Jetzt, wo es hier merklich kälter wird, regen sich endlich auch in mir ein bisschen weihnachtliche Gefühle. Dabei wurde auch hier schon Ende November ausgiebig mit dem weihnachtlichen Dekorieren begonnen. Aber bisher war es meistens noch relativ warm, so dass mir alles ein bisschen fehl am Platz vorkam. Doch vor allem ist die Vorweihnacht für mich eigentlich dunkel – man sitzt eben deshalb gemütlich bei Kerzenschein in der warmen Stube, trinkt Tee und Glühwein und isst Plätzchen. Hier in Korea mit seinem strahlenden Sonnenschein (wir hatten im November und Dezember insgesamt vielleicht sieben Regentage!) fällt es mir nach wie vor schwer, in solche, für mich weihnachtliche, Stimmung zu kommen. Dabei tut man hier in Korea als christlichem und sehr amerikanisch beeinflusstem Land sein Bestes!
Nun, kiam fariĝas rimarkeble pli malvarme, finfine ankaŭ en mi vekiĝas iomete da Kristnaska sento. Kvankam oni ankaŭ ĉi tie jam en la fino de Novembro abunde komencis pri la Kristnaska ornamado. Sed ĝis nun estis plejparte sufiĉe varme, kaj tial ĉio al mi impresis iom mislokita. Tamen por mi la antaŭkristnaska tempo propre estas malluma. Tial oni simple sidas agrable ĉe kandela lumo en la varma domo, trinkante teon kaj ardan vinon, kaj manĝante biskvitojn. Ĉi tie en Koreujo kun ties brila sunlumo (ni havis en Novembro kaj Decembro sume eble sep pluvotagojn!) estas al mi ankoraŭ malfacile eniri en tian, laŭ mi Kristnaskan, etoson. Sed por tio oni faras sian plejbonon ĉi tie en Koreujo, kiu estas Kristana kaj tre Usone influita lando.
Kristnaska arbo en la metroa stacio Seokkye – donacita de la Kwangun-Universitato
Weihnachtsbaum in der U-Bahn-Station Seokkye – gestiftet von der Kwangun-Universität
Kristnaska arbo en la metrostacio Yaksu – donacita de la Yaksu-a paraĥo
Weihnachtsbaum in der U-Bahn-Station Yaksu – gestiftet von der Yaksu-Kirchengemeinde
In jeder U-Bahn-Station und in fast jedem Geschäft steht ein geschmückter Weihnachtsbaum, in vielen Geschäften hängen Weihnachstkränze und klettern Weihnachtsmänner irgendwelche Leitern hoch. Diese Kletterweihnachtsmann-Dekoration hat ja auch in Deutschland in den letzten Jahren ziemlich zugenommen, zumindest in Tübingen habe ich viele solche Weihnachtsmänner an den Häuserfassaden gesehen. Ob die Weihnachtsbäume in der U-Bahn auch nach amerikanischem Vorbild gestaltet sind, kann ich nicht beurteilen. Sie sind alle auf private Initiative dort aufgestellt, und es steht immer dabei, wer sie gestiftet hat – meist eine Kirche, Schule oder Universität in der Umgebung.
En ĉiu metrohaltejo kaj en preskaŭ ĉiu vendejo staras ornamita Kristnaska arbo; en multaj vendejoj pendas Kristnaskaj kronoj, kaj grimpas Kristnaskaj viroj laŭ iaj ŝtupetaroj. Tiaj ornamoj kun grimpantaj Kristnaskaj viroj sufiĉe multe disvastiĝis ankaŭ en Germanujo dum la pasintaj jaroj. Almenaŭ en Tübingen mi vidis plurajn tiajn Kristnaskajn virojn sur la domfasadoj. Ĉu ankaŭ la Kristnaskaj arboj en la metroo estas faritaj laŭ Usona modelo, tion mi ne povas prijuĝi. Ili estas ĉiuj metitaj tien pro privata iniciato, kaj ĉiam estas notite, kiu ilin donacis – plej ofte preĝejo, lernejo aŭ universitato en la ĉirkaŭaĵo.
