Transkriptionsabenteuer / Transskriba aventuro

Imbissbuden an koreanischen Autobahnraststätten finde ich immer ganz interessant. Es gibt oft leckere Sachen wie gebratene Kartoffeln, hotteok (Pfannkuchen mit einer Füllung aus Zucker und Zimt) und hodu gwaja (Walnusskuchen, sie haben die Form von Walnüssen und außerdem sind neben der Paste aus roten Bohnen auch Walnüsse drin) und nicht so leckere Sachen wie zum Beispiel getrockneten Tintenfisch, der nochmal über Feuer erwärmt wird und auf dem dann man so herumkaut, wie man in meiner Vorstellung auch auf Leder kauen würde. Viel zu sehen gibt es allemal. Irgendwann, es ist schon eine Weile her, hat es mal eine solche Autobahnraststättenimbissbude geschafft, mir wirklich gut die Wartezeit bis zur Abfahrt unseres Busses zu vertreiben. Angeboten wurden dort “Mandschjurias”, kleine Kuchen, mit einer Art Pudding innen. So sehen sie aus:

Manĝobudojn ĉe la Koreaj aŭtoŝoseaj ripozejoj mi ĉiam trovas sufiĉe interesaj. Tie ofte haveblas delikataĵoj kiel rostitaj terpomoj, hotteok (patkukoj kun plenigaĵo el sukero kaj cinamo) kaj hodu gwaja (juglandaj kukoj, ili havas la formon de juglandoj, kaj cetere enestas krom pasto el ruĝaj faboj ankaŭ juglandoj), kaj ne tiom delikataj aferoj kiel ekzemple sekigita polpo, kiun oni revarmigas super fajro, kaj kiun oni poste tiom maĉadas, kiom oni laŭ mia imago ankaŭ devus maĉi ledon. Ĉiuokaze estas multo por rigardi. Unu fojon, antaŭ iom da tempo jam, unu tia manĝobudo vere sukcesis pasigi al mi la atendotempon ĝis la forveturo de nia buso. Tie oni ofertis “Manĝjuria”-ojn, etajn kukojn kun speco de pudingo ene. Ili aspektas jene:

mandschus1.png

Auf Koreanisch stand dort 만쥬리아 [mandschjuria]. Das klang für mich schon mal nicht wie etwas zu essen, sondern eher wie der Ort, an dem man Mandschjus macht, nach dem Muster Pizza – Pizzeria, Lotte – Lotteria, oder, ach nein, das war wieder was anderes. 🙂 Wenn ich mich richtig erinnere, hatte ich auch schon mal irgendwo solche “Mandschjurias” gegessen, aber unter dem Namen manjoo [mandschu]. Aufmerksam geworden bin ich aber nicht durch die Schachtel, sondern durch dieses Schild (vielleicht auch unbewusst, weil da außerdem noch hodu gwaja draufstand 😉 )

En la Korea oni skribis 만쥬리아 [manĝjuria]. Tio sonis al mi ne tiom kiel io manĝebla, sed pli multe kiel la loko, kie oni preparas Manĝju-ojn, laŭ la modelo de “pizza” – “pizzeria” (pico – picejo), Lotte – Lotteria, aŭ, ho ne, tio estas tamen io tute alia. 🙂 Se mi ĝuste memoras, mi jam antaŭe iam ie manĝis tiajn “Manĝjuria”-ojn, sed sub la nomo manjoo [manĝu]. Mian atenton tamen ne kaptis la skatolo, sed tiu ĉi ŝildo (eble ankaŭ senkonscie, ĉar tie estas krome skribite ankaŭ hodu gwaja 😉 )


Die Transskription “Manjooria” lässt das Original hier noch erkennen – wenn sie von jemandem gesprochen wird, der weiß, dass “j” als [dsch] und “oo” als [u] ausgesprochen werden muss.

La transskribo “Manjooria” permesas, ke oni rekonas la originalon – se iu elparolas ĝin, kiu scias, ke oni elparolu “j” kiel [ĝ] und “oo” kiel [u]

An der nächsten Ecke dachte ich dann plötzlich: “Man-Julia??!!”

Ĉe la sekva angulo mi tiam subite pensis: “Man-Julia??!!”


