Kantokonkurso

Pasis timige multe da tempo, dum kiu ni tute ne blogis. Ni eĉ ne sukcesis deziri al vi ĉiuj feliĉan novan jaron. Do, tion ni faru nun iom post la evento: Feliĉan novan jaron!

Es ist furchtbar viel Zeit vergangen, in der wir überhaupt nichts geschrieben haben. Wir haben es nicht einmal geschafft, euch allen ein glückliches neues Jahr zu wünschen. Das machen wir nun ein bisschen nach dem Jahreswechsel selbst: Frohes neues Jahr!

La klarigo, ke ni longe ne blogis, aperos espereble en la sekva blogaĵo, kiu temos pri Germanujo. Nun mi tamen volas rakonti, kiel kutime, pri io Korea, nome pri Korea kantokonkurso, en kiu mi mem partoprenis!

Die Erklärung, warum wir nichts geschrieben haben, erchein hoffentlich im nächsten Eintrag, in dem es um Deutschland gehen wird. Nun will ich trotzdem, wie gewöhnlich, über etwas in Korea erzählen, nämlich über einen koreanischen Singewettbewerb, an dem ich selbst teilgenommen habe.

Kiel vi jam scias, mi studas la Korean lingvon en kurso ĉe la universitato, en kiu laboras Birke. La unua semestro jam finiĝis per granda kaj malfacilega ekzameno (mi ankoraŭ ne scias la rezulton, sed kompreneble rakontos pri ĝi, kiam mi ekscios). Por distri nin de la studegado dum la lastaj du semajnoj, oni “devigis” nin krome partopreni en kantokonkurso: Ĉiu studgrupo (estis multaj en diversaj niveloj de komencantoj ĝis spertuloj) devis prezenti kanton en la Korea. Por ni stultaj komencantoj nia instruistino faris la elekton, kaj klopodis igi nin parkerigi la tekston kaj iom provkanti en karaokeejo (tiaj multegas en Seulo, en la Korea oni nomas ilin noraebang = kantoĉambro).

Wir ihr wisst, lerne ich Koreanisch in einem Kurs an der Universität, in der Birke arbeitet. Das erste Semester ging mit einer großen und schwierigen Prüfung zu Ende (ich weiß das Ergebnis immer noch nicht, werde aber natürlich davon erzählen, wenn ich es erfahre). Um uns ein wenig vom vielen Lernen in den letzten zwei Wochen abzulenken, hat man uns “gezwungen”, noch zusätzlich an einem Singewettbewerb teilzunehmen: Jede Klasse (es waren viele verschiedene Niveaustufen von Anfängern bis weit Fortgeschrittene) musste ein Lied auf Koreanisch aufführen. Für uns dumme Anfänger hatte unsere Lehrerin die Auswahl getroffen und versuchte uns dazu zu bringen, den Text auswendig zu lernen und das Lied in einer Karaoke-Bar zu üben (davon gibt es viele in Seoul, auf Koreanisch nennt man sie noraebang = Singzimmer).

Mi havis malvarmumon dum la plejparto de tiuj ekzercoj, kaj apenaŭ povis elbuŝigi multe da tonoj – kaj ĉiuokaze mi ne kapablis memori la vortojn. Entute la ekzercaj rezultoj estis iom nekuraĝigaj. La kanto elektita estis la Korea versio de la fame konata “Santa Claus is coming to town”. En la du lastaj nervozaj tagoj antaŭ la konkurso mi tamen resaniĝis, kaj sukcesis iom enkapigi la vortojn (tamen grandaparte senkomprene…).

Ich hatte während der meisten dieser Proben eine Erkältung und konnte kaum Töne herausbringen – und überhaupt war ich nicht fähig, mir den Liedtext zu merken. Insgesamt waren die Probenergebnisse auch ein wenig entmutigend. Das gewählte Lied war die koreanische Version des berühmten “Santa Claus is coming to town”. In den beiden letzten nervösen Tagen vor dem Wettbewerb bin ich trotzdem wieder gesund geworden und habe es geschafft, den Text auswendig zu lernen (allerdings größtenteils ohne sie zu verstehen…).

