Verhalten im Streitfall / Konduto dum kverelado

Vor einiger Zeit wurden wir Zeugen eines Streits. Auf dem Hof vor unserem Fenster standen einer unserer ajoshis aus der Pförtnerloge und eine Koreanerin und schrien sich gegenseitig an. Dem Wortwechsel konnte ich entnehmen, dass es im Wesentlichen um Folgendes ging:

Antaŭ iom da tempo ni ĉeestis kverelon. Sur la korto antaŭ nia fenestro staris unu el niaj aĝoŝioj el la pedelejo kaj Koreino alkriante unu la alian. El la interŝanĝataj vortoj mi povis eltrovi, ke esence temis pri la jeno:

Die Koreanerin war gekommen um jemanden bei uns im Haus zu besuchen. Der ajoshi hatte sie gefragt, zu wem sie wolle. Sie war der Meinung, sie müsse niemandem Auskunft geben, zu wem sie gehe, das sei hier schließlich kein Gefängnis. (Soweit, fand ich, hatte sie Recht, der besagte ajoshi ist wirklich oft sehr neugierig und insgesamt ein bisschen oberlehrerhaft. Trotzdem eigentlich lächerlich, sich deswegen so anzubrüllen.)

La Koreino venis por viziti iun en nia domo. La aĝoŝio demandis al ŝi, al kiu ŝi volas iri. Ŝi opiniis, ke ŝi bezonas neniun ajn informi, al kiu ŝi iras – tio ĉi finfine ne estas malliberejo. (Mi opiniis, ke tiurilate ŝi pravas. La koncerna aĝoŝio vere estas ofte tre scivolema, kaj entute iomete instruisteca. Sed tamen estas vere ridinde pro io tia alkriegi unu la alian.)

Zu dem Zeitpunkt, als wir auf den Streit aufmerksam wurden, waren bereits nicht mehr nur die Frau und der ajoshi involviert. Ein Bekannter der Frau hielt sie, die sich auf den ajoshi stürzen wollte, fest, ein anderer ajoshi stand ebenfalls schützend dazwischen und versuchte zu vermitteln. Die Französin, der der Besuch überhaupt galt, hatte sich mittlerweile auch auf dem Hof eingefunden. Auch sie versuchte die koreanische Besucherin davon zu überzeugen, dass die ganze Angelegenheit es jetzt doch wirklich nicht wert sei, dass man sich so darüber aufregt. Die Frau war aber bereits vollkommen hysterisch und durch nichts mehr zu beruhigen. Immer wieder wollte sie sich auf den ajoshi stürzen, ihn dazu bringen, sich zu entschuldigen, wo seien wir denn hier, dass man so kontrolliert werde? Von Sich-Beruhigen keine Spur.

Tiumomente, kiam ni rimarkis la kverelon, ne estis plu envolvitaj nur la virino kaj la aĝoŝio. Konato de la virino tenis ŝin fikse, ĉar ŝi volis ataki la aĝoŝion. Alia aĝoŝio siavice staris protekte inter ili provante arbitracii. Ankaŭ tiu Francino, kiu estis celo de la vizito, intertempe aperis sur la korto. Ankaŭ ŝi provis konvinki la Korean vizitantinon, ke la tuta afero tamen ne estas inda je tiom da ekscitiĝo. La virino estis tamen jam plene histeria kaj ne plu per ia ajn rimedo trankviligebla. Ĉiam denove ŝi volis alkuri la aĝoŝion, por devigi lin pardonpeti: Kia loko nun estas tiu ĉi, en kiu oni estas tiom kontrolata? Nenia spuro de trankviliĝo.

Wie es ausging? Weiß ich nicht genau. Der ajoshi ging irgendwann weg, sie blieb, und als alle dachten, jetzt ist es gut, jetzt können wir hoch in die Wohnung gehen, lief sie ihm hinterher, um ihn noch ein bisschen weiter zu beschimpfen…

Kiel ĉio finiĝis? Tion mi ne scias certe. La aĝoŝio iam foriris. Ŝi restis. Kaj kiam ĉiuj pensis, ke nun estas fino, nun ni povas reiri en la apartamenton, tiam ŝi ekpostkuris lin, por ankoraŭ iom insulti lin…

Ich fand den Vorfall deshalb bemerkenswert, weil das Verhalten der Frau tatsächlich ein typisches koreanisches Verhalten in Streitsituationen ist. Man streitet zwar insgesamt viel weniger schnell in Korea als in Deutschland, schluckt lieber dreimal den Ärger runter ehe man dem andern seine Meinung sagt – aber wenn es hier dann mal zum Streit kommt, dann ist der meist sehr emotional und irrational. Vor allem koreanische Frauen reagieren oft so. Es geht dann nicht mehr um den eigentlichen Grund, es geht auch nicht um rationale Argumentation – sie sind einfach nur auf 180 und wiederholen die Anschuldigungen in Endlosschleife – ohne dem Gegenüber überhaupt zuzuhören. D.h. vielleicht hören sie ja zu, Entschuldigungen werden wohl registriert, aber nicht angenommen. Statt dessen wird immer und immer wieder auf den Anschuldigungen herumgehackt.

