Wir haben eine Sauna gleich um die Ecke in unserer Wohngegend, ca. 3 Minuten zu Fuß. Das ist hier nichts Besonderes, jede Wohngegend hat irgendwo gleich in der Nähe ein öffentliches Badehaus – meistens mit Sauna. Diese Bäder kannte ich schon sehr gut von meiner früheren Zeit hier. Neu sind dagegen die sogenannten Jjimjil-bangs, aber auch die gibt es jetzt hier fast überall. Laut Wörterbuch bedeutet “jjimjil-hada” so etwas wie “warm baden, Umschläge machen” – ihr werdet jedoch noch sehen, was dieser Ort alles beinhaltet.
Tute proksime en nia najbaraĵo estas saŭno, je ĉirkaŭ triminuta distanco piede. Tio estas ĉi tie nenio speciala; ĉiu loĝregiono havas ie en la proksimaĵo publikan banejon – plej ofte kun saŭno. Tiujn banejojn mi tre bone konis jam en mia antaŭa tempo ĉi tie. Novaj estas tamen la t.n. “Jjimjil-bang”-oj, sed ankaŭ ili nun troviĝas preskaŭ ĉie ĉi tie. Laŭ la vortaro “jjimjil-hada” signifas proksimume “varme bani sin, fari kataplasmon” – vi tamen vidos, ke tia loko enhavas multon.
Bei unser Sauna sind die Waschbereiche in der vierten Etage, natürlich getrennt nach Männern und Frauen. An der Kasse bekommt man Handtücher und Kleidung (ein T-Shirt und eine Hose, die sind später für das Jjimjil-bang). Kurioserweise bekommen eigentlich nur die Frauen zwei Handtücher zugeteilt. Als ich das erste Mal mit Bertil zusammen da war, hat er keine Handtücher bekommen. Auf unsere Frage hin bekamen wir die Auskunft, dass bei Männern die Handtücher im Badbereich zur freien Verfügung stünden. Würden Frauen endlos viele Handtücher benutzen, wenn ihnen diese frei zugänglich wären???
En nia saŭno la lavejo estas en la kvara etaĝo, kompreneble dise por viroj kaj virinoj. Ĉe la kasejo oni ricevas mantukojn kaj vestojn (t-ĉemizon kaj pantalonon, kiujn oni poste uzu por la Jjimjil-bang-o). Kurioze, efektive nur la virinoj ricevas po du mantukojn. Kiam mi la unuan fojon estis tie kun Bertilo, li ne ricevis mantukojn. Je nia demando pri tio oni respondis, ke ĉe la viroj la mantukoj estas libere haveblaj en la lavejo. Ĉu la virinoj uzus senlime multe da mantukoj, se al ili tiaj estus libere haveblaj???
Ich lasse also meine Schuhe in einem Schrank am Eingang zurück und gehe weiter zu einem Kleiderschrank mit der gleichen Nummer. Dort lasse ich alle meine Sachen und gehe mit meinem Körbchen voller Waschsachen in eine große Badehalle. Dort gibt es Stehduschen, Sitzduschen (Duschen mit Spiegeln und mit Hockern davor) und außerdem eine Menge Becken. In der Mitte drei kleinere: eins mit grünem Wasser (ich habe immer noch nicht herausgefunden, was die da eigentlich ins Wasser tun, aber grün ist ja irgendwie immer “gut und gesund”), eins mit heißem Wasser und einen Whirlpool. Hinten an der Wand zwei größere: eins mit kaltem Wasser, und eins, das “Massagebecken” heißt. Eigentlich wie der Whirlpool, aber größer.
Mi do lasas miajn ŝuojn en ŝranko ĉe la enirejo, kaj pluiras al vestaĵoŝranko kun la sama numero. Tie mi lasas ĉiujn miajn vestaĵojn, kaj kun mia korbeto plena je laviloj mi iras en grandan banĉambron. Tie estas starduŝejoj kaj sidoduŝejoj (duŝiloj, antaŭ kiuj staras spegulo kaj seĝeto), kaj krome multaj basenoj. En la mezo estas tri malgrandaj: unu kun verda akvo (mi ankoraŭ ne eltrovis, kion ili fakte metas en la akvon, sed verdo ja ĉiam iel estas “bona kaj saneca”), unu kun varmega akvo, kaj unu kirlobaseno. Malantaŭe ĉe la muro estas du pli grandaj basenoj: unu kun malvarma akvo, kaj unu, kiu nomiĝas “masaĝobaseno” – fakte simila al la kirlobaseno, sed pli granda.
