Kritiken zum Film “The Da Vinci Code – Sakrileg” / Kritiko pri la filmo “La Da-Vinci-Kodo”

Wir haben, wie so viele andere auch, das Buch “The Da Vinci Code” gelesen. Den Film haben wir noch nicht gesehen, aber seit er in den Kinos ist, erfreuen wir uns an so mancher Filmkritik, die ihn wollüstig zerfleischt.

Same kiel tiom da aliaj, ankaŭ ni legis la libron “The Da Vinci Code”. La filmon ni ankoraŭ ne vidis, sed de kiam ĝi estas en la kinejoj, ni ĝojas pri kelkaj filmrecenzoj, kiuj ĝin volupte disŝiras.

Die beste Rezension, die wir gelesen haben, stammt von Johan Croneman und ist im Dagens Nyheter erschienen. Leider kann ich sie hier natürlich nicht vollständig wiedergeben. Nur einen Absatz möchte ich (übersetzt) zitieren, weil er einfach genial ist. Es ist eine Parodie auf die ganze Geschichte:

La plej bona recenzo, kiun ni legis, venas de Johan Croneman, kaj aperis en la gazeto Dagens Nyheter. Bedaŭrinde mi kompreneble ne povas ĝin plene redoni ĝi tie. Nur unu alineon mi volas citi (en tradukita formo), ĉar ĝi estas simple genia. Ĝi estas parodio de la tuta rakonto:

Meine Bitterkeit kann natürlich auch darauf beruhen, dass ich (wie so viele andere) diese Geschichte eigentlich vor einigen Jahren selbst geschrieben habe, lange bevor Dan Brown sie abgeschrieben hat. Ich habe sie „Der Türen-Code“ genannt, und sie diskutierte die Möglichkeit, dass das Perlentor (das Tor zum Paradies) in Navestad bei Norrköping versteckt ist. Ein Ahnenforscher aus der Gegend jagt die Wahrheit zusammen mit einem hübschen Mädchen aus Ektorp (der einzigen lebenden Nachfahrin des ersten Bürgermeisters der Stadt). Die Polizei ist ihnen auf den Fersen, keiner weiß, warum. Die Antwort auf das Problem mit dem Tor findet sich sozusagen direkt davor: Addiert man alle Türen-Codes von ganz Norrköping, kann man herausfinden, wo der Weg nach Linköping ist. Die Krux ist, dass niemand dahin fahren will! Und kein Verlag wollte meine Geschichte haben.

Miajn maldolĉajn sentojn kompreneble ankaŭ povas kaŭzi tio, ke mi (kiel tiom da aliaj) efektive mem verkis tiun ĉi rakonton antaŭ kelkaj jaroj, longe antaŭ ol Dan Brown ĝin kopiis. Mi nomis ĝin “La Pordo-kodo”, kaj ĝi diskutis la eblon, ke la Perla Pordego (la pordo de la ĉielo) estas kaŝita en Navestad ekster Norrköping. Loka genealogiisto postkuras la veron kune kun bela junulino el Ektorp (la sola restanta posteulo de la unua urbestro de la urbo). La polico postvenas ĉe iliaj kalkanoj, neniu scias kial. La pordosolvilo estas por tiel diri surloka ŝlosilo: Se oni adicias ĉiujn pordokodojn, kiuj ekzistas en la tuta Norrköping, oni povas elruzi la vojon al Linköping. La problemo estas, ke neniu volas veturi tien! Kaj neniu eldonejo volis mian rakonton.

Manche unserer Leser können vielleicht diese Rezension von Johan Croneman auf Schwedisch im Ganzen lesen. Eine andere gute auf Englisch haben wir auch gefunden. Die deutschen Kritiken sind etwas vorsichtiger, mal weniger (diese Rezension in der FAZ), mal mehr (Rezension in der Süddeutschen).

Kelkaj el niaj legantoj eble povas legi la tutan recenzon de Johan Croneman en la Sveda. Ni trovis ankaŭ alian bonan en la Angla. La Germanaj recenzoj estas iom pli singardaj, kelkfoje malpli (ĉi tiu recenzo en la gazeto FAZ), kelkfoje pli (Recenzo en la gazeto Süddeutsche Zeitung).

Wir fragen uns, warum gerade dieser Film solche Kritiken provoziert. Er ist nach allem, was wir von anderen gehört und darüber gelesen haben, nicht besonders herausragend: ohne Spannung, langatmig, platt und zu nah am Buch. Aber warum diese Schadenfreude der Kritiker? Liegt es daran, dass soviel Theater um das Buch und dann im Vorfeld auch um den Film gemacht wurde und dass jetzt alle zugleich enttäuscht und schadenfroh sind?

Ni demandas al ni, kial ĝuste tiu ĉi filmo provokas tian kritikon. Laŭ ĉio, kion ni aŭdis de aliaj aŭ mem legis pri la filmo, ĝi ne estas aparte elstara: sensuspensa, teda, plata kaj tro laŭa al la libro. Sed kial tia malica ĝojo ĉe la kritikistoj? Ĉu pro tio, ke estis tiom da bruo pri la libro, kaj poste ankaŭ anticipe pri la filmo, kaj ke nun ĉiuj estas same elrevigitaj kiel ankaŭ malice ĝojaj?

2 pensoj pri “Kritiken zum Film “The Da Vinci Code – Sakrileg” / Kritiko pri la filmo “La Da-Vinci-Kodo””

  1. “Ni trovis ankaŭ alian bonan en la Angla.”

    Tiun mi legis. “Unmitigated junk”, ĉu? 😉 Kial do la kritikisto elspezas 1.632 vortojn recenzante ĝin? (Tio estas ofta demando mia, fakte.)

    Mia strategio estas: se mi scias, ke “ĉiuj” legas ion, mi zorge legas ion alian…

    Ken

  2. Kara Ken, malaproba kritiko plej bonas, se ĝi baziĝas sur la kono de la temo. Por signali tion, oni kutime bezonas kelkajn vortojn.

    Mi de tempo al tempo recenzas librojn en interreta forumo. Foje mi ĝuas detale distranĉi verkon por montri, ke mi ankaŭ atentis pri la detaloj kaj ke la fuŝeco de la verko ne estas surfaca, sed profunda.

    Kutime mi reagas tre alergie al amasa varbado kaj “Tion vi nepre devas spekti!”-diraĵoj. Kiel rezulto, mi apenaŭ iras kinejen por popularaj / multe priparolataj filmoj. Tio ŝparas sendube multajn seniluziigojn. Aliflanke mi jam plurfoje malkovris, kiam mi spektis tiajn filmojn jarojn poste la unuan fojon, ke kelkaj el ili tre plaĉas al mi. Simpla “mala” filtro do ankaŭ ne estas la plej saĝa vojo. Intertempe mi tre fidas al la rekomendoj de miaj gefratoj, kiuj havas similan guston rilate al filmoj kiel mi. Ili estas samgrade kritikemaj.

Komentado estas fermita.