


 
 
 
 
Unue lingvo kun tia nomo aperis en 1958 por tri celoj: esti laŭeble proksima 
al la tradicia matematika simbolaro, esti facile legebla por iĝi rimedo por 
publikigo de algoritmoj kaj esti tradukebla 
en maŝinlingvojn. El pluraj sinsekvaj 
projektoj konsiderindan disvastiĝon ricevis la lingvoj ALGOL-60, ALGOL-W kaj 
ALGOL-68.  - ALGOL-60 
- Unua programlingvo rigore difinita, ĝi 
aperis komence de la jaroj 1960aj (la definitiva «Reviziita raporto pri la 
algoritma lingvo ALGOL-60» eldoniĝis en 1962). La ĉefaj atingoj de tiu 
projekto estis la sintaksa difino per formala gramatiko (la formo de Backus—Naur), distingado 
de diverscelaj varioj de la ekstera prezento 
de programtekstoj (tipografia prezento, etalona prezento, maŝina prezento), 
la nocioj de bloko kaj regiono de la deklaroj, la meĥanismoj de pasigo per valoro kaj pasigo per algoritmo, rekursiaj 
proceduroj, dinamikaj tabeloj, tre 
riĉaj iteracioj. La ĉefa malavantaĝo de 
ALGOL-60 estis manko de normigita eneligo kaj de 
influa industria subteno. 
- ALGOL-W 
- Neoficiala derivaĵo de ALGOL-60 
kreita de N. Wirth kaj C. H. R. 
Hoare en 1966. ALGOL-W provizis rimedojn por traktado de signoĉenoj, en ĝi unue aperis la okazelekta ordono, pasigo per rezulto kaj pasigo per valorrezulto. Dum kelka 
tempo ALGOL-W estis konsiderinde disvastigita en la universitatoj. 
- ALGOL-68 
- Ĝeneralcela programlingvo kreita sub la aŭspicioj de IFIP 
kiel pluevoluigo de ALGOL-60. Karakteriza trajto de ALGOL-68 estas la 
orta kunmetemo (angle orthogonal design), la principo 
ebliganta konstrui la lingvon mem kaj la programojn en ĝi prezentatajn kiel 
liberan kombinaĵon de minimumaj, ĝeneralaj, reciproke nedependaj 
(«ortaj») lingvoelementoj. Tio precipe koncernas la manieron difini datumtipojn kaj ordonojn. ALGOL-68 apartenas al tiu sama 
programlingva generacio, kiel ĝia rivalo PL/I, kaj 
egale kombinas la rimedojn de «scienca komputado» kun tiuj por 
listotraktado kaj plurtaskado. Male ol 
ALGOL-60, ALGOL-68 normigas la eneligon. Paradokse, inter la kaŭzoj 
malhelpintaj disvastiĝon de ALGOL-68, oni ofte indikas ĝian tro rigoran 
difinon, kiu malfaciligas supraĵan trarigardon: kontraste kun tiu malfacila 
teksto, la difinoj de Pascal (kvankam plenplenaj 
je eraroj) ŝajnis multe pli ĝua legaĵo. 
Rimarkinda trajto de ALGOL 
(kaj speciale de ALGOL-68) estas ĝia atento pri la problemo de naciaj 
variaĵoj de la lingvo. Tiu trajto de ALGOL-68 kvazaŭ invitas nin provi 
Esperantan «nacian variaĵon» de la lingvo.
 
  
 