Alvenis do la granda tago. Ni ĉiuj surmetis laŭ interkonsento ruĝan vestaĵon, kaj ekiris – kune kun ĉiuj aliaj kunlernantoj – al la granda aŭlo. Pri la cetero rakontu precipe la bildoj, kiujn Birke faris (jes, ŝi ĉeestis, la kuraĝulino). Mi tamen informu, ke pro ia puĉo ni ne venkis…

Es kam also der große Tag. Wir haben alle unsere nach Absprache roten Sachen angezogen und gingen hin – in die große Aula. Über den Rest lasse ich vor allem die Bilder erzählen, die Birke gemacht hat (ja, sie war dort, die Mutige). Ich sollte wohl trotzdem auch erzählen, dass wir durch irgendeinen Putsch nicht gewonnen haben…

Ni atendas apud la podio. Mi estas preskaŭ svenanta (malgraŭ la multjaraj spertoj en Persone – kiu kutime ne kantis en la Korea).

Wir warten neben der Bühne. Ich falle gleich in Ohnmacht (trotz der jahrelangen Erfahrung bei Persone – die normalerweise nicht auf Koreanisch singen).

Finfine ni kantas!

Endlich singen wir!

Rimarku la komplikan koreografion…

Achtet auf die komplizierte [K]oreografie…

Post nia prezento oni subite volis intervjui surpodie unu el ni. Ni rapide antaŭenpuŝis la kompatindan kaj ŝokitan Arai-ŝi (la plej lertan el ni), kiu terurigite devis respondi la demandojn. Li tamen bone faris.

Nach unserem Auftritt wollte man plötzlich jemanden von uns interviewen. Wir haben schnell den armen und entsetzten Arai-shi (den Besten von uns) nach vorne geschubst, der eingeschüchtert die Fragen beantworten musste. Er hat es aber gut gemacht.


Aliaj grupoj tamen havis eĉ pli altnivelan koreografion. Efektive pluraj grupoj preskaŭ tute forgesis kanti (almenaŭ aŭdeble en la mikrofonojn), koncentrante siajn klopodojn al dancado kaj teatrumado laŭ la karaokea muziko.

Andere Gruppen hatten aber Choreografien auf noch höherem Niveau. Genau genommen haben einige Gruppen fast völlig vergessen zu singen (zumindest hörbar ins Mikrofon), während sie ihre Bemühungen auf Tanz und Schauspiel entsprechend der Karaoke-Musik konzentriert haben.

Tiu ĉi grupo venkis, precipe dank’ al la amuzega kaj tre populara teatrado.

Diese Gruppe hat gewonnen, vor allem Dank des überaus lustigen und populären Theaterspiels.

Unu grupo anstataŭigis kaj la kantadon, kaj la dancadon, kaj la teatradon per montrado de belaj vestoj. Tamen vane.

Eine Gruppe hat sowohl das Singen als auch das Tanzen und das Spielen durch das Zeigen von schöner Kleidung ersetzt. Es hat nichts geholfen.


3 pensoj pri “Kantokonkurso”

  1. La muzika kariero de Bertilo iris al stranga nova direkto…
    Antaŭe li drumis kaj kantis en “tipa” rokgrupo konsistanta el tri Svedaj viroj.
    Nun li kantas portante ruĝajn vestaĵojn kun Aziaj junuloj.
    Kiu atendintus tion?

  2. Kunar:

    Nun li kantas portante ruĝajn vestaĵojn kun Aziaj junuloj.

    La plej timiga afero estas, ke plej verŝajne oni refaros tiun kantokonkurson ankaŭ en la sekvonta semestro. Do, kredeble iam en Junio mi denove devos kanti, sed eble tiufoje ne en ruĝaj vestaĵoj.

    Cetere mi ĝojas, ke almenaŭ unu leganto restas fidela malgraŭ nia longa silento.

Komentado estas fermita.