{"id":173,"date":"2007-10-02T13:48:01","date_gmt":"2007-10-02T04:48:01","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/blogo\/?p=173"},"modified":"2007-10-02T13:50:57","modified_gmt":"2007-10-02T04:50:57","slug":"lambastonoj","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/2007\/10\/lambastonoj\/","title":{"rendered":"Lambastonoj"},"content":{"rendered":"<div class=\"bildo dekstra\" style=\"width:auto\"><a href=\"\/blogo\/wp-content\/uploads\/2007\/10\/bertilo_kun_lambastonoj.png\" alt=\"\" rel=\"lightbox\"><img decoding=\"async\" src=\"\/blogo\/wp-content\/uploads\/2007\/10\/bertilo_kun_lambastonoj.bildeto.png\" alt=\"\" \/><\/a><\/div>\n<p>La pasintajn kvar semajnojn mi pasigis kun du novaj &#8220;amikoj&#8221;: miaj lambastonoj.<\/p>\n<p><!--more--><\/p>\n<p>\u0108iam denove reaperanta doloro en la maldekstra genuo, precipe post multa promenado. Tiel komenci\u011dis tiu \u0109i ne tre amuza aventuro. Post iom da tempo mi ne povis plu ignori la aferon, kaj iris viziti nian karan lokan kuraciston. Li estas tre afabla kaj helpema. Li e\u0109 provas paroli Angle. Lia Angla vortprovizo konsistas plejparte nur el longaj kaj malfacilaj kuracistaj fakterminoj, sed tamen funkcias relative bone la komunikado. Bon\u015dance ni komprenas senprobleme Latinecajn vortojn kiel <em>anti-tussive<\/em> (= &#8220;kontra\u016d-tusa&#8221;) k.s. pro Esperanto. Sed la kontra\u016d-inflamaj piloloj, kiujn li donis, helpis nur portempe. Li do plusendis min al loka ortopedo, kiu donis pli-malpli la samajn pilolojn, kiuj ankora\u016d nur funkciis portempe.<\/p>\n<p>Opiniante, ke kredeble temas pri \u015dirita menisko a\u016d simile (menisko estas gravega peco de kartilago ene de genuo), la ortopedo plusendis min al specialisto \u0109e la granda malsanulejo de <em>Samsung<\/em> (jes, <em>Samsung<\/em> ne nur produktas elektronika\u0135ojn, sed anka\u016d havas malsanulejon). Tie oni unue X-fotografis la genuon, kaj poste ekzamenis \u011din per magnetresonanca tomografio (multekosta, komplika kaj longeda\u016dra ekzamenado, pere de grandega brua ma\u015dino, necesa por vidi dama\u011dojn al mola histo ene de la korpo). Post iom da tempo la diagnozo estis klara: la menisko estas \u015dirita. Helpos nur operacio.<\/p>\n<p>Ni do mendis operacian tempon balda\u016d post nia reveno de la someraj ferioj. Bon\u015dance la genuo estis relative bone uzebla dum la somero, precipe dum la UK en Japanujo, kie ja necesis promenadi tre multe.<\/p>\n<p>La operacio okazis la trian de Septembro. Mi apena\u016d timis, \u0109ar ni jam havas tre bonajn spertojn de la tre kompetentaj kaj afablaj kuracistoj kaj flegistoj en Koreujo. Oni operaciis en plena narkozo, kion mi tute aprobas. Oni simple endormi\u011das ne rimarkante ion ajn dum la operacio. Tre konvene. Nur iom \u011denas la posta veki\u011do, kiu \u0109e mi kutime okazas iom malrapide kaj pene. Sed tio estas eltenebla.<\/p>\n<p>La operacio mem estis relative milda atenco al mia korpo, \u0109ar por tiaj aferoj oni nuntempe uzas artroskopian \u0125irurgion. Artroskopo estas speco de endoskopo, t.e. mallar\u011da tubo, per kiu oni povas enrigardi en la korpon, kaj anka\u016d plenumi enajn operaciojn sen grandaj tran\u0109oj. La \u0125irurgo bezonis nur fari kelkajn malgrandajn truojn en mia genuo, kaj tra tiuj truoj li riparis la dama\u011dojn, kiujn li povis vidi pere de la artroskopaj tubetoj. Tio estas tre bonvena, \u0109ar genuo estas komplika kaj sentema korpoparto. Dum la operacio, oni tamen trovis iom pli da dama\u011do ol estis anta\u016dvidite. Temis interalie pri ia cisto, kiun la magnetresonanca tomografo ne malka\u015dis. Nu, anka\u016d la ciston oni forigis per la artroskopaj iloj. Sed por tio ili devis fari e\u0109 ses truojn (se mi bone nombris) anstata\u016d la promesitaj tri a\u016d kvar.