PIV 2020

Klarigoj

Enhavo

Tiu ĉi TTT-ejo estas la interreta versio de la vortaro Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (= PIV 2020) kun kelkaj diferencoj, kiuj estas klarigitaj fine de tiuj ĉi klarigoj.

PIV 2020 kiel libro

PIV 2020 aperos tre baldaŭ kiel libro. Ĝi estas jam presita, kaj estos post kelkaj semajnoj mendebla en la katalogoj de UEA, FEL, SAT-Amikaro, SATeH kaj Korea Esperanto Asocio. Por tiuj, kiuj ne kutimas mendi ĉe tiuj libroservoj, bonvolu direkti viajn mendojn rekte al kontakto@satesperanto.org.

Sekcioj

La paĝo enhavas tri sekciojn alireblajn per tri butonoj supre de la paĝo:

Mallongigoj kaj simboloj

La diversaj mallongigoj, simboloj kaj vinjetoj uzataj en la vortaro estas listigitaj en aparta paĝo.

La serĉilo

La serĉilo en la sekcio “Serĉi” donas la eblon priserĉi kapvortojn kaj derivaĵojn, kaj aldone ankaŭ la ceteran tekston de la vortaraj artikoloj (difinoj, ekzemploj, rimarkoj...). Oni simple entajpu vorton en la tekstokampon, kaj poste premu la “Ek”-butonon aŭ uzu la enigoklavon.

Oni notu, ke serĉado en kapvortoj/derivaĵoj kaj serĉado en la cetera teksto funkcias en iom malsamaj manieroj. Legu pli detale ĉi-poste pri specialsignoj en serĉesprimoj kaj pri serĉado en la cetera teksto.

Oni povas uzi la ikso-sistemon en la tekstokampo: cx = ĉ, gx = ĝ, hx = ĥ, jx = ĵ, sx = ŝ, ux = ŭ.

Elektiloj

En la sekcio “Serĉi”, sub la kampo, kie oni enskribas serĉesprimon, estas kvar elektiloj:

  1. Kapvortoj elektas serĉadon en kapvortoj
  2. Derivaĵoj elektas serĉadon en derivaĵoj
  3. Cetere elektas serĉadon en la cetera teksto de la vortaro (difinoj, ekzemploj, rimarkoj...)
  4. Uskle elektas, ĉu la serĉo atentu la diferencon inter minuskloj kaj majuskloj

Por ordinara uzado la du elektiloj “Kapvortoj” kaj “Derivaĵoj” estu aktivaj, dum “Cetere” kaj “Uskle" estu neaktivaj.

Ŝanĝoj ĉe tiuj kvar elektiloj efikas post serĉado.

La elektiloj “Derivaĵoj” kaj “Cetere” povas iafoje esti markataj per griza fono. Tiel markita elektilo estas sen efiko, kvankam ĝi estas aktivigita. Tio povas okazi, kiam oni uzas ĵokersignonradiko-signon en la serĉesprimo.

Supre, apud la sekciaj butonoj “Serĉi”, “Foliumi” kaj “Klarigoj”, estas ankoraŭ du elektiloj:

  1. Tildoj elektas, ĉu estu uzataj la klasikaj vortaraj tildo-signoj aŭ efektiva teksto por la koncerna kapvorta radiko.
  2. Apartigi apartigas sekciojn, derivaĵojn kaj sencojn kiel memstarajn blokojn en la artikoloprezentado, kio povas faciligi la legadon.

    La apartigado ankoraŭ ne estas ideala, ĉar la diversaj sekcioj de la artikoloj ankoraŭ ne estas perfekte markitaj en la baza kodo de la artikoloj. Tio estos iom post iom korektita.

Ŝanĝoj de tiuj du elektiloj tuj efikas al montrado de la aktuala serĉorezulto. Ili efikas same ankaŭ al montrado de artikoloj sub “Foliumi”.

Plej multaj uzantoj verŝajne preferas, ke la elektilo “Apartigi” estu aktiva, dum “Tildoj” estu neaktiva.

Serĉorezultoj

La rezultoj de serĉo prezentiĝas kiel listo de artikoloj el la vortaro kun la koncernaj trafoj markitaj. Se estas multaj artikoloj en tiu prezento, oni devas rulumi tiun liston suben. Antaŭ tiu listo de artikoloj aperas aparta trafomenuo, kiu estas listo de ĉiuj trafoj en la montrataj artikoloj: unue la kapvortaj trafoj, poste la derivaĵaj trafoj kaj fine la trafoj en cetera teksto. En tiu listo ĉefvortaj trafoj aspektas kiel kapvorto, derivaĵaj trafoj aspektas kiel derivaĵo, kaj trafo en cetera teksto aspektas kiel cetere. Alklako de ero en tiu listo rulumas la prezenton de artikoloj al la koncerna trafo, kiu tiam estas pli elstare markita. La unua trafo estas aŭtomate tiel montrata. La trafoj en cetera teksto povas ofte konsisti el listo de ripetataj vortoj, ĉar la sama vorto povas aperi samforme en pluraj lokoj, dum ordinare estas ne pli ol unu kapvorta trafo, kaj ne pli ol unu derivaĵa trafo.

Maldekstre de ĉiu artikolo en serĉorezultoj aperas la simbolo 📖. Ĝi donas la eblon foliumi tra la vortaro ekde la koncerna artikolo. Tio okazas aŭtomate en la sekcio “Foliumi”.

Oni povas ŝanĝi la larĝon de la prezento de serĉorezultoj: La dekstra rando (kun ruluma listelo) estas tirebla dekstren aŭ maldekstren per muso (aŭ per tuŝpremo ĉe tuŝekrano).