Außerdem ist da noch ein kleines Becken mit kaltem Wasser, aber darin badet niemand, mit dem Wasser übergießt man sich nur. Und zu guter Letzt zwei von Bambus umgebene Becken mit warmem Wasser in einem extra Raum, der Außentemperatur hat.
Krome estas tie ankoraŭ malgranda baseno kun malvarma akvo, sed en ĝi neniu banas sin; oni nur verŝas sur sin la malvarman akvon. Kaj finfine estas du bambue ĉirkaŭitaj basenoj kun varma akvo en aparta ĉambro kun temperaturo de la eksterdoma aero.
Saunaräume gibt es drei: zwei trockene (Gelbe-Erde-Trockenraum und Salz-Trockenraum) und eine Dampfsauna (Edelstein-Feuchtraum) mit hübschen Mosaiks an den Wänden. Der rot-weiße Mosaik-Leuchtturm erinnert mich ein bisschen an die Ostsee. Was ich immer mit Interesse lese, wenn ich in einem der Saunaräume sitze, sind die Anweisungen, wer nicht in die Sauna darf (z.B. Patienten mit Herz- oder Blutdruckproblemen, Alte, Frauen am Ende der Schwangerschaft oder Frauen, die ihre Tage haben). Darunter stehen Ratschläge, wann man die Sauna verlassen sollte (z.B. wenn das Gesicht plötzlich weiß wird, wenn sich die Lippen plötzlich lila verfärben, wenn man einen seltsamen Kopfschmerz bemerkt, wenn einem das Herz weh tut). Ratschläge oder Zeitangaben, wie lange man in der Sauna sein sollte, habe ich keine gesehen. Es gibt aber jeweils eine Sanduhr zur Kontrolle.
Ekzistas tri saŭnoj: du sekaj (flav-tera sekĉambro kaj sala sekĉambro), kaj unu vaporsaŭno (gema malsekoĉambro) kun bela mozaiko sur la muroj. La ruĝa-blanka mozaika lumturo iomete memorigas min pri la Balta Maro. Tio, kion mi ĉiam kun intereso legas, kiam mi sidas en iu el la saŭnoj, estas la instrukcioj pri tio, kiu ne rajtas iri en la saŭnon (ekz. pacientoj kun problemoj pri koro aŭ sangopremo, maljunuloj, virinoj ĉe la fino de gravedeco aŭ virinoj, kiuj havas siajn tagojn). Sub tio legeblas konsiloj, kiam oni eliru el la saŭno (ekz. kiam la vizaĝo subite blankiĝas, kiam la lipoj subite violkoloriĝas, kiam oni rimarkas strangan kapdoloron, kiam la koro ekdoloras). Konsilojn aŭ tempindikojn, kiel longe oni restu en la saŭno, mi ne vidis. Sed ĉeestas tamen sablohorloĝo por kontrolado.
Was jedoch den Saunabesuch hier am meisten von einem Saunabesuch in Deutschland unterscheidet, ist die lebendige Geschäftigkeit. In Deutschland geht man zur Sauna, um Ruhe zu genießen und sich zu entspannen, und niemand redet laut. Hier ist die Sauna selbst nur Zusatz oder Mittel zum eigentlichen Zweck des Bades, nämlich dem Sich-Reinigen. Die ganze große Halle ist gefüllt mit Frauen, die vor den Duschspiegeln oder auf den Stufen der Becken sitzen und sich stundenlang gründlichst waschen. Dafür haben sie so einen Badehandschuh und schrubben und schrubben und schrubben. Meistens sich selbst, oft aber auch die Oma oder die Kinder. Zwischendurch übergießen sie sich immer mal wieder mit Wasser und schrubben weiter. Man kann das auch professionell machen lassen. Es gibt eine Ecke für Massage oder eben dieses Abreiben von alter Haut. (Ich denke immer, das kann einfach nicht gut für die Haut sein, aber Koreaner fühlen sich dann erst so richtig sauber.)
