Gestern wollte ich eigentlich nach Nordkorea fliegen, zur International Trade Fair in Pyongyang. Ich war eingeladen, mein Visum war ausgestellt, nach einigem Hin- und Her wusste ich auch, wie ich es in Shenyang bekommen würde – und plötzlich lassen mich die Südkoreaner hier nicht raus.
Hieraŭ mi volis flugi al Nord-Koreujo, al la Internacia Komerca Foiro en Pyongyang. Mi estis invitita, mia vizo estis preta, post iom da umado mi eĉ sciis, kiel mi akiros ĝin en Shenyang – kaj subite la sudkoreoj ne lasis min eliri ĉi tie.
Es hing am chinesischen Visum. Überall, wo ich vorher gefragt habe, hat man mir bestätigt, dass ich mit einem Hin- und Rückflugticket kein Problem habe und den Flughafen 24 Stunden verlassen dürfe. Wichtig ist offenbar vor allem, dass die Leute, wenn die Einreise verweigert wird, nicht auf Kosten der Airline zurückgebracht werden müssen.
Und so habe ich sogar noch auf dem Flughafen selbst die Auskunft bekommen, dass es kein Problem sei ohne Visum nach China zu fliegen – bis die Leute gehört haben, dass ich nach Nordkorea will. Da verlangten Sie plötzlich ein Weiterflugticket oder ein Visum.
Ĉio pendiĝis je la ĉina vizo. Ĉie, kie mi demandis antaŭe, oni konfirmis al mi, ke mi ne havos problemon pri flugbileto tien kaj reen kaj rajtos forlasi la flughavenon por 24 horoj. Evidente gravas, ke la homoj, se ili ne rajtos eniri la alian landon, ne estu transportitaj je la kostoj de la flugkompanio.
Kaj tiel mi eĉ en la flughaveno ricevis la informon, ke ne estos problemo flugi al Ĉinujo sen vizo – ĝis ili aŭdis, ke mi volas iri al Nord-Koreujo. Tiam subite ili petis pluflugan bileton aŭ vizon.
Jedem ist natürlich klar, dass man hier in Südkorea kein Visum für Nordkorea bekommt. Ebenfalls keinen Flug der nordkoreanischen Air Koryo. Alle haben verständnisvoll genickt – und mich nicht fliegen lassen.
Kompreneble al ĉiu estas tre klare, ke oni ĉi tie en Sud-Koreujo ne ricevas nordkorean vizon. Same ne flugon de la nordkorea kompanio Air Koryo. Ĉiu kapjesis tre kompreneme – kaj ne lasis min flugi.
Geholfen hätte ein chinesisches Visum, natürlich. Eine andere Möglichkeit wäre ein “Alibi-Flug” von China in ein anderes Ausland gewesen, mit dem ich wenigestens den Flughafen hätte verlassen können um das Visum und Ticket nach Nordkorea zu bekommen. (Die Idee stammt nicht von mir, das habe ich in Deutschland auf Anraten des Schalterbeamten schon mal machen müssen, man lässt sich dann hinterher einfach das Geld zurückgeben.)
Helpo estus ĉina vizo, kompreneble. Alia eblo estus “ŝajnflugo” de Ĉinujo al alia lando, kun kiu mi almenaŭ rajtus forlasi la flughavenon por akiri la vizon kaj flugbileton por Nord-Koreujo. (La ideo de la flugbileto ne estas de mi, tion mi devis fari iam en Germanujo laŭ konsilo de giĉetisto, oni poste lasas al si simple repagi la monon.)
Aber schon eine Bestätigung vom Konsul in Shenyang, dass ich ein Visum bekommen würde, hätte schon gereicht. Ebenso eine Bestätigung von Air Koryo, dass sie einen Flug für mich reserviert haben.
Sed jam konfirmo de la konsulo en Shenyang, ke mi ricevos vizon, estus sufiĉa. Krome konfirmo de Air Koryo, ke ili rezervis flugon por mi.