Weihnachten ist aber in Korea kein privates Fest. Wenn ich meine Studenten frage, wie sie Weihnachten feiern, dann sagen mir die, die überhaupt feiern, dass sie Weihnachten nur in der Kirche feiern. Keine Familienangelegenheit wie bei uns zu Hause, wo man zwar vielleicht auch zu Heiligabend in die Kirche geht, aber hauptsächlich mit der Familie zu Hause ist. Aber die Einflüsse und Entwicklungen hier sind nicht vorauszusehen. Vor 10 Jahren war Korea auch schon sehr christlich, aber da war kaum eine Spur von Weihnachtsdekoration zu sehen. Gefeiert wurde allerdings wohl auch damals schon nur in der Kirche.
Kristnasko en Koreujo tamen ne estas privata festo. Kiam mi demandas al miaj studentoj, kiel ili festas Kristnaskon, tiam diras al mi tiuj, kiuj entute festas, ke ili festas Kristnaskon nur en la preĝejo. Ĝi do ne estas familia afero kiel ĉe ni hejme, kie oni je la Kristnaska antaŭvespero eble ankaŭ iras en la preĝejon, sed kie oni precipe estas hejme kun la familio. Sed la influoj kaj evoluoj ĉi tie ne estas antaŭdireblaj. Ankaŭ antaŭ 10 jaroj Koreujo jam estis tre Kristana, sed oni apenaŭ vidis spuron de Kristnaska ornamo. Oni tamen verŝajne ankaŭ tiutempe festis nur en la preĝejo.
Antaŭ World Trade Center kompreneble ĉio aspektas malgrande – ankaŭ pli ol tri metrojn alta Kristnaska arbo
Vor dem World Trade Center sieht natürlich alles klein aus – auch ein mehr als drei Meter hoher Weihnachtsbaum
Wirkliche Weihnachts-“Ereignisse” wie lebendige Weihnachtsmänner :-), Weihnachtsfiguren und Märkte mit Buden finden an Orten statt, die ohnehin schon viel unter ausländischem Einfluss stehen. Einer dieser Orte ist das Gelände des COEX-Ausstellungszentrums an der U-Bahn-Station Samsong. In der COEX Mall gibt es viele internationale Restaurants und Geschäfte, und dort steht auch ein großer Weihnachtsbaum.
Veraj Kristnaskaj “eventoj” kiel vivantaj Kristnaskaj viroj :-), Kristnaskaj figuroj kaj bazaroj kun budoj, aperas en lokoj, kiuj ĉiuokaze jam estas sub forta influo el eksterlando. Unu tia loko estas la tereno de la COEX-a ekspozicia centro ĉe la metrostacio Samsong. En la COEX-a butikcentro troviĝas multaj internaciaj restoracioj kaj vendejoj, kaj tie staras ankaŭ granda Kristnaska arbo.
Zwischen der COEX und dem World Trade Center ist zur Zeit auch ein “echter” deutscher Weihnachtsmarkt. Echt soll heißen: mit Glühwein, Stolle, Lebkuchen und allerlei Erzgebirgsprodukten aus Deutschland. Eigentlich gut gedacht und angeblich auch professionell organisiert, nämlich von der Deutsch-Koreanischen Industrie- und Handelskammer. Ich war sehr neugierig – vor allem wegen unserer Studenten – und bin mit Bernd und einigen Studenten dann auch mal dorthin gegangen. Aber was für eine Enttäuschung! Zwischen den Hochhäusern stehen beziehungslos ein paar Buden herum, die den Platz einfach nicht ausfüllen können. Dass die Buden aus nagelneuem Holz waren, hat auch nicht gerade mehr Stimmung gebracht, also nichts von der engen kuscheligen Weihnachtsmarktstimmung, die ich sonst so kenne. Von so einem prototypischen Weihnachtsmarkt war ein Bild auf der Glühweintasse, genauer gesagt vom Weihnachtsmarkt in München – mit der Aufschrift “Deutscher Weihnachtsmarkt Seoul”. Der Glühwein war ansonsten ganz in Ordnung, und Lebkuchen und Stolle gab es auch, verständlicherweise zu Wucherpreisen wegen des Transports und des Zolls. Aber umgerechnet 27,00 Euro für eine (immerhin Dresdener) Stolle waren mir dann doch auch zuviel. Bernd hat noch Reibekuchen und Bratwurst probiert und fand, dass man damit auch “keinen Koreaner vom Ondol (= Fußbodenheizung) 🙂 weglocken könne”. Unsere Studenten waren dann auch ein bisschen enttäuscht vom deutschen Weihnachtsmarkt.
