Das Jahr des goldenen Schweins? / La jaro de la ora porko?

Sollal: Neujahr nach dem Mondkalender

Sollal: Novjaro laŭ la luna kalendaro

Heute beginnt endlich auch nach dem Mondkalender das neue Jahr. Hier wird es als Jahr des goldenen Schweins gepriesen und beworben – und man sollte deshalb vermuten, dass es ein Jahr im Element Metall ist, dessen chinesisches Zeichen auch Gold, Geld bedeutet. Ist es wirklich in diesem Jahr ein goldenes Schwein?

Hodiaŭ finfine ankaŭ laŭ la luna kalendaro komenciĝas nova jaro. Ĉi tie oni laŭdas kaj reklamas ĝin kiel la jaron de la ora porko – kaj oni pro tio devus suspekti, ke estas jaro kun la elemento metalo, kies Ĉina signo signifas ankaŭ oro, mono. Ĉu vere ĉi-jare la porko estas ora?

Daŭrigi legadon “Das Jahr des goldenen Schweins? / La jaro de la ora porko?”

WordPress 2.1 en Esperanto

Mi ankoraŭ ne mem instalis ĝin – estu vi pli rapida! (Vastalto – Akvosfero – jam faris.)

Temas pri Esperantigo de versio 2.1 de la bloga programaro WordPress. Finfine mi ĝin tradukis, kaj vi povas ĝin elŝuti: WordPress 2.1 en Esperanto.

Se vi trovos erarojn, aŭ se aperos alispecaj problemoj, alskribu min: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Nun mi ankaŭ devas trovi tempon mem transiri ĉi tie al versio 2.1, kaj ankaŭ ĉe Lingva Kritiko (cetere ne maltrafu la tiean artikolon “La artikolo” nek la viglan debaton pri ĝi).