Und schuld an “Mantouria” war vielleicht der Gedanke an die Tour von Julia in die Mandschurei…

Kaj pri “Mantouria” eble kulpis memoraĵo de la turisma vojaĝo de Julia al Manĝurujo…


Um es nochmal klar zu sagen: die drei Hinweisschilder gehörten zu ein und der selben Imbissbude! Auf Hangul immer gleich und transkribiert immer anders. Es lohnt sich also durchaus, Hangeul lesen zu können, obwohl einen das nicht vor abenteuerlichen Transkriptionen ausländischer Wörter ins Koreanische schützt. Die sind oft genauso willkürlich.

Por ĉion rediri klare: la tri ŝildoj apertenis al unu sama manĝobudeto! Kore-skribe ĉiam egale, kaj ĉiam alie transskribite. Do tute indas scii legi la Korean skribon, kvankam tio ne protektas kontraŭ aventuraj transkriboj de eksterlandaj vortoj en la Korea. Ili ofte estas same arbitraj.

4 pensoj pri “Transkriptionsabenteuer / Transskriba aventuro”

  1. Gibt es denn keine standardisierte Transkription von Hangeul ins lateinische Alphabet, so wie zum Beispiel Hanyu Pinyin für Mandarin-Chinesisch?

    Ĉu do ne ekzistas normigita transkribo de la Korea skribo en Latinan alfabeton, kiel ekzemple la Ĉina Pinjino por la Mandaren-Ĉina? [tradukis Bertilo]

    (Entschuldige bitte dass ich nicht in Esperanto kommentiere, bin noch nicht so weit.)

    (Mi petas pardonon, ke mi ne komentas en Esperanto, mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe.) [tradukis Bertilo]

  2. Robin skribis:

    Gibt es denn keine standardisierte Transkription von Hangeul ins lateinische Alphabet, so wie zum Beispiel Hanyu Pinyin für Mandarin-Chinesisch?

    Ĉu do ne ekzistas normigita transkribo de la Korea skribo en Latinan alfabeton, kiel ekzemple la Ĉina Pinjino por la Mandaren-Ĉina? [tradukis Bertilo]

    Oh, doch! Es gibt eine standardisierte Transkription, deren Anwendung für offizielle Texte tatsächlich Pflicht ist. (Die ändert sich übrigens im Lauf der Jahrzehnte auch immer mal wieder und hat im Moment durchaus auch ihre Schwächen.) Aber z.B. bei Namen und zu vielen anderen Gelegenheiten kümmert man sich nicht darum; einerseits sicher aus Ignoranz, andererseits aber auch, weil die Vorstellung von der Schreibung bestimmter Laute im lateinischen Alphabet durch das Englischlernen geprägt wird.

    Ho, jes ja! Ekzistas normigita transkribo, kies uzo ĉe oficialaj tekstoj fakte estas deviga. (Ĝi cetere ŝanĝiĝas ĉiam denove laŭ la paso de la jardekoj, kaj ĝuste nun efektive havas kelkajn malfortaĵojn.) Sed ekzemple ĉe nomoj kaj en multaj aliaj okazoj oni ne multe zorgas pri ĝi; unuflanke certe pro nescio, aliflanke ankaŭ pro tio, ke la imagoj pri la Latinlitera skribado de certaj sonoj estas forte influata de la lernado de la Angla lingvo. [tradukis Bertilo]

    Das Wort 만쥬리아 [mandschjuria], das an sich eigentlich schon eine seltsame Schöpfung ist (weil wohl schon nach irgendeiner Vorstellung ins Hangeul ‘transskribiert’) müsste offiziell als “Manjyulia” transskribiert werden. So gesehen kommt “Manjulia” dem am nächsten. Und “Manjooria” ist ein gutes Beispiel für die Variante, die man häufig bei der Transkription von Eigennamen antrifft.

    La vorto 만쥬리아 [manĝjuria], kiu jam per si mem vere estas stranga kreaĵo (ĉar ĝi kredeble estas transskribita laŭ ia imago en la Korean) devus oficiale esti transskribita kiel “Manjyulia”. El tiu vidpunkto “Manjulia” trafas plej proksime. Kaj “Manjooria” estas bona ekzemplo de tiu varianto, kiun oni ofte renkontas ĉe la transskribado de propraj nomoj. [tradukis Bertilo]

    Entschuldige bitte dass ich nicht in Esperanto kommentiere, bin noch nicht so weit.

