Ni reaperis! / Wir sind wieder da!

La blogopaŭzo ĉe BBBlogo estas finita. La tuta paĝaro ĉe “bertilow.com” nun sukcese transloĝiĝis al nova servilo.

Die Blogpause bei BBBlogo ist vorbei. Die ganze Site “bertilow.com” ist nun erfolgreich auf einem neuen Server.

Ni kaptis la okazon modernigi la tutan blogon ekuzante la plej freŝan version de WordPress kaj ankaŭ novan aspekton kun kelkaj aldonaj luksaĵoj. Espereble ĉio funkcios bone (ne sekvu malbono!).

Wir haben die Gelegenheit genutzt den ganzen Blog mit einer neuen Version von WordPress und mit einem neuen Aussehen einschließlich einigem zusätzlichen Luxus zu modernisieren. Hoffentlich funktioniert alles gut (toi toi toi).

Ĉiaj komentoj estos bonvenaj (krom rubokomentoj, kompreneble…)!

Alle Kommentare sind willkommen (außer natürlich Spamkommentaren…)!

Blogopaŭzo ĉe BBBlogo / Blogpause bei BBBlogo

“bertilow.com” baldaŭ transloĝiĝos al nova servilo, sed la adreso tamen restos la sama. Dum la transira fazo (ekde nun ĝis ????) tiu ĉi blogo paŭzos, kaj la eblo komenti estos malŝaltita. Espereble vi ne tro enuos.

“bertilow.com” zieht bald auf einen neuen Server um, aber die Adresse bleibt gleich. In der Übergangsphase (ab jetzt bis ???) macht dieses Blog Pause und die Möglichkeit zu kommentieren wird abgeschaltet. Hoffentlich langweilt ihr euch nicht zu sehr.

Saisonbedingter Pflanzenschmuck / Laŭsezona planta ornamaĵo

Jetzt, wo der Frühling kommt, sind die Rabatten und Blumentöpfe auf den Seouler Straßen meist mit Stiefmütterchen bepflanzt und sehen zum Beispiel so aus:

Nun, kiam venas la printempo, la florbedoj kaj florpotoj sur la Seulaj stratoj estas priplantitaj plejparte per trikoloretoj, kaj aspektas ekzemple jene:

Diese Rabatten und Blumentöpfe sind aber im Unterschied zu den Städten, die ich sonst so kenne, in der kalten Jahreszeit keineswegs leer! Mich hat immer schon sehr fasziniert, dass dort dann verschiedenfarbiger Kohl gepflanzt wird:

Tiuj florbedoj kaj florpotoj, estas, kontraste al tiuj en la urboj, kiujn mi konas, en la malvarma sezono absolute ne malplenaj! Ĉiam tre fascinis min, ke oni tiam plantas diverskolorajn brasikojn tie:

brasikofloroj2.png

Ich habe keine Ahnung, was für ein Kohl das ist. Wahrscheinlich eine Art Zierkohl, oder?

Mi tute ne scias, kiaspeca brasiko tio estas. Verŝajne temas pri speco de senkapa brasiko, ĉu?