Inter COEX kaj World Trade Center troviĝas ĝuste nun ankaŭ “vera” Germana Kristnaska bazaro. Vereco signifas: kun arda vino, fruktokukoj, zingibraj kuketoj kaj ĉiuspecaj produktoj el la Ercmontaro en Germanujo. Efektive ĝi estis bone elpensita kaj laŭdire ankaŭ profesio organizita, nome de la German-Korea Industria kaj Komerca Ĉambro. Mi estis tre scivolema – precipe pro niaj studentoj – kaj mi iris tien kune kun Bernd kaj kelkaj studentoj. Sed kia elreviĝo! Inter la multetaĝaj domoj staras dise kelkaj perdiĝintaj budoj, kiuj simple ne kapablas plenigi la spacon. Tio, ke la budoj estas el plene nova ligno, ne aparte pliigis la etoson. Estis do neniom da tia intima hejmeca Kristnaskbazara etoso, kiun mi ordinare konas. Sur la ardvinaj tasoj estis bildo de tia prototipa Kristnaska bazaro, pli precize de la Kristnaska bazaro en Munkeno – kun la surskribo “Seula Germana Kristnaska Bazaro”. La arda vino cetere estis tute akceptebla, kaj ankaŭ troviĝis zingibraj kuketoj kaj fruktokukoj, kompreneble je uzuraj prezoj pro la transportado kaj dogano. Sed la respondaĵo de 27,00 eŭroj por (tamen Dresdena) fruktokuko estis al mi tamen tro. Bernd provis ankaŭ terpomajn patkukojn kaj fritkolbason, kaj li trovis, ke oni ankaŭ per tiuj povus logi “neniun Koreon for de la Ondol (= la planka hejtado) :-)”. Ankaŭ niaj studentoj estis tiam iomete elrevigitaj pri la Germana Kristnaska bazaro.
Ihr seht also, andere Länder, andere Weihnachtsumstände – aber ist es wirklich so, dass man so sehr an die eigenen heimatlich-vertrauten Umstände gewöhnt ist, dass man alles andere als nicht authentisch empfindet? Selbst ein “richtiger” deutscher Weihnachtsmarkt würde hier im strahlenden Sonnenschein wohl nicht authentisch auf mich wirken, und Koreaner würden dann wiederum alles anders wahrnehmen und sich ein eigenes Bild von deutscher Kultur machen…
Vi do vidas: aliaj landoj, aliaj Kristnaskaj kondiĉoj – sed ĉu eble estas vere tiel, ke oni estas tiom alkutimiĝinta al la propraj hejmlande kutimaj kondiĉoj, ke oni sentas ĉion alian kiel ne-aŭtentikan? Eĉ “vera” Germana Kristnaska bazaro verŝajne ne efikus al mi aŭtentike ĉi tie en la brila sunlumo, kaj Koreoj tiam denove ĉion alie perceptus, kaj farus al si propran bildon de la Germana kulturo…
Es gibt fast nichts, was wirklich 1:1 exportiert wird. Die jeweils lokalisierten Versionen von Exportschlagern wirken auf Einwohner des Ursprungslandes oft befremdlich. Ich erinnere mich an Fotos, die man mir von einem Oktoberfest in den USA gezeigt hat. Da lief doch tatsächlich ein als deutscher Kaiser (o.ä.) verkleiderter Darsteller rum, inklusive preußischer Uniform und Pickelhaube! Darüber kann man als Deutscher mit minimalen Geschichtskenntnissen natürlich nur die Hände über dem Kopf zusammenschlagen…
(Bertilo, vi vidas, kio okazas, se vi ne ĝustatempe tradukas! Interese, ke mi ĉiam provas legi la enskribojn en la origina lingvo, kvankam ambaŭ estas miaj gepatraj.)
Jes, vi pravas, Gunnar, nenio eksportiĝas 1:1. Mi aŭdis similajn rakontaĵojn pri la korea versio de la Oktoberfest, laŭ ĝi aperis granda bierejo ĉi tie. Kaj cetere laŭ la modelo de la Munkena “Hofbräuhaus” aperis multnombraj malgrandaj bierejoj, kiuj nomiĝas “hopŭ” (= Hof) :-). En unu mi estis aŭtune, kaj ĝin oni vershajne volis ornami germane – per kristnaskaj ornamaĵoj dum la tuta jaro!
