Noch einmal, bitte langsam! / Ankoraŭfoje, bonvolu malrapide!

Lachen ist gut für die entspannte Atmosphäre im Sprachunterricht. Deshalb gibt es in Lehrbüchern manchmal lustig gemeinte Dialoge, über die aber meist keiner so richtig lachen kann. Wirkungsvoller ist oft die (wahrscheinlich) unfreiwillige Komik, wie bei diesem Dialog aus dem Deutschlehrbuch “Themen aktuell 1”:

Ridado estas bona por malstreĉita etoso en la lingvoinstruado. Tial troviĝas en la lernolibroj foje dialogoj, pri kiuj oni intencis, ke ili estu amuzaj, sed pri kiuj apenaŭ iu vere povas ridi. Pli efika estas ofte la (verŝajne) neintenca komiko, kiel en la jena dialogo el la Germana lernolibro “Themen aktuell 1”:

A: Wie heißen Sie, bitte?
B: Raman Pathak.
A: Wie ist Ihr Familienname?
B: Pathak.
A: Noch einmal, bitte langsam!
B: Pa-thak.
A: Wie schreibt man das? Buchstabieren Sie, bitte!
B: P-a-t-h-a-k.
A: Und Ihr Vorname?
B: Raman. R-a-m-a-n.
(…)

A: Kiel vi nomiĝas?
B: Raman Pathak.
A: Kiu estas via familia nomo?
B: Pathak.
A: Ankoraŭfoje, bonvolu malrapide!
B: Pa-thak.
A: Kiel oni skribas tion? Bonvolu literumi!
B: P-a-t-h-a-k.
A: Kaj via persona nomo?
B: Raman. R-a-m-a-n.
(…)

Bei Koreanern klingt das dann z.B. so:

Ĉe Koreoj tio poste sonas ekzemple jene:

A: Wie heißen Sie, bitte?
B: Na Song-nan.
A: Wie ist Ihr Familienname?
B: Na.
A: Noch einmal, bitte langsam!
B: Naaaaaa.
A: Wie schreibt man das? Buchstabieren Sie, bitte!
B: N-a.
A: Und Ihr Vorname?
B: Song-nan. S-o-n-g-n-a-n.
(…)

A: Kiel vi nomiĝas?
B: Na Song-nan.
A: Kiu estas via familia nomo?
B: Na.
A: Ankoraŭfoje, bonvolu malrapide!
B: Naaaaaa.
A: Kiel oni skribas tion? Bonvolu literumi!
B: N-a.
A: Kaj via persona nomo?
B: Song-nan. S-o-n-g-n-a-n.
(…)

Über die Familiennamen aus Konsonant und Vokal wie Na, Ka, Lee [Li], Yoo [Yu] u.a. haben wir natürlich am meisten gelacht. Aber auch mit Kim, Pak, Chong, Song usw. wirkt der Dialog unglaublich lustig! Allerdings ist das Buchstabieren der transkribierten koreanischen Vornamen oft ein bisschen schwerer, wie z.B. Seung-cheol, Seong-pyo, Eun-ha.

Pri tiuj familiaj nomoj, kiuj konsistas el konsonanto kaj vokalo, kiel Na, Ka, Lee [Li], Yoo [Yu] k.a. ni kompreneble ridis plej multe. Sed ankaŭ kun Kim, Pak, Chong, Song k.t.p., la dialogo impresas nekredeble amuze! Aliflanke la literumado de la transskribitaj koreaj personaj nomoj estas iom pli malfacila, kiel ekzemple Seung-cheol, Seong-pyo, Eun-ha.

5 pensoj pri “Noch einmal, bitte langsam! / Ankoraŭfoje, bonvolu malrapide!”

  1. Mi ĝuis tion! Temante pri lingvaj lernolibroj, en la lingvistika fakultato de mia universitato ni daŭre interkonkuris, kiu povas trovi la plej amuzajn specimenfrazojn. Mia generacio neniam forgesos “La plume de ma tante est sur la table”, sed kiam temas pri lernolibroj pri pli esoteraj lingvoj, la problemo, kiel ekvilibrigi inter sinsekvo de gramatikaj temoj kaj utila lingvaxjo, nekutime defias solvojn. Nia rekordo troviĝis en lernolibro pri la indiĝena lingvo Pima-Papago de la usona sudokcidento: “Niaj testudoj soifas.” 🙂

    Ken

  2. Ken skribis:

    Mia generacio neniam forgesos “La plume de ma tante est sur la table”.

    Mi ĉiam pensis, ke la frazo estas “La plume de ma tante est dans le jardin.” Se mi bone memoras, mi renkontis tiun frazon en humura filmo. Eble temas pri intenca mikso de tiu malsamaj lernolibraj frazoj.

  3. Ken skribis:

    “Niaj testudoj soifas.”

    . 🙂 🙂
    Legante tiun frazon ni kompreneble tuj pensis pri “Tesi, la testudo”. Sed mi nun ne laŭvorte memoras iun el la citindaj frazoj pri kaktoj, pikiloj kaj kaktolakto…

  4. Alia noto pri la afiŝo mem:
    Plej amuza estus la dialogo kun unu el tiuj plej oftaj koreaj familiaj nomoj, kiun koreoj elparolas “I”. Tamen en la transskribo tio neniam efektiviĝas, ĉar skribe ĝi ĉiam fariĝas Lee.

  5. Dum la epoko kiam koreo estis prezidanto de UEA, la oficistoj en Roterdamo ĉiam skribis al mi kiel “s-ro LEE.” Malgraŭ sufiĉe oftaj klarigoj ke ne Lee sed MILLER estas mia familia nomo, ĉiam okazis la inversiĝo.

    Se mi loĝus en Koreio, verŝajne mi simple devus akcepti la ŝanĝon . . .

Komentado estas fermita.