Ich wollte immer noch ein bisschen von unserer USA-Reise weitererzählen… Also, auch wenn es schon fast ewig zurückliegt: New York. Über die Metro und über unsere Hotelerlebnisse haben wir ja schon geschrieben. Aber wir haben natürlich noch mehr gemacht, als nur von einem Hotelzimmer ins andere zu ziehen.
Mi volis ankoraŭ iomete rakonti pri nia Usona vojaĝo… Do, eĉ se nun jam pasis tre longa tempo: Novjorko. Pri la metroo kaj pri niaj hotelaj aventuroj ni jam skribis. Sed ni kompreneble faris pli ol nur transloĝiĝi de unu hotelĉambro en alian.
Im Gegensatz zu Washington waren wir mehr damit beschäftigt, Touristen zu sein. Das heißt, wir sind nicht so auf gut Glück zu den Sehenswürdigkeiten gewandert, sondern haben einen Reiseführer gekauft und ein bisschen geplant, was wir alles ansehen wollen. Planung war auch notwendig, denn für die Freiheitsstatue musste man eine Besichtigungszeit vorbestellen (und wie sich herausstellte, waren die meisten Plätze in der ganzen Woche schon weg!).
Male al Vaŝingtono ni estis pli okupitaj esti turistoj. Tio signifas, ke ni ne nur trafe-maltrafe aliris la vidindaĵojn, sed aĉetis gvidlibron, kaj iomete planis, kion ni intencas vidi. Planado estis eĉ necesa, ĉar por la Statuo de Libereco oni devis antaŭmendi vizitotempon (kaj poste montriĝis, ke plej multaj okazoj en la tuta semajno jam estis formenditaj!).
Ja, wir waren also…
Ni do estis…
… bei der Freiheitsstatue auf Liberty Island …
… ĉe la Statuo de Libereco sur la Insulo de Libereco …
… und konnten sie aus anderen Perspektiven betrachten …
… kaj povis ŝin rigardi ankaŭ el aliaj perspektivoj …
Birke, viaj rakontoj pri Nov-Jorko tre interesis min, ĉar iam tie estis mia hejmo, kaj tie mi trovis mian edzinon, ktp. Mi jam longe ne vizitas tie, sed ĉiuj diras, ke nun temas pri tute nova Manhattan, dank’ al la lastaj du urbadministracioj.
Kvankam kompreneble per la reto oni ne povus scii, la plej saĝa konsilo estas trovi hotelon ne en Manhattan, sed en ekzemple la apuda Kvinzo (kie mi longe loĝis), kaj rapide trajnumi per la metroo – sed eble ĝuste tion vi faris! Ĉiaokaze vi fine sufiĉe bone fartis pri hotelĉambroj.
Pri ĝenerala ŝato-neŝato, mi lernis, dum 9 jaroj, ke minimume necesas – eble ja tiom! da jaroj, por koni metropolon. Mi konfesas, ke ofte mi sopiras Nov-Jorkon.
Cetere: tiuj helpemaj homoj pri mapoj, ktp. — verŝajne estis mem vizitantoj! La enloĝantoj, mi timas, eĉ en la “nova” Nov-Jorko, ne tre ĝentilas. Multaj usonanoj diras (prave-neprave) ke Nov-Jorko plej similas Eŭropon, el ĉiuj usonaj regionoj, en la senco, ke aliloke oni rapide amikiĝas, sed ne tre profunde, dum en Nov-Jorko, necesas jaroj por amikiĝi, sed la amikeco ĝisostas. Tio fakte estis mia sperto tie.
Mi ĝuis la fotojn, ĉar mi mem neniam vidis multajn el tiuj vidindaĵoj! La Esperanto Cafe estas nova, sed estas ie Cafe Figaro, kie ni en la 60aj jaroj multe parolis Esperanton.
Ken
Mi volas legi pli kaj plu. Kaj estis tre malfacila malfermi ĝin. Mi ne scias kial….
Amike,
Razeno