38.3.3. DIS
DIS = “for en malsamaj aux pluraj direktoj, malkunen”. DIS estas uzata nur antaux agaj vortoj, kaj cxiam montras manieron de la ago aux rezulton de la ago.
Movaj vortoj «
Cxe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj movigxas for en malsamaj direktoj:
-
iri → disiri = iri for en malsamaj direktoj
-
kuri → diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
-
jxeti → disjxeti = jxeti for en malsamaj direktoj
-
sendado → dissendado = sendado for en pluraj direktoj
Jam dis-signifaj vortoj «
Cxe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:
-
sxiri → dissxiri = per sxir(ad)o dividi en pecojn
-
rompi → disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
-
pecigi → dispecigi = pecigi kaj dismeti
-
haki → dishaki = haki en pecojn
-
vastigo → disvastigo = vastigo en pluraj direktoj
-
de → disde = “de” en formova aux malsimileca signifo
La vorto disde povas iafoje esti utila anstataux de rilate al pasiva participo, aux anstataux de rilate al verbo. En disde la prefikso DIS escepte aperas antaux neaga vorto.
Kunig-signifaj vortoj «
Cxe vorto kun ia kuniga signifo DIS anstatauxigas la kunigan signifon per disiga. DIS tiam egalas al MAL:
-
volvi → disvolvi = malvolvi
-
faldi → disfaldi = malfaldi
-
sigeli → dissigeli = malsigeli, rompi sigelon
Ordinara radiko «
-
disa = malkuna, dividita, maldensa
-
dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj aux malsamaj direktoj
-
disen = malkunen, en malsamajn lokojn aux malsamajn direktojn
-
disa → disigi = igi disa(j), disdividi → disigxi = igxi disa(j), disdividigxi, dismovigxi
-
disa karno → diskarni aux diskarnigi = forigi aux dissxiri ies karnon
-
disaj membroj → dismembrigi = disdividi laux la membroj (membro estas cxi tie aux korpa membro, aux difinita parto de tutajxo)
Noto: Oni ankaux provis uzi DIS memstare anstataux disen, precipe en poezio: La mon’ ruligxis sur la planko dis. (Ekzemplo laux K. KALOCSAY.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.