WordPress 2.1 en Esperanto

Mi ankoraŭ ne mem instalis ĝin – estu vi pli rapida! (Vastalto – Akvosfero – jam faris.)

Temas pri Esperantigo de versio 2.1 de la bloga programaro WordPress. Finfine mi ĝin tradukis, kaj vi povas ĝin elŝuti: WordPress 2.1 en Esperanto.

Se vi trovos erarojn, aŭ se aperos alispecaj problemoj, alskribu min: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Nun mi ankaŭ devas trovi tempon mem transiri ĉi tie al versio 2.1, kaj ankaŭ ĉe Lingva Kritiko (cetere ne maltrafu la tiean artikolon “La artikolo” nek la viglan debaton pri ĝi).

Jen, penso pri “WordPress 2.1 en Esperanto”

  1. Karaj,

    Saluton. Mi ofte legis pri via blogo sed ĵus hodiaŭ mi vizitas vin. Tre bele, gratulojn.

    Ne temas pri la enhavo sed gravas ke vi havas blogon en Esperanto. Mi kredas ke evoluo de esperanto-blogantoj mem provas ke Esperanto vivas kaj taŭgas en hodiaŭa mondo. Ĉu ne?

    Ankau mi blogas. Bv viziti al mia blogo razeno.blog.com. Kaj esperas ke vi havu tempon lasi vian komenton.

    Kaj, mi ĵus ŝtelis blog-listo el vikipedio kaj mia hejmpaĝo razeno.googlepages.com havas la liston de e-blogantoj. Tio helpas al mi viziti al e-blogoj kiam ajn mi havas tempon.

    Deziras al vi ĉion bonon.

    Razen Manandhar

Komentado estas fermita.