    (Mi petas pardonon, ke mi ne komentas en Esperanto, mi ankoraŭ ne lernis sufiĉe.) [tradukis Bertilo]

    Kein Problem. Unser Blog ist schließlich auch auf Deutsch, und wenn ich mich richtig erinnere, hat sich bisher keine/r der KommentatorInnen in Esperanto dafür entschuldigt, nicht auf Deutsch zu kommentieren! 😉

    Nenia problemo. Finfine nia blogo estas ankaŭ en la Germana, kaj se mi ĝuste memoras, ĝis nun neniu el tiuj, kiuj komentis en Esperanto, pardonpetis, ke ili ne skribis Germane! 😉 [tradukis Bertilo]

    Vielleicht übersetze ich (oder Bertil?) aber diesen Kommentar auch noch, weil er eine gute Ergänzung zum Eintrag ist.

    Eble mi (aŭ Bertilo?) ankoraŭ tradukos tiun ĉi komenton, ĉar ĝi estas bona kompletigo de la blogaĵo. [tradukis Bertilo]

  3. Ich entschuldige mich doch dafür … 🙂

    Ĉar la latina alfabeto havebligas tiel limigitan literaron, normigaj sistemoj ofte postulas preskaŭ tiom da lernado, kiom la indiĝenaj sistemoj mem. La pinjina estas bona ekzemplo. Ĉar la sonoj de pinjinaj j, q, zh, ch ktp postulas iom da fonetika kompreno, ili povas rezultigi en la longa daŭro misprononcojn eĉ pli drastajn ol tiuj kaŭzitaj de tute sensistema transskribado.

    Ankaŭ sin trudas tradicioj. Mi rimarkis, ke la oficiala sistemo por Suda Koreio permesas konservon de ekzemple familiaj nomoj, ktp. kiel tradicie latinigitaj.

    Ken

  4. Ken skribis:

    Ich entschuldige mich doch dafür…

    Tre ĝentile! 🙂

    (…)ili povas rezultigi en la longa daŭro misprononcojn eĉ pli drastajn ol tiuj kaŭzitaj de tute sensistema transskribado.

    Ankaux la nuna oficiala transskribsistemo tiurilate havas, kiel mi jam skribis, siajn mankojn. En la Korea ekzistas du o-oj, < 오> kaj la pli malfermite elparolata < 어>. Ili estas (ekzemple) konstanta kialo por legomalfacilajxoj de la transskribo. En la antaŭa sistemo oni skribis < o> kaj < ŏ>, pro la malfacilaĵoj kun la brevo en multaj komputiloj oni reformis kaj ŝangxis al < o> kaj < eo>. Sed homoj, kiuj scias nenion pri la Korea kaj ĝiaj literoj, kompreneble elparolas kiel [e-o], ekzemple Jeonju (la ĝusta elparolo estas [ĝonĝu]) kiel [ĝeonĝu], plejparte eĉ [jeonju]. Kiel ili sciu? Ankaŭ ja ludas rolon la legonormoj laŭ la lingvo de la legantoj.

    Pro tio mi en literaturaj tradukoj pli kaj pli subtenas nestriktan kaj tiel pli legantoamikan transskribon.

    Ankaŭ sin trudas tradicioj. Mi rimarkis, ke la oficiala sistemo por Suda Koreio permesas konservon de ekzemple familiaj nomoj, ktp. kiel tradicie latinigitaj.

    Jes, vi kompreneble pravas. Ekzistas kelkaj konvencioj, kiuj en si mem preskaŭ estas sistemaj. Tamen, ili apogas sin al la angla – kaj tial germanaj instruistoj, kiuj legas nomojn de studentoj, ofte draste misprononcas kaj kauzas ridadon. Mi ĉiam petas la nomojn en Hangeul.

    Alia tradicio en la alia direkto: La nomo de la ĉefurbo – Seoul (< 서울>, [soul]). Ĝi pro la transskribo fiksiĝis kaj rekoneblas en la Germana kiel [seul].

Komentado estas fermita.