Heute ist es draußen fast gespenstisch ruhig. Das mag am Regen liegen. Oder an den Parlamentswahlen. Denn Wahltage sind in Korea immer arbeitsfrei – und gewählt wird nicht, wie in Deutschland, am Sonntag, sondern in der Woche. Das wir die Ruhe so stark wahrnehmen, liegt aber vielleicht auch daran, dass der Wahlkampf in den letzten Tagen sehr intensive Züge angenommen hat. Wirklich neu war zwar eigentlich nichts, denn alles haben wir schon bei den Lokalwahlen vor zwei Jahren und auch bei den Präsidentschaftswahlen im Dezember erlebt. Dennoch war der Wahl-Jahrmarkt wieder mal sehenswert.
Hodiaŭ estas preskaŭ fantomece kviete. Eble pro la pluvo. Aŭ pro la parlamentaj elektoj. Ĉar elektotagoj estas en Koreujo ĉiam senlaboraj – kaj oni elektas ne dimanĉe, kiel en Germanujo, sed en la labortagoj de la semajno. Ke ni tiel forte rimarkas la kvieton, eble tamen dependas de tio, ke la balotokampanjo akiris tre intensajn trajojn en la lastaj tagoj. Vere nova efektive estis nenio, ĉar ĉion ni jam spertis dum la lokaj elektoj antaŭ du jaroj, kaj ankaŭ dum la elektoj de ŝtatprezidanto en Decembro.
Schon morgens auf dem Weg zur Arbeit musste sich der Bürger seinen Weg vorbei an Kleingruppen von Frauen und Männern bahnen, die lauthals den Namen und die Nummer ihres Kandidaten riefen. Normalerweise standen drei oder vier Unterstützungsgruppen dort, vielleicht zwanzig Meter voneinander entfernt. Manchmal schüttelten sie auch jedem Passanten einzeln die Hand. Das Grüßen und Rufen wurde außerdem meist von Musik und Reden aus den fahrbaren Tribünen untermalt. Leider, leider ist es mir nicht gelungen, diese Aktivitäten in ihrem vollen Umfang einzufangen. So entstanden Einzelfilme an verschiedenen Orten in Seoul.
Jam matene survoje al la laboro la civitano devis trabati al si vojon preter grupetoj da viroj kaj virinoj, kiuj laŭtvoĉe vokis la nomon kaj numeron de sia kanditato. Normale staris tie tri aŭ kvar subtenogrupoj, kun eble dudek metrojn inter si. Iafoje ili premis al ĉiu unuopa pasanto la manon. Krome la salutado kaj vokado estis plejparte akompanata de muziko kaj parolado el veturantaj podioj. Bedaŭrinde, bedaŭrinde mi ne sukcesis kapti tiujn aktivadojn en ties plena amplekso. Tial ekestis nur unuopaj filmetoj ĉe diversaj lokoj en Seulo.
Zuerst der Weg in unsere U-Bahnstation:
Unue la vojo en nia metrostacio:
An der Aussteigestation standen dann schon wieder Leute da:
En la eltrajniĝa stacio jam denove staris homoj:
Und solche Reden gehörten auch zum alltäglichen Programm:
Kaj ankaŭ tiaj paroladoj apartenis al la ĉiutaga programo:
Nicht zu reden von den Liedern….:
Kaj pri la kantoj ni eĉ ne parolu…
Über den Uniformismus haben wir uns schon vor zwei Jahren gewundert. Prinzipiell die gleichen Autos, Rufe, Gruppen, Lieder, Reden – ein Minimalismus an Individualität, letztlich bemerkbar nur an den Farben und der Lautstärke. Es war teilweise wirklich nicht lustig, am Schreibtisch zu sitzen und von einem vorbeifahrenden Propaganda-Auto aus seinen Gedanken gerissen zu werden. Wenn wir hätten wählen können, dann hätten wir uns wahrscheinlich eine Liste der nervigsten Wahlkämpfer gemacht und sorgsam vermieden, diese auf irgendeiner Liste anzukreuzen. Koreaner jedoch funktionieren wahrscheinlich anders – ich vermag wirklich nicht zu sagen, welchen Erfolg diese lauten Wahlkampf-Strategien wirklich hatten.
Pri la unuformismo ni miris jam antaŭ du jaroj. Principe la samaj aŭtoj, vokoj, grupoj, kantoj, paroladoj – miniumo da individueco, finfine konstatebla nur ĉe la koloroj kaj la laŭteco. Parte estis vere ne amuze: Mi sidis ĉe la skribotablo, kaj preterveturanta propagando-aŭto subite disbatis ĉiujn miajn pensojn. Se ni rajtus voĉdoni, tiam ni verŝajne farus liston de la plej nervincitaj kampanjantoj, poste tre zorge evitante kruci iun el ili sur ĉiu ajn listo. Sed Koreoj verŝajne funkcias alie – mi vere ne kapablas diri, kian sukceson tiuj laŭtaj kampanjostrategioj vere havis.
Trotzdem kann man nicht sagen, dass nicht alles getan wurde, um die Wähler zu erreichen; und diese Gruppe fanden wir dann doch wieder lustig:
Sed oni tamen ne povas diri, ke ne ĉio estis klopodita por atingi la elektontojn; kaj malgraŭ ĉio ni trovis tiun ĉi grupon amuza:
Vielleicht konnten bei der Gelegenheit auch noch ein paar koreanische Eichhörnchen als Wähler gewonnen werden?
Ĉu eble ili povis flanke gajni kiel elektontojn ankaŭ kelkajn Koreajn sciurojn?