Tio, kio tamen distingas saŭnoviziton ĉi tie disde saŭnovizito en Germanujo, estas la vigla okupiteco. En Germanujo oni volonte iras al saŭno por ĝui trankvilecon kaj por malstreĉiĝi, kaj neniu parolas laŭte. Ĉi tie la saŭno mem estas nura akcesoraĵo aŭ rimedo por la vera celo de la banado, nome la mempurigado. La tuta granda ĉambro estas plena je virinoj, kiuj sidas antaŭ la duŝospeguloj aŭ sur la ŝtupoj de la basenoj, sin horlonge zorge lavante. Tiucele ili havas iajn ban-gantojn, per kiuj ili frote lavas kaj lavas kaj lavas, plej ofte sin mem, sed ofte ankaŭ la avinon aŭ la infanojn. De tempo al tempo ili verŝas sur sin akvon, por poste plu lavi sin. Oni ankaŭ povas tion profesie farigi al si. Ekzistas angulo por masaĝo kaj ankaŭ por tia forskrapado de malnova haŭto. (Mi daŭre pensas, ke tio simple ne povas esti bona por la haŭto, sed Koreoj nur tiam sentas sin vere puraj.)
Andere Frauen sitzen lange in den Becken und unterhalten sich. Und sie beobachten alles, z.B. mich. Das ist immer so ein bisschen Spießrutenlaufen, vorbei an den neugierigen Blicken aller. Ich denke immer, dass ich doch mit nassen Haaren gar nicht sooo sehr auffallen sollte und dass meine blauen Augen von weitem nicht zu sehen sind, aber offenbar sticht mein Anblick immer heraus. Es muss also die Nase sein. 😉 Aber ich habe mich daran gewöhnt, öfter als andere angeschaut und beobachtet zu werden, und ich mag die Atmosphäre dort trotzdem ganz gern. Manchmal komme ich auch ein bisschen mit den Frauen oder Mädchen ins Gespräch.
Aliaj virinoj sidas longe en la basenoj interparolante. Kaj ili observas ĉion, ekz. min. Tio estas ĉiam iomete kiel puna trairo preter ĉies scivolemaj rigardoj. Mi ĉiam pensas, ke mi kun malsekaj haroj tute ne devus tiom aparte aspekti, kaj ke miaj bluaj okuloj ne estas videblaj de distanco, sed evidente mia aspekto ĉiam pikas la okulojn. Devas do esti la nazo. 😉 Sed mi jam alkutimiĝis esti pli ofte ol aliaj prigapata kaj observata, kaj mi tamen ŝatas la etoson tie. Foje mi eĉ iom ekparolas kun la virinoj aŭ knabinoj.
Wenn ich dann genug von der Badehalle habe, ziehe ich die Sachen an, die an der Rezeption bekommen habe. Sie sind übrigens rosa. Dann gehe hoch in die fünfte Etage, ins Jjimjil-bang, dort können Männer und Frauen gemeinsam sein. Dort kann ich dann, wenn wir zusammen gehen, Bertil treffen, der als Mann hellblau trägt. 🙂 (Für kleine Kinder ist die Jjimjil-bang-Kleidung Gelb.)
Kiam mi finfine kontentas pri la banĉambro, mi vestas min per la vestaĵoj, kiujn mi ricevis en la akceptejo. Ili cetere estas rozkoloraj. Poste mi iras al la kvina etaĝo, en la Jjimjil-bang-on, kie viroj kaj virinoj povas kune esti. Tie mi povas, kiam ni iras kune, renkonti Bertilon, kiu estas vestita vire en helbluaj vestaĵoj. 🙂 (Por infanetoj la Jjimjil-bang-vestaĵoj estas flavaj.)
Was man in der fünften Etage alles machen kann, das wird Bertil bald in der Fortsetzung erzählen…
Pri ĉio, kion oni povas fari en la kvina etaĝo, rakontos Bertilo baldaŭ en la daŭrigo…