Nachdem Bertil über seinen ersten Tag beim Koreanischkurs berichtet hat, kann ich nun auch was zu meinem Kurs erzählen, vor allem über den Einstufungstest und den ersten Tag bzw. Abend. Ich nehme ja dreimal die Woche am Abendkurs teil, weil ich vormittags oft selbst Unterricht habe. (Das ist übrigens das Problem vieler Lektoren hier: Sie leben jahrelang in Korea ohne viel Koreanisch zu können, weil sie selbst unterrichten müssen und die meisten Unis nur Vormittags-Intensivkurse anbieten.) Mein Abendkurs findet Montag, Mittwoch und Freitag Abend von 19:00 bis 21:10 an der Ewha-Frauenuniversität statt, und ich muss dafür fast eine Stunde ans andere nördliche Ende der Stadt fahren.
Post kiam Bertilo rakontis pri sia unua tago en la Korea kurso, ankaŭ mi nun povas iom paroli pri mia kurso, precipe pri la nivelotesto kaj pri la unua tago aŭ vespero. Trifoje en semajno mi partoprenas en vespera kurso, ĉar antaŭtagmeze mi mem ofte devas instrui. (Tio cetere estas problemo por multaj instruistoj ĉi tie: Ili loĝas jarojn en Koreujo ne multe sciante la Korean lingvon, ĉar ili mem devas instrui, dum plej multaj universitatoj ofertas nur intensajn antaŭtagmezajn kursojn.) Mia vespera kurso okazas lunde, merkrede kaj vendrede de 19:00 ĝis 21:20 en la virina universitato Ewha, kaj tial mi devas preskaŭ unu horon veturi al la alia norda parto de la urbo.
Deswegen kam ich zum Einstufungsstest auch gleich erstmal zu spät. Im Gegensatz zu Bertil gerate ich allerdings selten wirklich in Panik, wenn ich zu spät dran bin, und es war tatsächlich nicht so schlimm, denn die klugen Leute an der Ewha haben das Hörverständnis erst ein bisschen später gemacht, als wirklich alle da waren. Der Rest war Grammatik, Strukturen, Schreiben. Nachdem ich alles ausgefüllt hatte, musste ich noch zum Interview. Ich wurde mit meinem Test in einen anderen Raum gebracht, in dem schon einige andere Teilnehmer saßen und auf ihr Interview warteten. Vor meinen Augen (und den Augen aller anderen) hat dann ein Lehrer meinen Test korrigiert und die Punktzahl auf dem Deckblatt eingetragen.
Pro tio mi alvenis malfrue jam la unuan fojon, al la nivelotesto. Kontraŭe al Bertilo mi tamen malofte vere ekpanikas, kiam mi alvenas malfrue, kaj efektive ne estis tro terure, ĉar la saĝuloj en Ewha faris la aŭdokomprenan teston nur iom pli poste, kiam vere ĉiuj ĉeestis. La resto temis pri gramatiko, strukturoj kaj skribado. Plenuminte ĉion mi ankoraŭ devis iri al intervjuo. Mi estis sendita kun mia testo en alian ĉambron, en kiu jam sidis kelkaj aliaj partoprenantoj atendante sian intervjuon. Antaŭ miaj okuloj (kaj la okuloj de ĉiuj aliaj) instruisto korektis mian teston, kaj skribis la poentonombron sur la antaŭfolion.
In der Zwischenzeit wurden alle anderen nacheinander in den Nebenraum gerufen. Schließlich kam ich auch dorthin. Dort standen drei Tische mit interviewenden Lehrerinnen. Meine hat mich erst ein bisschen nach meiner Herkunft und meinem Werdegang gefragt und mir dann erzählt, dass ich den Grammatikteil im Test sehr gut gemacht hätte. Ich könnte in die sechste (die oberste) Klasse gehen. Auf der anderen Seite war das Hörverständnis nicht so toll, so dass sie mir doch eher die fünfte Klasse empfehlen würde. Ich bin damit zufrieden, denn für mich ist es eine gute Wiederholung und insgesamt weniger anstrengend. Dann hat sie mich noch über die entsprechenden nötigen Bücher informiert, einschließlich des Vokabelbüchleins, das ich statt eines Wörterbuchs immer anschauen könne, wenn ich nichts zu tun hätte, in der U-Bahn, vor dem Schlafengehen oder auf dem Klo (!). Zu guter Letzt hat sie mich auf die “Orientierungsveranstaltung” am ersten Mittwoch Abend hingewiesen, mit der die Kurse beginnen sollten. Danach sei aber schon am ersten Abend normaler Unterricht.
