Nova kapobildo, nova WordPress-traduko

Kiam mi kaj Birke faris ekskurson antaŭ semajno, Birke faris bonan foton per sia nova bonega fotilo (nu, en tiu momento iu alia efektive tenis la fotilon). Tiu bildo nun estas en la kapo de la blogo. Eble iuj el vi rekonas la fortikaĵon Hwaseong, unu el la mondaj heradaĵoj laŭ UN. Mirinda loko, kaj tre agrabla eksursejo-promenejo. Estis belega varma tago (praktike jam someras ĉi tie). Bedaŭrinde ĉiuj polenoj kaptis la okazon iri promeni en tiu sama tago kaj sama loko. Mia printempa alergio revenis kun plena forto. 🙁

Tute aliteme mi menciu, ke mi hieraŭ finfine lanĉis la Esperantan tradukon de WordPress 2.5 (WordPress estas la programo, kiun uzas tiu ĉi blogo).

Handarbeit / Manlaboro

Immer wieder höre ich das Vorurteil, dass in Korea nicht sorgfältig gearbeitet werde.
Ausgerechnet in einem Land, in dem man sogar die Linien auf dem Asphalt oft noch in liebvoller Handarbeit produziert, soll qualitativ schlecht gearbeitet werden?! Blödsinn!
Wo doch immer auch gleich mehrere Personen auf verantwortungsvollem (Beobachtungs-)Posten die Qualität kontrollieren! 😉

Ĉiam denove mi aŭdas la antaŭjuĝon, ke en Koreujo oni ne laboras zorge.
Ĝuste en lando, en kiu oni ankoraŭ produktas eĉ la liniojn sur la asfalto ofte per ama manlaboro, oni laborus malbonkvalite?! Stultaĵo!
Tie, kie ja ĉiam pluraj personoj en respondecoplenaj (observo-)pozicioj samtempe kontroladas la kvaliton! 😉

Wahlkampf 2008 / Elektokampanjo 2008

Heute ist es draußen fast gespenstisch ruhig. Das mag am Regen liegen. Oder an den Parlamentswahlen. Denn Wahltage sind in Korea immer arbeitsfrei – und gewählt wird nicht, wie in Deutschland, am Sonntag, sondern in der Woche. Das wir die Ruhe so stark wahrnehmen, liegt aber vielleicht auch daran, dass der Wahlkampf in den letzten Tagen sehr intensive Züge angenommen hat. Wirklich neu war zwar eigentlich nichts, denn alles haben wir schon bei den Lokalwahlen vor zwei Jahren und auch bei den Präsidentschaftswahlen im Dezember erlebt. Dennoch war der Wahl-Jahrmarkt wieder mal sehenswert.

Hodiaŭ estas preskaŭ fantomece kviete. Eble pro la pluvo. Aŭ pro la parlamentaj elektoj. Ĉar elektotagoj estas en Koreujo ĉiam senlaboraj – kaj oni elektas ne dimanĉe, kiel en Germanujo, sed en la labortagoj de la semajno. Ke ni tiel forte rimarkas la kvieton, eble tamen dependas de tio, ke la balotokampanjo akiris tre intensajn trajojn en la lastaj tagoj. Vere nova efektive estis nenio, ĉar ĉion ni jam spertis dum la lokaj elektoj antaŭ du jaroj, kaj ankaŭ dum la elektoj de ŝtatprezidanto en Decembro.

Daŭrigi legadon “Wahlkampf 2008 / Elektokampanjo 2008”