{"id":139,"date":"2007-01-12T20:14:37","date_gmt":"2007-01-12T11:14:37","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/blogo\/?p=139"},"modified":"2007-01-12T20:19:17","modified_gmt":"2007-01-12T11:19:17","slug":"maria","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/2007\/01\/maria\/","title":{"rendered":"Maria"},"content":{"rendered":"<p>En Seulo, oni \u0109ie a\u016ddas Korean popmuzikon. \u011ci sonas en la metroo (sur la kajo, kiam oni atendas trajnojn). \u011ci sonas en superbazaroj. \u011ci trude bruas sur la stratojn el diversaj vendejoj. Kaj \u011di sonas anka\u016d en la gimnastikejo, kie mi lastatempe provas iom muskoligi kaj sengrasigi min.<br \/>\n<!--more--><br \/>\nOfte temas pri sufi\u0109e limigita aro da Koreaj kantoj, kiuj \u015dajnas resti modaj eterne (almena\u016d dum la jam preska\u016d tri jaroj de nia lo\u011dado en Koreujo), sed de tempo al tempo miajn orelojn frapas io aparte atentinda. Anka\u016d kelkaj monatoj mi ekzemple rimarkis surprizan Korean version de malnova kanto de Stevie Wonder: <em>Lately<\/em>. Tio \u011dojigis min, \u0109ar tiun kanton mi \u0109iam tre \u015datis, kaj la Korea versio estis sufi\u0109e bona.<\/p>\n<p>Lastatempe mi a\u016ddas \u0109ie kaj \u0109iam la kanton <em>Maria<\/em> de <em>Blondie<\/em>. \u011ci aperis origine en 1999, kaj estis grandega furora\u0135o. Mi sufi\u0109e miris, ke \u011di subite refuroras en Koreujo, sed mi ne plendis, \u0109ar anka\u016d tiu kanto tre pla\u0109as al mi. Sed \u015dajnis al mi, ke temas pri iom \u011disdatigita versio, \u0109ar \u011di sonis iomete pli modernstile kun pli fortika drumado kaj basludado.<\/p>\n<p>Nur kiam mi a\u016ddis \u011din anta\u016d kelkaj tagoj anka\u016d en la gimnastikejo, kie mi povis iom pli bone kapti la detalojn pro la plia la\u016dteco, mi rimarkis, ke fakte temas pri kantado en la Korea lingvo. Tiam mi decidis iom pli esplori la aferon, kaj fine <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=1ZCvXd2pqHU\">mi retrovis la kanton en Youtube<\/a>. Evidente temas pri filma muziko. (Anka\u016d <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=UCLj9eD7U30\">la originalo a\u016dskulteblas kaj rigardeblas \u0109e Youtube<\/a>.)<\/p>\n<p>Do, se eblas traduki \u011din en la Korean, tiam certe anka\u016d en Esperanton, kvankam la teksto estas ialoke iom enigma. Jen mia provizora provo:<\/p>\n<h3>Maria<\/h3>\n<p>Muziko kaj origina teksto: Jimmy Destrie<\/p>\n<p>Esperanta teksto: Bertilo Wennergren<\/p>\n<div style=\"width: 20em; margin: 0; border: 2px outset #aaa; padding: 0.2em 1em; background-color: #eef\">\n<p>Senzorga \u015dia zum&#8217;<br \/>\nSilka fajn&#8217;, aerum&#8217;<br \/>\nUuu, jam venkas min la plor&#8217;<\/p>\n<p>Ignoras min la\u016d \u015dajn&#8217;<br \/>\nMia koro batas kiel trajn&#8217;<br \/>\nUuu, jam troas la dolor&#8217;<\/p>\n<p>Uuu, jes mi vere volas<br \/>\nVolas ami sole \u015din<\/p>\n<div style=\"margin-left: 2em\">\n<p>Marian vi devas vidi<br \/>\nStulti\u011du, muti\u011du, fratul&#8217;<br \/>\nRe\u011dina, <em lang=\"la\" xml:lang=\"la\">ave Maria<\/em><br \/>\nKandelmilionoj kaj plu<\/p>\n<\/div>\n<p>Okazis jam la sam&#8217;<br \/>\nAl la amik&#8217; pro alia dam&#8217;<br \/>\nBufonigis lin la fajro<\/p>\n<p>Tutnokte sub pluvad&#8217;<br \/>\nObstina kanto de balad&#8217;<br \/>\nFrosta estis la hetajro<\/p>\n<p>Jes, mi vere bolas<br \/>\nUuu, bolas sole nur pro \u015di<\/p>\n<div style=\"margin-left: 2em\">\n<p>Marian [&#8230;]<\/p>\n<\/div>\n<p>Uuu, jes mi vere solas<br \/>\nUuu, solas anka\u016d apud \u015di<\/p>\n<p>Senpenta \u015dia zum&#8217;<br \/>\n(Mi volas \u015din inviti dum<br \/>\nUuu, jam venkas min la plor&#8217;<\/p>\n<p>Jen \u015dia maksimum&#8217;)*<br \/>\nTurnas kapojn per parfum&#8217;<br \/>\nUuu, jam troas la dolor&#8217;<\/p>\n<div style=\"margin-left: 2em\">\n<p>Marian [&#8230;]<\/p>\n<\/div>\n<\/div>\n<p>[* La tri interkrampaj linioj mankas en iuj versioj. Jen <a href=\"http:\/\/www.youtube.com\/watch?v=3y73d0y8REM\">versio sen tiuj linioj<\/a> (anka\u016d la gitarsolo estas iomete malpli longa&#8230;]<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>En Seulo, oni \u0109ie a\u016ddas Korean popmuzikon. \u011ci sonas en la metroo (sur la kajo, kiam oni atendas trajnojn). \u011ci sonas en superbazaroj. \u011ci trude bruas sur la stratojn el diversaj vendejoj. Kaj \u011di sonas anka\u016d en la gimnastikejo, kie mi lastatempe provas iom muskoligi kaj sengrasigi min.<\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[22,21],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/139"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=139"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/139\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=139"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=139"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=139"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}