<\/p>\n<p>Kompreneble post la operacio mia maldekstra kruro estis banda\u011dita kaj senmovigita per granda splinto. Tio estis sufi\u0109e malkomforta. Tiel mi restis enuante en malsanuleja lito dum kelkaj tagoj, sed poste ili ellasis min &#8211; kun miaj novaj amikoj, la du lambastonoj. Mi ja ne rajtis dum la unuaj semajnoj uzi la kruron, sed nur mizere kaj pene saltete treni min tien kaj reen per la lambastonoj. Sekve mi kompreneble restis hejme la tutan tempon, kaj tiel ankora\u016d nun statas, kvankam finfine, post kvar semajnoj, mi nun povas iom post iom komenci uzi la kompatindan maldekstran kruron (kaj samtempe iom ripozigi la dekstran, kiu devis iom tro labori dum kvar semajnoj). Hodia\u016d mi e\u0109 sukcesis plurfoje <em>malrapide<\/em> promeni inter mia skribotablo kaj la kuirejo tute sen la lambastonoj. Hu ra! Sed mi estas ankora\u016d tute dependa de Birke, kiu devis multe peni dum la tuta tempo a\u0109etante, kuirante k.t.p.<\/p>\n<p>Sed la muskoloj de la maldekstra kruro estas tre malforti\u011dintaj post plursemajna senlaboreco. Tio donas tre strangan senton de malstabileco kaj senforteco. Kaj krome la kruro mem estas tre rigida pro restanta \u015dveli\u011do en la genuo. Mi povas fleksi la kruron nur tre malmulte, proksimume je 90 gradoj, sed tie estas definitiva halto. Tial estas nun bezonata multa gimnastiko kaj muskoltrejnado por renormaligi la genuon kaj la tutan kruron.<\/p>\n<p>La kuracistoj precipe rekomendis na\u011dadon kaj bicikladon (per senmova trejnobiciklo, kompreneble). Beda\u016drinde pri tio estas granda problemo: La plej proksiman na\u011dejon mi apena\u016d povas atingi entute en mia mizera stato. Estas multe tro da deklivoj kaj \u015dtuparoj inter mi kaj \u011di. Kaj anka\u016d la ne tre malproksima gimnastikejo kun bicikloj estas al mi apena\u016d atingebla. La kuracistoj aparte atentigis, ke mi evitu deklivojn. Nu, nia hejmo situas sur monteto. Oni povas iri de la domo en tri diversaj direktoj, sed en \u0109iu el tiuj direktoj oni trafas post nur dek a\u016d dudek metroj al sufi\u0109e kruta deklivo. Do, kvankam mi nun povas iom iri eksterdomen, mi tamen restas enfermita kvaza\u016d en malliberejo. Ve!<\/p>\n<p>Tiun problemon mi devas balda\u016d iel solvi, \u0109ar mi nepre bezonas almena\u016d bicikli. Sed kiel do? Mi ankora\u016d tute ne scias. Eble sekvos plia raporto pri la evoluo de tiu \u0109i aventuro. \u011cis tiam! <\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>La pasintajn kvar semajnojn mi pasigis kun du novaj &#8220;amikoj&#8221;: miaj lambastonoj.<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[2],"tags":[9,8],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/173"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=173"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/173\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=173"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=173"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=173"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}