Mi trovis tiun okazaĵon rimarkinda, ĉar la konduto de la virino efektive estas tipa Korea konduto en konfliktaj situacioj. Entute oni ja ekkverelas malpli rapide en Koreujo ol en Germanujo. Oni preferas trifoje gluti la ĉagreniĝon, antaŭ ol oni diras sian opinion al la alia persono – sed kiam oni finfine ja ekkverelas, tiam la batalo estas plej ofte tre emocia kaj neracia. Precipe Koreaj virinoj ofte reagas tiamaniere. Tiam ne plu temas pri la origina kialo, kaj ankaŭ ne temas pri racia argumentado – ŝi simple superboliĝas kaj rediradas la akuzojn en senfina ripetado – entute ne aŭskultante la kontraŭulon. T.e. eble ŝi ja aŭskultas, ĉar pardonpetoj efektive registriĝas, sed ili ne akceptiĝas. Anstataŭe ĉiam denove remaĉiĝas la akuzoj.

Mit Koreanern ist mir das nie passiert, aber mit Koreanerinnen habe ich solche Situationen selbst zweimal erlebt. Ich hatte einen Fehler gemacht und wollte mich dafür entschuldigen – und habe mindestens zehn Minuten lang immer wieder die selben Anschuldigungen zu hören bekommen. In einem der Fälle war endlich Schluss, als ich angefangen habe zu weinen. Im anderen Fall haben wir irgendwann das Telefonat beendet – ohne dass wirklich versöhnliche Worte gesagt worden wären. Ich habe dann auch Abstand gehalten, damit sie sich beruhigen kann.

Tio neniam okazis al mi pri Koreaj viroj, sed kun Koreinoj mi mem eĉ dufoje travivis tian situacion. Mi faris eraron, kaj volis pardonpeti pro ĝi – kaj mi devis dum almenaŭ dek minutoj ĉiam denove aŭskulti la samajn akuzojn. En unu el tiuj okazoj estis finfine ĉeso, kiam mi ekploris. En la alia okazo ni iam simple finis la telefonadon – nedirinte vere interpacigajn vortojn. Poste mi tenis distancon, ĝis ŝi povis trankviliĝi.

Gibt es eine Strategie für solche Fälle? Eine deutsche Freundin mit viel Korea-Erfahrung hat mir Folgendes empfohlen:

Ĉu ekzistas strategio por tiaj okazoj? Germana amikino kun multe da Koreaj spertoj rekomendis al mi la jenon:

  1. Erstmal nur Beruhigungsarbeit leisten. Möglichst die Schuld auf sich nehmen und keinesfalls gegenargumentieren.

    Unuavice oni strebu nur al trankviligo. Kiom eble akcepti la kulpon, kaj neniel kontraŭargumenti.

  2. Wenn das aber im akuten Fall nicht mehr hilft, mit Freunden oder Familienangehörigen der hysterischen Person reden. Überhaupt scheint es nicht verkehrt zu sein, Dritte einzuschalten. Man kann ihnen die Argumente präsentieren und sie bitten dafür zu sorgen, dass die Person wieder zugänglich wird. Dann ruhig abwarten. Es wird dann schon wieder.

    Kiam tio en akuta okazo ne plu helpas, oni parolu kun amikoj aŭ familianoj de la histeria persono. Entute ŝajnas neniel erare enmiksi aliajn personojn. Oni povas prezenti al ili la argumentojn petante ilin prizorgi, ke la persono denove fariĝu alirebla. Poste oni trankvile atendu. Pliboniĝos.

  3. Ergänzend dazu: Gemeinsam mit der Person essen gehen. Beim Essen über allerlei andere Dinge reden und irgendwann nebenbei erwähnen, dass man es wirklich nicht so gemeint habe.

    Kompletige: Iri manĝi kun la persono. Dum la manĝo oni parolu pri ĉiaj aliaj aferoj, kaj iam parenteze mencii, ke oni vere ne celis ofendi.

Meiner eigenen Erfahrung nach muss man wirklich die Zeit für sich arbeiten lassen. Dann irgendwann mal bei passender Gelegenheit ein kleines Geschenk vorbeibringen. Dann der Person einen kleinen Gefallen tun. Und es wird wieder einigermaßen gut und das Verhältnis renkt sich wieder ein. Wenn man das dann überhaupt noch will.

Laŭ miaj propraj spertoj oni nepre devas uzi la tempopason kiel rimedon. Poste iam en oportuna okazo oni transdonu etan donacon. Poste oni faru komplezon al la persono. Kaj denove fariĝas iel en ordo, kaj la rilato reatingas normalecon. Se oni entute ankoraŭ deziras tion.

