Teĥnikumado

Nia blogo lastatempe estis malrapidega. Mi ne celas la malrapidan aperadon de afiŝoj, sed la pure teĥnikan flankon: la paĝoj ŝargiĝis freneze malrapide. Montriĝis, ke tio ial rilatas al tiu etoso (aspekto), kiun ni uzis, sed mi ne povis eltrovi, precize kio fuŝiĝis. Tial mi provizore ŝaltis tute alian aspekton, pli simplan. Per Aarne trovis la unuan problemon pri tiu nova aranĝo: ne eblis komenti. Eble ankaŭ aliaj suferis pro tio… Hodiaŭ mi solvis tion, sed eble estas ankoraŭ aliaj problemoj. Ne hezitu raporti pri tio retpoŝte (“bertilow” ĉe “gmail.com”). Eble – se mi trovos tempon – mi iom post iom aldonos la bildojn de la antaŭa aspekto. Bv. pardoni tiun ĉi tedan teĥnikuman afiŝon.

Baf! Tuj post kiam mi afiŝis la ĉi-antaŭan tekston, mi kompreneble trovis la kaŭzon de la lastatempa malrapideco. Kredu min, kiam mi diras, ke vi ne volas scii pli detale ol tio, ke estis tre esotera agordo, kiu koncernis nur la ne-blogajn paĝojn ĉe “bertilow.com”, sed kiu tralikiĝis ankaŭ al la blogaj paĝoj, kie tiu agordo en tute neantaŭvidita maniero malrapidegigis ĉiujn Javaskriptajn dosierojn (kiuj estas multegegaj en la blogopaĝoj…). Nun tio estas flikita, kaj mi povis reŝalti la malnovan karan aspekton. Ĝuu!

Die Kraniche sind zurück! / La gruoj revenis!

Eigentlich waren sie ja den ganzen Winter über hier. Dachten wir. Bei genauerem Hinsehen waren es nur drei tapfere Kranich-Musketiere, die schon im Januar und wahrscheinlich den ganzen Winter hier waren. Ihre Rufe konnten wir hören und oft standen sie auf dem Feld, an dem wir auf dem Weg in die Stadt vorbei kamen.

Fakte ili ja estis ĉi tie dum la tuta vintro. Pensis ni. Kiam ni kontrolis pli zorge, estis nur tri bravaj gruoj-musketeroj, kiuj jam en Januaro kaj verŝajne la tutan vintron estis ĉi tie. Iliajn vokokriojn ni povis aŭdi, kaj ofte ili staris sur tiu kampo, kiun ni pasis survoje al la urbo.

Eines Morgens vor drei Wochen waren sie dann alle wieder hier. Dachten wir, als mit lautem Geschrei plötzlich eine größere Gruppe übers Haus flog.

Unu matenon antaŭ tri semajnoj finfine ĉiuj el ili ĉeestis denove. Pensis ni, kiam kun laŭta kriado subite granda aro flugis super la domo.

La gruoj alvenas!

Daŭrigi legadon “Die Kraniche sind zurück! / La gruoj revenis!”