Buddhas Geburtstag, in diesem Jahr am 15. Mai, war für uns vor allem deshalb etwas Besonderes, weil wir die allgemeine Stimmung so exotisch fanden. Schon wochenlang vorher waren die Straßen mit Lampions geschmückt worden.
La naskiĝtago de Budho, ĉi-jare en la 15a de Majo, estis por ni io speciala precipe ĉar ni trovis la ĝeneralan etoson tiel ekzotika. Jam semajnojn antaŭe la stratoj estis ornamitaj per lampionoj.
Immer erstmal ein kleiner Schock – vor allem für Deutsche: die Swastika, das Sonnenrad, hinduistisches und buddhistisches Glückssymbol. Hierzulande sieht man es viel in Tempeln und überhaupt bei allem, was mit Buddhismus zu tun hat.
Ĉiam unue eta soko – precipe por Germanoj: la svastiko, la sunrado, hinduisma kaj budhisma simbolo de feliĉo. Ĉi-lande oni multe vidas ĝin en temploj kaj entute ĉe ĉio, kio iel rilatas al budhismo.
Sehr süße Lampions hingen auch in unserer U-Bahn-Station.
Tre dolĉaj lampionoj pendis ankaŭ en nia metrostacio.
Vor allem in der Nähe von Tempeln hingen die Straßen voller Lampions. Aber nicht nur in den Straßen, auch in der U-Bahn hingen sie.
Gemessen an den Lampions gibt es also auch in unserer Nähe Tempel, die wir allerdings bis heute nicht entdeckt haben. Da haben die Lampions auch nichts geholfen…
Precipe en la proksimo de temploj la stratoj estis plenaj je pendantaj lampionoj. Tamen ne nur en la stratoj, sed ankaŭ en la metroo ili pendis.
Se juĝi laŭ la lampionoj, ankaŭ en nia proksimo ekzistas temploj, kiujn ni tamen ĝis hodiaŭ ne sukcesis trovi. Pri tio eĉ la lampionoj ne helpis…
Eigentlich am Sonntag vor Buddhas Geburtstag – aber in diesem Jahr fiel der Geburtstag direkt auf einen Sonntag – gehen viele Koreaner in einen Tempel, um dort zu essen, zu beten oder bei diversen Veranstaltungen dabei zu sein. Wir waren zu beschäftigt um einen ganzen Tag zu opfern und irgendwo rauszufahren. Also sind wir in die Innenstadt gefahren, zum Chogye-Tempel, von dem ich sicher wusste, dass es ihn gibt.
Efektive jam la dimanĉon antaŭ la naskiĝtago de Budho – sed ĉi-jare la naskiĝtago estis akurate en dimanĉo – multaj Koreoj iras en templon por tie manĝi, preĝi kaj partopreni en diversaj okazaĵoj. Ni estis tro okupitaj por povi oferi tutan tagon forveturante ekster la urbon. Tial ni iris en la centron, al la Chogye-templo, pri kiu mi sciis certe, ke ĝi ekzistas.
Hier keine Zettel an Lampions, aber ein bisschen Wasser über den Buddha. Die beiden Frauen daneben (in den tradtionellen koreanischen Kleidern) beten dazu.
Jen neniuj slipetoj ĉe lampionoj, sed iom da akvo sur la Budho-statuon. La du apudaj virinoj (en tradiciaj Koreaj vestoj) aldone preĝas.
Wir hatten befürchtet, dass dort der Teufel los sein würde, weil alle Welt dorthin geht, aber der Trubel hielt sich in Grenzen. Wunderschön waren abermals die vielen Lampions, die hier dicht an dicht hingen und richtig ein Dach bildeten. Man konnte selbst einen Zettel mit einem Wunsch ausfüllen und an einen Lampion hängen lassen. Im Chogye-Tempel war das nicht kostenlos, von anderen Tempeln weiß ich nichts. Vermutlich muss man dafür immer bezahlen, denn sicher ist das eine wichtige Einnahmequelle für die Tempel.
Ni antaŭtimis, ke tie estos infera kaoso, ĉar ĉiuj iros tien, sed la festosvarmado restis inter elteneblaj limoj. Mirinde belaj estis ĉiuokaze la multaj lampionoj, kiuj pendis densege unuj apud la aliaj formante efektivan tegmenton. Oni povis mem igi plenigi slipeton kun deziro, kiu estu pendigita sub lampionon. En la Chogye-templo tio ne estis senkosta – pri aliaj temploj mi scias nenion. Kredeble oni devas ĉiam pagi por tio, ĉar sendube tio estas grava enspezofonto por la temploj.