8 pensoj pri “Verhalten im Streitfall / Konduto dum kverelado”

  1. Kiel ĉiam, fascina ekvido en la korean vivmanieron, kun interesaj interkulturaj komparoj.

    Okazis en mia junaĝo tiel traŭmata tia afero, ke mi nun simple ne toleras ilin — kvankam nenio pli doloras ol esti miskomprenata, mi simple rezignas pri konfliktoj, kaj kutime ne provas rekonstrui amikecon.

    La diabla faceto de tia situacio estas tamen, ke ofte (pro kariero ekzemple) oni *devas* solvi la konflikton. Tiam plej servas, kiel vi diris, “Tempo, la granda kuracisto”.

    Ken

  2. Hallo,
    ist ja cool, ein zweisprachiger Blog, in Esperanto sogar. Wow!
    Ich finde übrigens, dass Koreaner viel häufiger streiten. Sie mögen es glaube ich, öffentlich zu streiten, laut zu werden, Pathos zu zeigen. Was das Private angeht, stimme ich dir zu, dass MEGAVIEL heruntergeschluckt wird, vor allem, weil man gegenüber einer Person höheren Status bzw. Alters ja nicht so einfach kontern kann.
    Das erforderliche Verhalten entspricht so gar nicht meiner Natur… 🙁

  3. Gitte:

    Ich finde übrigens, dass Koreaner viel häufiger streiten.

    Hm, vielleicht muss man das doch noch viel differenzierter betrachten. Sowohl, was die Definition von Streit als auch die Situationen angeht.

    Ich habe vor allem an die U-Bahn gedacht. Wenn jemand laut und ohne Kopfhörer fernsieht, frage ich manchmal höflich, ob es nicht leiser geht (was übrigens nie ein Problem für die Leute ist). Koreaner sind auch genervt, sagen aber nichts, weil sie wohl keinen Streit und keine schlechte Stimmung provozieren wollen.

    Bei Streits mit den Nachbarn (im Hotel oder zu Hause) setzen sich viele nicht direkt mit den Nachbarn auseinander, sondern gehen zur Verwaltung und beschweren sich dort!

    Bei beiden genannten Punkten glaube ich, dass Deutsche direkter reagieren und es zumindest erstmal direkt versuchen. Es muss dabei nicht gleich zum Streit kommen, kann aber durchaus.
    Für mich wäre es der Gipfel der Beleidigung, wenn jemand Drittes zu mir käme und mir sagen würde, dass sich mein Nachbar über mich beschwert hat!

    Sie mögen es glaube ich, öffentlich zu streiten, laut zu werden, Pathos zu zeigen.

    Ja, das kann sein. Wenn es dann eben mal soweit gekommen ist.

    vor allem, weil man gegenüber einer Person höheren Status bzw. Alters ja nicht so einfach kontern kann.

    Ja, genau, das ist ein wichtiger Grund für das Hinunterschlucken!

  4. Ken skribis:

    Kiel ĉiam, fascina ekvido en la korean vivmanieron, kun interesaj interkulturaj komparoj.

    Dankon! Mi ĝojas, ke vi ŝatas.

    kaj kutime ne provas rekonstrui amikecon.

    Jes, tio estas same mia problemo.

    “Tempo, la granda kuracisto”.

    Cetere: Fascine, ke tio estas relative vastigita proverbo. En la germana ni diras “Die Zeit heilt alle Wunden.” (La tempo kuracas ĉiujn vundojn.), en la Korea ekzistas “Sigan-i yag-ida” (시간이 약이다, La tempo estas medikamento).

  5. “Die Zeit heilt alle Wunden” estas laŭvorte oftega ankaŭ en la angla: “Time heals all wounds”. Sed sprituloj ŝatas transformi ĝin: “Time wounds all heels” [la tempo vundas ĉiujn kanajlojn]… sagaca, se ne ĉiam vera.

  6. Ken skribis:

    la tempo vundas ĉiujn kanajlojn

    Kanajlojn… Hmm… Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu vi faris ian superspritan transprenon de la vortludo en la Angla, aŭ simple misskribis kalkanojn.

    Ĉiuokaze la Angla “Time wounds all heels” estas ege sprita.

  7. La angla ‘heel’ signifas ne nur ‘kalkano’ sed ankaŭ ‘kanajlo’, kvankam tiu signifo ne multe uziĝas de la juna generacio.

  8. Ken informis:

    La angla ‘heel’ signifas ne nur ‘kalkano’ sed ankaŭ ‘kanajlo’

    Ha! Tion mi tute ne sciis. Mi ĉiam pensis, ke temas pri kalkanoj en tiu vortluda proverbo. Nu, eble validas ambaŭ interpretoj samtempe…

Komentado estas fermita.