Multaj trafoj

Prezentiĝas samtempe 10 artikoloj (iafoje iomete pli ol 10). Se estas trafoj en pliaj artikoloj, aperas sago por antaŭeniri al la sekva grupo de artikoloj. Kiam iu el la sekvaj artikologrupoj estas prezentata, aperas sago por reeniri al la antaŭa grupo. Krome haveblas falmenuo, per kiu oni povas salti rekte al iu ajn el la diversaj artikologrupoj.

Eventualaj trafoj en kapvortoj kaj derivaĵoj ĉiam estas montrataj en la unua artikologrupo. Se oni elektis serĉi ankaŭ en cetera teksto, povas esti, ke estas prezentataj iom pli ol 10 artikoloj en la unua grupo. En tia situacio povas okazi ankaŭ tio, ke la koncernaj artikoloj kun kapvortaj aŭ derivaĵaj trafoj reaperas, kiam oni antaŭeniras al la sekvaj grupoj, ĉar en tiuj artikoloj povas esti ankaŭ trafoj en cetera teksto.

Kiam la listo de artikoloj estas tre longa, oni devas rulumi ĝin suben por vidi ĉiujn artikolojn. Se oni uzas poŝtelefonon (aŭ alian aparaton kun tre malgranda ekrano), aperas suba strekita bordero de la artikololisto por indiki, ke ekzistas pli da teksto por montri. Se oni uzas grandan ekranon, la neceso rulumi suben estas montrata per la apero de rulumilo (ordinare dekstre).

Kiam oni serĉas en cetera teksto, povas iafoje esti, ke estas samtempe tre multe da trafoj en la trafomenuo, kiu tiam eble ne povas montri samtempe ĉiujn trafojn. Tiam oni devas mem rulumi la trafomenuon suben por vidi la lastajn trafojn. Tio estas montrata same kiel ĉe la listo de artikoloj (vidu tuj ĉi-antaŭe).

Specialsignoj kaj serĉoreguloj

Foliumado

En la sekcio “Foliumi” oni povas foliumi tra la vortaro elektante la diversajn sekciojn laŭ la komencliteroj. Oni povas ekigi tian foliumadon ankaŭ en la sekcio “Serĉi” pere de la simbolo 📖 apud artikolo en serĉorezulto.

En la fino de la menuo de komencliteroj estas ronda simbolo, per kiu oni povas rerulumi la prezenton al tiu loko, kie oni komencis la foliumadon.

La elektiloj “Tildoj” kaj “Apartigi” efikas ankaŭ al montrado de artikoloj en la sekcio “Foliumi”.

Oni povas ŝanĝi la larĝon de la prezento de la vortaraj artikoloj: La dekstra rando (kun ruluma listelo) estas tirebla dekstren aŭ maldekstren per muso (aŭ per tuŝpremo ĉe tuŝekrano).

Serĉado de vorto en artikoloteksto

Se en la teksto de montrata artikolo oni vidas vorton, kiun oni volas serĉi, oni povas marki tiun vorton (ekzemple per duobla alklako). Ĝi tiam aperas kiel serĉesprimo en la supra tekstokampo por serĉota teksto de la sekcio “Serĉi”. Poste oni povas uzi la butonon “Serĉi” aŭ la enigo-klavon por efektivigi la serĉon. Eble indas unue aktivigi la elektilon “Kapvortoj” aŭ la elektilon “Derivaĵoj”. Iafoje indas forigi J-finaĵon aŭ N-finaĵon de la serĉota vorto, aŭ eble anstataŭigi la finaĵon per ĵokera signo (?*).

Se oni uzas tuŝekranon, necesas uzi la kopifunkcion de la legilo. Oni unue marku la koncernan vorton (ekz. per longa tuŝado de la teksto). Ordinate tiam aŭtomate aperas la eblo kopii ĝin. Tuj post la kopiado, la koncerna vorto aperas aŭtomate kiel serĉesprimo, kaj oni povas daŭrigi same kiel ĉi-antaŭe.

Se oni markas plurajn vortojn, aŭ tekston, kiu ne estas nura vorto, nenio okazas.

Uzi klavopremojn

Multajn funkciojn de la serĉilo oni povas regi per klavopremoj (anstataŭ per muso):

Tamen, se la fokuso estas en la tekstokampo por serĉesprimoj, la literaj klavoj (s, k, d, c, u, t, a, S, F kaj K) simple enmetas la koncerajn literojn. Se oni volas uzi ilin por la ĉi-antaŭe menciitaj funkcioj, oni devas unue eliri el la tekstokampo, ekz. per la tabo-klavo.

Aŭtomataj proponoj

Kiam oni entajpas serĉesprimon en la tekstokampo en la sekcio “Serĉi”, aŭtomate aperas (en falmenuo sub la tekstokampo) proponoj pri vortoj serĉeblaj. Se oni aktivigis la elektilon “Kapvortoj”, aperas kapvortoj kiel proponoj. Se oni aktivigis la elektilon “Derivaĵoj”, aperas derivaĵoj kiel proponoj. Vortoj el la cetera teksto neniam estas proponataj.

Kiam aperas taŭga propono, oni povas ĝin elekti (alklaki), kaj tiu vorto estas aŭtomate serĉata. Proponoj aperas ankaŭ, kiam oni uzas ĵokersignojn, sed radiko-signoj (/) estas ignorataj en tia proponado de vortoj.

Diferencoj inter la papera kaj interreta versioj

Estas kelkaj diferencoj inter la teksto de la papera versio de PIV 2020 kaj tiu ĉi interreta versio:

Raporti problemojn

Raportoj pri eraroj aŭ alispecaj problemoj estos tre bonvenaj. Skribu al “bertilow” ĉe “gmail.com”.