{"id":108,"date":"2006-11-03T09:11:25","date_gmt":"2006-11-03T08:11:25","guid":{"rendered":"http:\/\/bertilow.com\/blogo\/?p=108"},"modified":"2006-11-03T09:11:42","modified_gmt":"2006-11-03T08:11:42","slug":"literumiloj","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/2006\/11\/literumiloj\/","title":{"rendered":"Literumiloj"},"content":{"rendered":"<p>Anta\u016d nelonge aperis versio 2.0 de la bonegega TTT-legilo <a href=\"http:\/\/www.mozilla.com\">Fajrovulpo<\/a> (&#8220;Firefox&#8221;), kiu vi jam uzas, \u0109u ne? <a href=\"http:\/\/www.mozilla.com\">\u0108u ne?<\/a> Unu el la nova\u0135oj en tiu versio estas literumilo por tekstokampoj. Plej brile estas, ke jam haveblas anka\u016d Esperanta vortaro por tiu literumilo. \u011ci estas <a href=\"https:\/\/addons.mozilla.org\/firefox\/dictionaries\/\">facile instalebla<\/a>, kaj tuj a\u016dtomate funkcias. (Atentu, ke en tiu pa\u011do la vortaro ial nomi\u011das &#8220;eo-eo&#8221; anstata\u016d &#8220;Esperanto&#8221;, se oni ne jam korektis tiun stranga\u0135on.)<\/p>\n<p>Fakte \u011di nun helpegas min, kiam mi verkas tiun \u0109i afi\u015don!<\/p>\n<p>Post instalado, oni povas elekti lingvon, aktivigi a\u016d malaktivigi la kontroladon, korekti vortojn, aldoni novajn vortojn al la vortaro k.t.p. pere de la dekstra musbutono (en tekstokampo). \u0108io estas sufi\u0109e memklariga, kaj vere tre bone funkcias &#8230; se oni skribas kun veraj supersignaj literoj. Sed tion vi jam faras, \u0109u ne? <a href=\"\/komputo\/\">\u0108u ne?<\/a> H-skribon a\u016d X-skribon la literumilo ne scias. Des pli indas transiri al veraj supersignoj, se vi ne jam faris tion.<\/p>\n<p>Cetere la efektiva vortlisto estas tiu sama, kiun oni jam povas uzi en la bonega kaj senkosta dokumentoprogramo <a href=\"http:\/\/openoffice.org\">OpenOffice.org<\/a>. Anka\u016d tie literumkontrolado de Esperanto funkcias tre bone, sed beda\u016drinde estas ne tute facile instali la Esperantan vortaron. Espereble mi iam trovos tempon por verki klarigojn pri tio. En mia programo temas pri la menuero &#8220;<kbd>File->Wizards->Install new dictionaries...<\/kbd>&#8221; (<kbd>\"Dosiero->Asistanto->Instali novajn vortarojn...<\/kbd>). Provu tion.<\/p>\n<p>E\u0109 pli cetere, la\u016d fre\u015da onidiro la aperonta versio 2.1 de OpenOffice.org haveblos anka\u016d kun tute Esperanta interfaco.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Anta\u016d nelonge aperis versio 2.0 de la bonegega TTT-legilo Fajrovulpo (&#8220;Firefox&#8221;), kiu vi jam uzas, \u0109u ne? \u0108u ne? Unu el la nova\u0135oj en tiu versio estas literumilo por tekstokampoj. Plej brile estas, ke jam haveblas anka\u016d Esperanta vortaro por tiu literumilo. \u011ci estas facile instalebla, kaj tuj a\u016dtomate funkcias. (Atentu, ke en tiu pa\u011do &hellip; <a href=\"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/2006\/11\/literumiloj\/\" class=\"more-link\">Da\u016drigi legadon<span class=\"screen-reader-text\"> &#8220;Literumiloj&#8221;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":4,"featured_media":0,"comment_status":"closed","ping_status":"closed","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"footnotes":""},"categories":[1],"tags":[23],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/108"}],"collection":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/users\/4"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/comments?post=108"}],"version-history":[{"count":0,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/posts\/108\/revisions"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/media?parent=108"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/categories?post=108"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/bertilow.com\/blogo\/wp-json\/wp\/v2\/tags?post=108"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}