PMEGGramatiko / Subfrazoj / Nerekta parolo /

33.8.2. Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo

Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, gxi normale povas resti sensxangxe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial iafoje sxangxigxi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiaux, hieraux, antauxhieraux, morgaux kaj postmorgaux. Frazoj, en kiuj oni devas sxangxi tian tempovorton, estas tamen suficxe maloftaj:

En rakontoj oni tamen iafoje konservas hodiaux, hieraux kaj morgaux sensxangxe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaux [= la postan tagon] li komencos sian someran vojagxon.[FA1.86] Cxi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenaux povus estigxi konfuzo kun la vera morgauxo.

Formoj kiel hierauxo, hierauxa tago, morgauxo, morgauxa tago estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.

La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco sxangxi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne necesas: Hieraux li diris: “Mi volas fari tion nun kaj ne poste!” Hieraux li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus sxangxi al tiam, tiumomente aux eble tuj, sed ankaux nun tauxgas. En rakontoj nun estas suficxe ofte uzata pri pasinta tempo.

Loka esprimo en citata frazo devas iafoje sxangxigxi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia sxangxo povas esti natura, sed ne nepra.

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:17 GMT)