Dann haben wir noch ein bisschen weiter rumgeschaut, vor einer Tempelhalle war eine Bühne aufgebaut, so dass dort Mönche und andere Tempelangehörige direkt vor einer Buddhastatue beten konnten. Die Vorbereitungen liefen gerade und mehr und mehr Menschen versammelten sich auf den Stühlen vor der Bühne.
Poste ni iom plu ĉirkaŭrigardis, precipe en la templohalon, kie podio estis konstruita, por ke monaĥoj kaj aliaj templuloj povu tie preĝi rekte antaŭ Budho-statuo. La preparoj estis ĝuste tiam okazantaj, kaj pli kaj pli da homoj estis amasiĝantaj sur la seĝoj antaŭ la podio.
Einer der Mönche vor der riesigen Trommel. Seht auch das “Dach” aus Lampions mit Gebetszetteln dran.
Unu el la monaĥoj antaŭ la grandega tamburo. Vidu ankaŭ la “tegmenton” el lampionoj kun preĝoslipetoj.
Und dann ging es los: Eine riesige Fasstrommel wurde geschlagen, jeweils ein Mönch hatte seine Vorstellung und wurde dann von einem anderen abgelöst. Als die Trommelei beendet war, ging es vor dem Buddha an die Gebete und an das Singen. Sehr beruhigend fand ich das – wir haben einfach lange dagestanden und den Massen gelauscht, denn alle um uns herum haben mitgebetet.
Kaj poste la afero komenciĝis: Grandega barela tamburo estis batata, unu monaĥo post la alia havis sian prezenton, kaj estis poste anstataŭita de alia. Kiam finiĝis la tamburado, ekis la preĝado kaj kantado antaŭ la Budho-statuo. Mi trovis tion tre trankviliga – ni longe simple staris tie aŭskultante la homamason, ĉar ĉiuj ĉirkaŭ ni kunpreĝis.
Auf dem Nachhauseweg haben wir dann noch was Lustiges gesehen: als wir am Pagodenpark vorbeikamen (es war inzwischen schon dunkel), marschierte eine Gruppe von Leuten mit Laternen um die Pagode herum. Straffen Schrittes ging es immer im Kreis um die Pagode herum. Ich habe mir später sagen lassen, dass es sich auch im eine Form von Gebeten handelte – aber warum sie dabei so schnell gingen, das weiß ich bis heute nicht…
Reirante ni vidis ion amuzan: kiam ni pasis preter la Pagoda Parko (estis tiam jam malhele), grupo da homoj kun lanternoj marŝis ĉirkaŭ la padogo. Per viglaj paŝoj oni daŭre rondiris ĉirkaŭ la pagodo. Oni poste klarigis al mi, ke same temis pri speco de preĝado – sed kial ili tiam tiel rapide iris, tion mi ankoraŭ hodiaŭ ne scias…
So wie die Lampions schon vor Buddhas Geburtstag aufgehängt worden waren, so hingen sie dann auch noch eine Weile hinterher. Hier noch zwei Bilder aus dem Bulguk-Tempel in Gyeongju, in dem wir eine Woche später waren:
Same kiel la lampionoj jam antaŭ la naskiĝtago de Budho estis pendigitaj, ili plu pendis ankoraŭ poste dum iom da tempo. Jen aldone du bildoj de la Bulguk-templo en Gyeongju, kie ni estis unu semajnon poste.
Kara Bertilo, kion vi opinias pri la vortoformo “Budao” kaj sekvaj el ĝi: “budaismo”, “budaisto” ktp? Mi ekuzis ilin (anstataŭ oficialajn kaj tradiciajn «budh-»-formojn) post kiam mi legis pri la afero en ReVo: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/buda.html
Amike via,
Oleg (la pigrega budaisto)
Oleg skribis:
Mi ne kontraŭas la formon “Budao”. Ekzistas multaj bonaj argumentoj por ĝi. Sed mi mem uzas dume la pli oftan formon “Budho”, kiun ŝajne preferas la plimulto de la Esperantaj Budhanoj. Precipe notindas la nomoj de la asocioj Budhana Ligo Esperantista (http://esperanto.us/budhana.html) kaj Japana Budhana Ligo Esperantista (http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html).
Sed mi ne deziras startigi ĉi tie debaton pri tiuj du nomformoj.