{"id":167,"date":"2007-09-24T12:57:53","date_gmt":"2007-09-24T03:57:53","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/blogo\/?p=167"},"modified":"2007-10-09T16:22:24","modified_gmt":"2007-10-09T07:22:24","slug":"spegulo-en-torento","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/2007\/09\/spegulo-en-torento\/","title":{"rendered":"Spegulo en torento"},"content":{"rendered":"<p>En 1991 <a href=\"\/persone\/index.html\"><em>Persone<\/em><\/a> eldonis sian duan albumon, <a href=\"\/persone\/albumo_en_la_spegulo.html\"><em>En la spegulo<\/em><\/a>. En 1999 ni reeldonis \u011din kiel k-diskon. Sed nun \u011di estas jam el\u0109erpita, kaj ne ekzistas planoj pri efektiva reeldonado en diska formo.<\/p>\n<div class=\"bildo dekstra\" style=\"width:auto\"><a href=\"\/blogo\/wp-content\/uploads\/2007\/09\/en_la_spegulo.gif\" alt=\"\" rel=\"lightbox\"><img decoding=\"async\" src=\"\/blogo\/wp-content\/uploads\/2007\/09\/en_la_spegulo.bildeto.gif\" alt=\"\" \/><\/a><\/div>\n<p>Tial ni (mi, Martin kaj Anders) decidis, ke ni faru la albumon <strong>libere el\u015dutebla<\/strong>. Mi nun provis realigi tiun ideon uzante la sistemon <a href=\"http:\/\/eo.wikipedia.org\/wiki\/BitTorrent\"><em>BitTorrent<\/em><\/a>. Beda\u016drinde mi ege malspertas pri kreado de tiaj t.n. torentoj. Eble vi volas kunhelpi testante la el\u015dutadon.<\/p>\n<p>Se jes, tiam <strong><a href=\"\/persone\/Persone_En_la_spegulo_wav.torrent\">el\u015dutu unue la malgrandegan torento-dosieron de <em>En la spegulo<\/em><\/a><\/strong>. Poste \u015dargu \u011din en torento-programon, kaj provu. Mi petas raporti \u0109i tie, \u0109u io entute okazis. Sciigoj e\u0109 nur pri komenci\u011dinta el\u015dutado estos tre bonvenaj.<\/p>\n<p>Rimarku, ke ne temas pri MP3-dosieroj, sed pri WAV-dosieroj. La kvalito do estas la sama kiel en la k-disko. Pro tio anka\u016d la el\u015duta\u0135o estas tre granda. Temas pri <strong>435 megabitokoj<\/strong>.<\/p>\n<p>Se vi ne jam havas <em>BitTorrent<\/em>-an programon, tiam provu instali tian. La\u016ddire <a href=\"http:\/\/azureus.sourceforge.net\/\">Azureus<\/a> estas unu el la bonaj, sed <a href=\"http:\/\/en.wikipedia.org\/wiki\/Comparison_of_BitTorrent_software\">ekzistas tre multaj tiaj programoj<\/a>, kiuj faras la samon.<\/p>\n<p>Notu anka\u016d, ke post el\u015dutado vi tute rajtos fari kopiojn de <em>En la spegulo<\/em> kaj doni ilin al aliaj. Sed komercan uzadon kaj kopiadon ni tamen ne permesas.<\/p>\n<p><ins><strong>Aldono<\/strong>: \u015cajnas, ke ne funkciis \u011duste. Mi nun aparte anoncis la torenton \u0109e la TTT-ejo de la t.n. spurilo. Eble tio necesas. Eventuale tiuj, kiuj jam ekprovis, devas restartigi siajn torentojn por ke ekfunkciu. \u0108io \u0109i estas sufi\u0109e nova al mi. Mi petas pri pacienco.<\/ins><\/p>\n<p><ins><strong>Aldono 2<\/strong>: <em>Nun funkcias!<\/em> Unu persono estas el\u015dutanta la albumon \u011duste nun. Aliaj estas bonvenaj. Ju pli multaj samtempe partoprenas, des pli rapidas la el\u015dutado por \u0109iuj. Oni el\u015dutas ne nur de la origino, sed unuj de la aliaj en granda &#8220;svarmo&#8221;. Tiel funkcias torentoj.<\/ins><\/p>\n<p><ins><strong>Aldono 3<\/strong>: Eble indas mencii, ke anka\u016d <a href=\"\/persone\/Persone_En_la_spegulo_wav.torrent\">la albumo <em>Povus esti simple<\/em><\/a> estas samamaniere el\u015dutebla. Krome eblas <a href=\"http:\/\/torrents.thepiratebay.org\/3820298\/Persone__En_la_spegulo___Povus_esti_simple.3820298.TPB.torrent\">amba\u016d albumojn torent-el\u015duti kune kiel MP3-ojn<\/a>. Kaj fine la muziko estas a\u016dskultebla (kaj por iuj el\u015dutebla) anka\u016d en <a href=\"http:\/\/bertilow.ipernity.com\">mia anguleto \u0109e Ipernity<\/a>.<\/ins><\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En 1991 Persone eldonis sian duan albumon, En la spegulo. En 1999 ni reeldonis \u011din kiel k-diskon. Sed nun \u011di estas jam el\u0109erpita, kaj ne ekzistas planoj pri efektiva reeldonado en diska formo. Tial ni (mi, Martin kaj Anders) decidis, ke ni faru la albumon libere el\u015dutebla. Mi nun provis realigi tiun ideon uzante la &hellip; <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/2007\/09\/spegulo-en-torento\/\" class=\"more-link\">Da\u016drigi legadon<span class=\"screen-reader-text\"> &#8220;Spegulo en torento&#8221;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1,3],"tags":[15,14],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/167"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=167"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/167\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=167"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=167"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=167"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}