Aber genau diese beiden Stellen habe ich im Vorfeld nie erreichen können. Keine einzige der angegebenen Nummern hat funktioniert. Denn umgekehrt ist es für die Nordkoreaner in China der Gipfel der Kriminalität, Anrufe aus Südkorea entgegenzunehmen. Anrufe aufs Festnetz werden gar nicht entgegengenommen, Faxe gehen zwar durch, werden aber nicht beantwortet und vielleicht sofort weggeworfen. Einzig möglich sind persönliche Handynummern, aber man stößt da auf sehr ungnädige Leute. Der Konsul selbst war gar nicht begeistert, einen Anruf aus Südkorea zu bekommen (da stand ich nur daneben) und der Mensch von Air Koryo, mit dem ich vom Flughafen aus telefoniert habe, war zwar hilfsbereit, hat sich aber keine Mühe gemacht, langsam und verständlich zu sprechen.
Sed ĝuste tiuj du lokoj ne estis atingeblaj antaŭe. Neniu el la indikitaj numeroj funkciis. Ĉar male por la nordkoreoj en Ĉinujo estas la pinto de krimoj ricevi telefonalvokojn el Sud-Koreujo. Alvokoj al normalaj telefonnumeroj ne estas akceptataj, faksoj trairas, sed ne estas respondataj kaj eble tuj forĵetataj. La sola eblo estas personaj poŝtelefonaj numeroj, sed oni trafas al tre malvolontaj homoj. La konsulo mem tute ne entuziasmis ricevi alvokon el la Sudo (tiam mi nur ĉeestis, kiam konato telefonis) kaj la homo de Air Koryo, kun kiu mi telefonis de la flughaveno, estis ja iel helpema, sed ne faris al si la penon paroli malrapide kaj kompreneble.
So gesehen lebe ich gerade in dem denkbar ungünstigsten Land, in dem man für einen Besuch in Nordkorea überhaupt leben kann.
Se oni rigardas tion, mi ĉi-momente vivas en la plej maloportuna lando, en kiu oni povas vivi por vizito en Nord-Koreujo.
Gelernt habe ich vieles daraus.
1. Angelegenheiten zwischen Süd- und Nordkorea sind und bleiben kompliziert, und es ist keinesfalls einfach, irgendwas mit Nordkorea zu machen.
2. Wenn man fährt, dann sollte man sicherheitshalber ein Weiterflugticket irgendwohin haben – und
3. natürlich ein Visum für China, auch wenn man den Flughafen nur für zwei Stunden verlässt.
Mi lernis multon el tio.
1. Aferoj inter Suda kaj Norda Koreujo estas kaj restas komplikaj, kaj tute ne estas facile fari ion ajn kun Nordkoreujo.
2. Se oni veturas, oni havu por sekureco bileton por pluflugado ien – kaj
3. komprenble vizon por Ĉinujo, eĉ se oni forlasos la flughavenon nur dum du horoj.
Ho, bedaŭrinde, ĉar estus interese leĝi pri viaj spertoj en la Norda. Vi devenas el la iama germana “demokrata” respubliko, ĉu ne? Do, la norda estas la analoga lando. Kvankam mi ne kredas ke Honecker havis ghuste la saman kulton kiel la “kara estro” Kim Jong-il 🙂
Nu, mi havas ankoraŭ ŝancon. Hodiaŭ mi petis ĉinan vizon – pri kiu mi cetere denove ricevis malĝustan informon! Ĉiuj lokoj en la reto kaj unu konato diris: “jes, eblas peti ekspresan vizon kaj ricevi ĝin la saman tagon!” Hodiaŭ matene mi iris kaj eltrovis, ke tiu eblo ne plu ekzistas. Mi do petis rapidan vizon kaj ĝi venos morgaŭ. Tiam mi merkredon povos provi flugi denove.
Unu problemo estas la konekto. De Shenyang Air Koryo flugas nur merkrede kaj sabate. Ekzistus ebloj tra Pekino, sed la vizon mi ĉiukaze devos nun ricevi en Shenyang.
Komplike… sed mi ne rezignos kaj provos pli.
Sukceson, Birke. Ne cedu….. oni devas venki la burokratojn!