De Birke, 31 Majo 2009, 21:42

“Wenn im Garten hinter unserem Haus ein UFO landete und Außerirdische ausstiegen – sie sähen alle aus wie Tami.” (Bertil)

“Se NIFO surteriĝus en la ĝardeno malantaŭ nia domo, kaj elvenus eksterteranoj – tiam ili ĉiuj aspektus kiel Tami.” (Bertilo)

Tami, das Alien / Tami, la Fremdulo

Tami ist der Grund, dass unser Leben nicht so fad ist, wie es von außen erscheint. Schon allein deshalb, weil er selbst so außergewöhnlich ist. Er ist nämlich kein normaler Kater, sondern ein jetzt 9 Monate alter Sphynx-Kater.

Tami estas la kaŭzo, ke nia vivo tamen ne estas tiel pala, kiel ĝi ŝajnas deekstere. Jam nur pro tio, ke li mem estas tiom neordinara. Li nome ne estas normala virkato, sed nun jam 9 monatojn aĝa sfinks-kato.

Sphynx-Katzen sind eine besondere Rasse, die aus einer Mutation gezüchtet wurde. Man bezeichnet sie auch als Nacktkatzen, denn sie haben kein Fell, sondern stattdessen nur einen ganz weichen Haarflaum. Unser Tami ist rosa und hat blaue Augen, diese Katzen können aber auch grüne Augen haben, können Flecken haben, die an die Fellzeichnung bei “normalen” Katzen erinnern, sie können ganz schwarz sein oder auch unklar gezeichnet. Und alle sind sie wirklich wunderschön.

Sfinks-katoj estas aparta raso, kiu oni bredis el mutacio. Oni karakterizas ilin ankaŭ kiel nudkatojn, ĉar ili ne havas felon, sed anstataŭe nur tute molan harlanugon. Nia Tami estas rozkolora kaj havas bluajn okulojn, tiaj ĉi katoj tamen ankaŭ povas havi verdajn okulojn, povas havi makulojn, kiuj memorigas pri la felaj desegnoj de “normalaj” katoj, ili povas esti tute nigraj aŭ ankaŭ esti neklare desegnitaj. Kaj ili ĉiuj estas vere belegaj.

Das meinen allerdings nicht viele Leute. Im Gegenteil, die meisten finden diese nackten Katzen furchtbar häßlich, weil man alle Falten sieht, die sonst das Fell verdeckt und weil auch der Schwanz eher wie ein Rattenschwanz wirkt. Apropos Ratte: wir wissen eigentlich oft nicht, an was für ein Tier Tami uns erinnert. Die Ohren sind wie die Ohren einer Fledermaus; wenn er sich anschleicht, sieht er aus wie ein Löwe; wenn er sich beim Spielen platt auf den Bauch legt, erinnert er an ein Hündchen. Und oft, wenn er auf seinen Hinterbeinen sitzt, denken wir an ein Känguru. Bei der Farbe aber auch manchmal an ein Schweinchen. Und aus irgendeinem Grund haben wir an ein Nilpferd gedacht, als wir ihm seinen Namen gegeben haben, deshalb heißt er Tami ([Esp.] hipopotamo = Nilpferd).

Sed tian opinion tamen ne havas multaj homoj. Male, plej multaj trovas tiujn ĉi nudajn katojn terure malbelaj, ĉar oni povas vidi ĉiujn harfaldojn, kiuj alie estas kaŝitaj de la felo, kaj ĉar la vosto pli similas al ratvosto. Parolante pri ratoj: ofte ni fakte ne scias, pri kia besto Tami memorigas nin. La oreloj estas kiel tiuj de vesperto; kiam li ŝtele aliras, li aspektas kiel leono; kiam li ludante kuŝiĝas plate sur la ventro, li memorigas pri hundeto. Kaj ofte, kiam li sidas sur la malantaŭaj kruroj, ni pensas pri kanguruo. Pro la koloro tamen ofte pri porketo. Kaj pro ia kialo hipopotamo venis al ni en la kapon, kiam ni donis al li lian nomon: tial li nomiĝas Tami.

Fledermaus, Känguru oder Ratte? / Ĉu vesperto, kanguruo aŭ rato?

Tami ist eigentlich gar nicht so verschmust wie die meisten dieser Katzen. Er sitzt nicht auf unseren Schultern, er sitzt nicht auf unserem Schoß. Manchmal, wenn wir fernsehen, liegt er neben uns auf dem Sofa, und er kommt auch mit ins Bett. Aber ansonsten ist er nicht gern auf dem Arm und lässt sich auch nicht gern streicheln. Aber er ist nicht gern allein und möchte am liebsten den ganzen Tag mit uns spielen. Oft fordert er uns geradezu dazu auf: wenn wir am Schreibtisch sitzen, dann kommt er und bettelt, wenn wir nicht reagieren, dann kann es passieren, dass wir ihn plötzlich an unserem Rücken hängen haben (ja, auf einmal geht das dann mit den Schultern…).

Tami fakte ne estas same karesiĝema kiel plej multaj tiaj ĉi katoj. Li ne sidas sur niaj ŝultroj, li ne sidas sur niaj sinoj. Iafoje, kiam ni rigardas televidon, li kuŝas apud ni sur la sofo, kaj li ankaŭ venas kun ni en la liton. Sed cetere li ne volonte sidas en niaj brakoj, kaj ankaŭ ne volonte lasas sin karesi. Sed li ne estas volonte sola, kaj plej ŝatus la tutan tagon ludi kun ni. Ofte li eĉ postulas, ke ni ludu: kiam ni sidas ĉe la skribotablo, tiam li venas petegante, kaj se ni ne reagas, tiam povas okazi, ke li subite ekpendas sur nia dorso (jes, tiam subite tio pri la ŝultroj bone eblas…).

Bertil und Tami beim Spielen / Bertilo kaj Tami ludas Retoludo

Aber normalerweise ist Tami, wie es sich für einen Sphynx-Kater gehört, freundlich, nicht nachtragend, neugierig und intelligent (nur Bertilo behauptet gern, Tami habe nur zwei Gehirnzellen, von denen immer eine viel zu beschäftigt ist um gut zu funktionieren). Und er ist sehr zart und die meiste Zeit einfach süß!

Sed ordinare Tami, kiel oni ofte diras pri sfinks-kato, estas amikema, pardonema, scivolema kaj inteligenta (Bertilo tamen asertas, ke Tami havas nur du cerboĉelojn, el kiuj ĉiam unu estas tro okupita por povi bone funkcii). Kaj li estas tre tenera kaj plej ofte simple dolĉa!

Tami kaut Karton / Tami maĉas kartonon Denk, denk... / Pensi, pensi... Tami

Etikedoj/Schlagworte Mankas etikedoj / Keine Schlagworte

Vi povas ĉiam ajn aldoni komenton per la formularo ĉe la paĝofino.

Ĝis nun 1 komento al la afiŝo

  1. Komento de Henryk

    Se mi vivus kun tia kato, mi chiam klopodegus image aldoni felon…

    Kiom estas 7 plus 9?
    Mi ne scias; mi demandos mian roboton.

Aldoni komenton.

(Por testi, ĉu vi estas homo aŭ roboto.)



Sekvi komentojn pri tiu ĉi kontribuo pere de distribuo laŭ RSS 2.0.