Min fakte tre interesus, kiel vere aspektas la Usona kristnaska kulturo en Usono, kaj kiel perceptas Usonanoj ĝiajn variantojn en aliaj landoj.
Laŭ mi tamen estas diferenco inter sukcesaj kulturaj eksportaĵoj, kiuj mem ekvivas en la nova kulturo kaj momentaj eksportaĵoj, kiuj iel ne bone sidas en la fremda ĉirkaŭaĵo. Ĉu ne foje okazas al vi, ke vi el la ferioj en eksterlando kunportas manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn, kiujn vi plej ŝatis tie, sed kiuj tute ne bongustas hejme en la alia ĉirkaŭaĵo kaj kombine kun la hejmaj manĝaĵoj? (Al mi tio foje okazis pri koreaj biskvitoj aŭ teoj, kiujn mi poste en Germanujo tute ne plu tuŝis.)
Keine Übersetzung? Also, eine Prüfung! Aber es ist spät und ich muss schlafen gehen.
Jen sufiĉo da mia German(aĉ)a por ĉi tiu nokto. Tamen, kvankam mi ne povas skribi Germane pri via afiŝo, mi ja povis pli-malpli kompreni ĝin kaj la komenton de Gunter.
Kaj, jes, kiam unu kulturo provas imitati alian, la rezultoj ofte estas strangaj. Jen amusa rakonto pri mia tempo en Heidelbergo. Preskaŭ ĉiuj kafejoj tie vendis manĝaĵon kiuj ili nomis “Toast Hawaii” (Havaja rostpano, t.e. rostpano kun ŝinko, fromaĝo, kaj ananaso). Laŭ la menuoj, tiu frandaĵo estas tradicia Usona plado, tamen kiel denaska Usonano, mi neniam aŭdis pri ĝi…
Jonatan skribis:
🙂 ŝajne vi bone ekzameniĝis – kvankam ni ne aparte celis tion. (Auch für Bertil war es gestern spät und er musste schlafen gehen ;-))
Vidu, mi estis konvinkita, ke en Usono oni manĝas tiajn strangaĵojn. 😉 Cetere pri tio mi aŭdis ankaŭ italojn miri, nome ke oni neniam en Italujo manĝus dolĉan picon “Hawaii” kun ananaso. En Germanujo laŭ mia impreso preskaŭ ĉiuj picejo ofertas tian picon. Sed laŭlanda picokulturo denove estas tute alia temo…
Grimpantaj Kristnaskaj viroj ne oftas en Usono (kvankam tie kaj tie oni vidas ilin). Do verŝajne Koreio importis tiun ideon de alie. Kaj samkiel Jonatan — mi neniam aŭdis pri “Havaja rostpano”! – Ken
Oni neniam finlernas! Mi ĝis nun estis certa, ke tiuj kiĉaj
“grimpantaj kristnaskviroj” venas el Usono. Do mi devas redirekti mian kritikon ĉirilate:
Ne Usono meritas ĝin, sed la Germana industrio (kiu jam kulpas pri la desupra enkonduko de
“Halloween” en Germanio).
Reciproke mi volonte donas lecionon pri picokulturo en Italio. Kvankam mi ne memoras iun picon
kun ananaso tie, mi vidis oferton pri pico kun Nutella! La Italoj ĝenerale estas frenezaj ŝatantoj de tiu ĉokoladaĵo – pli ol la Germanoj. Kaj mi vidis picon kun (kompleta!) kolbaso sur ĝi kiu nomiĝas “Germana pico”, kvankam neniu Germano libervole mendus ambaŭ kune! Mi ĉiam komparis tion al Germana biero kaj Itala vino, kiuj ambaŭ bongustas, sed certe ne verŝitaj en unu ujo samtempe.
La Franca “Croissant” reale venas el Aŭstrio, dum la “Irlanda kafo” ne estas “tipa” aŭ “tradicia” Irlanda trinkaĵo. La hamburgero cetere havas Germanan originon, kvankam homoj vidas en ĝi la “tipan” Usonan produkton. Ketĉupo venas el Ĉinio, ne Usono. Sed male “Chop Suey” ne estas Ĉina, sed Usona inventaĵo… mi povus rakonti ankoraŭ plurajn tiajn aferojn, sed por hodiaŭ sufiĉu!