen, mi ne kredas pri tio, ni daŭras nian kutimon en mia hejmo. Krom la malagrabla ekzisto de tiuj ujoj, mia rezonado estas tre simpla: La neceseja papero estas tiel malforta ke ĝi disiĝas per la akvo sufiĉe por ne kaŭzi problemon. Simple: Se la tuboj ne ŝtopiĝas pro la fekaĵoj, des malpli ili ŝtopiĝos pro tiu malforta papero. Alia solvo pli kompleta estus forĵeti ankaŭ la fekaĵojn en ujon por ne ŝtopi la tuboj! 🙂

  2. En Usono publikaj necesejoj kutime kapablas forlavi eĉ grandan amason da papero, aparte la plej novaj, kiuj funkcias per kunpremita aero. En hejmoj kompreneble multo dependas de la aĝo de la domo. Sed ŝajne estas forta kultura premo kontraŭ ĵetado de neceseja papero alien ol en la necesejon (mi fakte neniam vidis tion), kaj oni preferas uzi malŝtopilon, ol provizi apartan ujon.

  3. Jen alia amuza missupozo pri neceseja memevidenteco dum UK:

    En Polujo la virina kaj vira necesejoj ofte distingeblas nur per cirklo sur unu pordo kaj triangulo sur alia pordo. Do bone, ke dum UK aperis klarigaj signoj “virina necesejo” kaj “vira necesejo” sur necesejaj pordoj, por helpi al eksterlandanoj.

    Surprizis min, ke iuj polaj Esperantistoj miris kaj dubis pri bezono de tiaj signoj, asertante ke la cirklo kaj triangulo estas tute internaciaj kaj memevidentaj necesaj simboloj!

    Eĉ en apuda Litovujo estas alia sistemo (ambaŭ pordoj havas triangulojn, unu kun pinto supre, unu kun pinto malsupre…)

  4. En Serbio oni ne nur necesejpaperon, sed multon alian ĵetas en necesujojn. Do, solaj tiurilataj afiŝoj kiujn oni povas vidi admonas necesejuzantojn ne enĵeti menstruensorbilojn, plastajn sakojn ks.

  5. distingeblas nur per cirklo sur unu pordo kaj triangulo sur alia pordo

    Tamen kiu estas kiu en tiu sistemo? Mi ne povas eĉ konjekteti, vere. La litova sistemo ŝajnas pli komprenebla; iel ajn mi preferas la plej klaran distingon — per vortoj, kiel en Rusio М/Ж aŭ en Turkio Bay/Bayan (tiu lasta tamen kaŭzis necertecon ĉe mia parencino, kiu vojaĝis al Turkio nepreparita lingve).

  6. La cirklo estas ina kaj la triangulo vira. La afero ja ne tuj memevidentas, sed mi provis ĉe ekz. mia edzino (en Usono la kutimo estas tute nekonata), kaj ŝi tuj divenis prave.

  7. Mi povus eĉ sambone imagi ke cirklo estas por vira kaj triangulo por virina necesejoj – dependas de la vidpunkto 😉 …
    Mi rezignis voli memorfiksi tiujn “internacian” polajn necesejsignojn.

  8. Mi skribis antaŭe, ke la triangulo kaj cirklo estas nekonataj en Usono. Sed dum la lasta semajno mi hazarde vojaĝis en la subŝtato Georgio, kaj vidis ilin sur la pordoj de du publikaj necesejoj tie. La kutimaj usonaj siluetoj kaj vortoj (“men” kaj “women”) aperis en la mezo de la eŭropaj simboloj.

    Multaj kredas, ke tutmondiĝo = usoniĝo. Sed ankaŭ Usono aliiĝas pro tutmondiĝo. Surprizus min, se multaj homoj en Georgio rekonas la triangulon kaj cirklon. Tamen ili nun uziĝas.

Komentado estas fermita.