Das ist bestimmt die fünfzigste Verbeugung an diesem Morgen.
Jen sendube la kvindeka riverenco en tiu mateno.
Eine Gruppe von Wahlwerberinnen in unserer U-Bahn-Station, ganz links der dazugehörige Mann mit Schärpe, der die Zettel verteilt.
Grupo de elektokampanjantinoj en nia metrostacio, tute maldekstre la apartenanta viro kun skarpo, kiu disdonas foliojn.
Seit ungefähr einer Woche werden ich und vor allem alle anderen, die jeden Morgen auf dem Weg zur U-Bahn sind, umworben. Vierer- oder Fünfergruppen von netten Frauen in bunten, wie Sporttrikots aussehenden T-Shirts verbeugen sich vor uns, grüßen freundlich und rufen etwas im Chor. Männer mit Schärpen über den Anzügen verteilen kleine Zettel, und man kann sich kaum gegen die Papierflut wehren. Das heißt, ich kann das schon, denn ich bekomme statt der Zettel meist nur ein Lächeln oder nettes “Good morning”. Bei mir wäre alle Überzeugungsmühe umsonst – ich kann hier ja sowieso nicht wählen. Denn das, was im Moment auf Hochtouren läuft, ist der Wahlkampf für die Wahlen am 31.5.
De proksimume unu semajno mi kaj precipe ĉiuj aliaj, kiuj ĉiumatene survojas al la metroo, estas submetataj al varbado. Kvaropoj aŭ kvinopoj de plaĉaspektaj virinoj en buntaj t-ĉemizoj similaj al sportotrikotoj riverencas antaŭ ni, salutas afable kaj ĥore krias ion. Viroj kun skarpoj super la kompletoj disdonas folietojn, kaj oni apenaŭ povas sin defendi kontraŭ la lavango da paperoj. T.e., mi ja povas, ĉar mi ricevas anstataŭ la folion plej ofte nur rideton aŭ afablan “Good morning”. Ĉe mi ĉiuj konvinkaj penoj estus vanaj – mi ĉiuokaze ja ne rajtas baloti ĉi tie. Ĉar tio, kio ĉi-momente plenenergie okazadas, estas la elektokampanjo por la balotoj je la 31a de Majo.