{"id":57,"date":"2005-05-05T16:39:52","date_gmt":"2005-05-05T07:39:52","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/blogo\/?p=57"},"modified":"2005-05-05T23:50:27","modified_gmt":"2005-05-05T14:50:27","slug":"kurantaj-aferoj","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/2005\/05\/kurantaj-aferoj\/","title":{"rendered":"Kurantaj aferoj"},"content":{"rendered":"<p>Unu el niaj legantinoj &#8220;plendis&#8221;, ke delonge nenio nova aperis \u0109e nia blogo. Do, jen eta raporto pri la kurantaj aferoj.<\/p>\n<p><!--more--><\/p>\n<p>Ni estas nuntempe ege okupitaj, precipe Birke, kaj tial al la kurantaj aferoj apartenas interalie du kurantaj homoj, nome ni, kiuj kuras de unu tasko al la alia pli-malpli \u0109iutage. Birke laboregas, \u0109ar \u015di havas beda\u016drinde iom pli da instrutaskoj ol ni anta\u016dvidis \u0109i-semestre, kaj aldone al tio plurajn aliajn okupojn, hobiajn kaj pli seriozajn. Interalie \u015di devis lastatempe elspezi amason da tempo por akiri vizon al Usono. Tio ne estas facila afero, kredu min!<\/p>\n<p>Anka\u016d mi havas taskojn ne malmultajn, precipe \u0109ar mi denove partoprenas en kurso pri la Korea lingvo. La komenco estis sufi\u0109e humiliga sperto, \u0109ar dum la kelkaj monatoj, kiuj pasis de post la unua semestro, mi apena\u016d okupi\u011dis pri la Korea (ni ja estis en Germanujo dum du monatoj), kaj montri\u011dis, ke mi pli-malpli \u0109ion forgesis. Do, kvankam mi sukcesis en la ekzameno de la unua semestro, mi dolore konstatis, ke la dua nivelo estas al mi multe tro malfacila, kaj mi \u015dan\u011dis de la grupo 2A al 1C. La C signifas, ke temas pri falsaj, relative altnivelaj komencantoj. Tie mi nun fartas tute bone, sed devas tamen sufi\u0109e multe lerni \u0109iutage por ne perdi la fadenon.<\/p>\n<p>Krom tio mi iom kunlaboras pri <a href=\"http:\/\/www.lernu.net\">&#8220;lernu!&#8221;<\/a>, kio estas ege interesa. Mi nur beda\u016dras, ke mi ne povas pli fari tie. Kaj estas anka\u016d la okupoj en la <a href=\"http:\/\/www.akademio-de-esperanto.org\">Akademio de Esperanto<\/a>. \u015cvit&#8217;, \u015dvit&#8217;&#8230;<\/p>\n<p>Nu, se paroli pri \u015dvito: Nia legantinto anka\u016d tre scivolas, kiel mia <a href=\"\/blogo\/?p=50\">trejnado de aikido<\/a> evoluas. Mi povas \u011doje anonci, ke \u011di evoluas tute bone. Mi iras al <a href=\"http:\/\/www.aikido.co.kr\/english\/indexsub.php3\">la aikido-klubo<\/a> du fojojn semajne, kaj mi tre \u011duas la trejnadon. La genuoj foje iom protestas, kaj mi devas atenti, ke mi ne troigu la aferon. Aikido povas esti peza por la genuoj, kaj la miaj estas de kelkaj jaroj ne tute bonfartaj. Mi tamen pensas, ke la trejnado helpas fortigi la genuojn. Anta\u016d unu jaro ili statis multe pli malbone ol nun. Da\u016dra sidado anta\u016d komputilo ne estas bona solvo de tiaj problemoj, kredu min.<\/p>\n<p>Nia legantino anka\u016d demandis, kiel aikido influis mian vivon. Nu, tio estas profunda temo, kaj mi ne scias, \u0109u mi povas tion bone klarigi. Mi komencis pri aikido, kiam mi havis 17 jarojn. Mi tiam apena\u016d estis sportema persono. Aikido fari\u011dis mia \u0109efa okupo, apud muziko (kaj la lernejo&#8230;), dum la sekvaj sep \u011dis ok jaroj, interalie donante al mi pli bonan memfidon. Mia tiama amikaro estis grandparte aliaj aikidistoj. Poste iele-iale Esperanto transprenis tiun rolon, kaj aikido deflanki\u011dis kaj malaperis. Foje estas kurioze, kiel la vivo kaj la interesoj \u015dan\u011di\u011das. Efektive anta\u016d ol mi ek-aikidis, mi multe \u015dakludis, sed aikido rapide tute forpu\u015dis \u015dakon &#8211; eble bona afero, \u0109ar da\u016dra sidado anta\u016d \u015daktabulo iom tro similas da\u016dran sidadon anta\u016d komputilo.<\/p>\n<p>Hodia\u016d estas la tago de la infanoj en Koreujo, kaj tial ni amba\u016d havas libertempon. Tio tamen ne signifas, ke ni liberi\u011dis de \u0109iuj taskoj. Ili estas tro multaj kaj tro postulaj, kaj se ni unu tagon ripozas de ili, ni simple devas duoble peni dum la sekvaj tagoj. Sed ni almena\u016d iom pli longe dormis hodia\u016d. \ud83d\ude42<\/p>\n<p>Ni havas abundan materialon por pliaj bloga\u0135oj, \u0109ar ni estis semajnfine \u0109e tre interesa festivalo en alia urbo. Temis pri <a href=\"\/blogo\/?p=34\">nia heroo<\/a>. Pli pri tio en espereble balda\u016da bloga\u0135o. \u011cis tiam!<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Unu el niaj legantinoj &#8220;plendis&#8221;, ke delonge nenio nova aperis \u0109e nia blogo. Do, jen eta raporto pri la kurantaj aferoj.<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[2],"tags":[9,8],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/57"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=57"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/57\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=57"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=57"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=57"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}