Dume ĉiuj aliaj unu post la alia estis vokitaj en la apudan ĉambron. Fine ankaŭ mi venis tien. Tie staris tri tabloj kun intervjuantaj instruistinoj. La mia unue demandis al mi pri mia deveno kaj pri mia studado, kaj poste ŝi rakontis, ke mi sukcesis tre bone pri la gramatika parto de la testo. Mi do rajtis aliĝi al la sesa (la plej alta) klaso. Sed aliflanke pri la aŭdokomprena testo ne statis same bonege, kaj tial ŝi tamen rekomendis al mi preferi la kvinan klason. Mi estis kontenta pri tio, ĉar tio estos por mi bona ripeto kaj entute malpli streĉa. Poste ŝi ankaŭ informis pri la koncernaj libroj bezonataj, inkluzive de la vortlista kajero, en kiu mi ĉiam povas rigardi anstataŭ en vortaro, kiam mi ne havas ion alian por fari, en la metroo, antaŭ la endormiĝo aŭ en la necesejo(!). Finfine ŝi diris, ke mi iru al la “orientada aranĝo” okazonta la unuan merkredan vesperon, per kiu komenciĝos la kurso. Post ĝi estos tamen jam la unuan vesperon ordinara instruado.
Als ich am Mittwoch an die Uni kam, hatte ich das mit der Orientierungsveranstaltung schon wieder vergessen. Ich habe meine Bücher gekauft und mich dann dafür interessiert, in welcher Klasse und in welchem Raum ich bin. Alle diese Informationen waren dem Aushang zu entnehmen. Und so habe ich mich pünktlich um 19:00 in Raum 404 begeben. Es waren noch nicht so viele da, genaugenommen nur eine Chinesin mit ihrem Freund, der sie aber nur begleitet hat und kein Kursteilnehmer war. Wo waren die anderen???
Kiam mi merkredon venis al la universitato, mi jam forgesis pri la orientada aranĝo. Mi aĉetis miajn librojn, kaj interesiĝis poste pri tio, en kiu klaso kaj en kiu ĉambro mi estu. Ĉiuj tiuj informoj estis troveblaj sur afiŝo. Kaj tiel mi povis akurate je 19:00 iri en la ĉambron 404. Ankoraŭ ne estis tiel multaj tie, por diri precize estis tie nur Ĉinino kun sia amiko, kiu ŝin tamen nur akompanis ne estante mem kursa partoprenanto. Kie estis la aliaj???
Es kam dann noch eine Lehrerin, die sich gewundert hat, dass wir hier waren und nicht bei der Orientierungsveranstaltung. Oh, oh, wir sollten schnell runtergehen in die erste Etage. Dort waren in einer Art kleinem Hörsaal tatsächlich eine Menge Leute versammelt. Wir beide zwängten uns schnell in eine Bank, wobei wir extra noch einen Japaner aufstehen lassen mussten. Dann begann es. Glücklicherweise war die Lehrerin, die uns gefunden hatte, die Rednerin, es war also noch nichts Ernsthaftes passiert. Sie sagte zwei einleitende Sätze, stellte dann alle Lehrerinnen einzeln vor und rief dann die Klassen zusammen. Alle von der Klasse fünf versammelten sich also vorne (wobei die Chinesin und ich extra den Japaner wieder aufstehen lassen mussten) und gingen dann mit unserer Lehrerin in Raum 404. Das Ganze hatte nicht mal zehn Minuten gedauert und so war ich dann eben wieder in dem Raum, in dem ich schon vorher war, zusammen mit zwei Russinnen, einer Chinesin, einer Japanerin und zwei Amerikanerinnen.
Poste tamen alvenis instruistino, kiu miris, ĉar ni estas ĉi tie kaj ne ĉe la orientada aranĝo. Ho, ho, ni rapide desupriĝu al la unua etaĝo. Tie en speco de aŭleto amaso da homoj efektive estis kolektiĝintaj. Ni enpremis nin ambaŭ rapide kaj eksidis sur benkon, dume devigante Japanon ekstari. Poste ĉio komenciĝis. Feliĉe la instruistino, kiu nin trovis, estis parolantino, kaj sekve nenio serioza estis okazinta. Ŝi diris du enkondukajn frazojn, prezentis poste unuope ĉiujn instruistinojn, kaj kunvokis la klasojn. Ĉiuj de la kvina klaso kolektiĝis ĉe la antaŭo (kio signifis, ke mi kaj la Ĉinino devis ankoraŭfoje igi la Japanon ekstari), kaj poste ni iris kun nia instruistino en la ĉambron 404. La tuto daŭris apenaŭ dek minutojn, kaj tiel mi tamen reestis en tiu ĉambro, en kiu mi jam antaŭe troviĝis, kune kun du Rusinoj, unu Ĉinino, unu Japanino kaj du Usonaninoj.
Jetzt gehe ich dreimal in der Woche abends zum Kurs, und das ist ziemlich anstrengend. Dazu kommen noch die Hausaufgaben und das Vokabellernen. Deswegen schreiben wir im Moment auch so wenig in unser Blog, wie Bertil schon gesagt hat. Aber wir werden uns Mühe geben! 😉
Nun mi vizitadas vespere trifoje en semajno la kurson, kaj tio estas sufiĉe streĉa. Al tio aldoniĝas la hejmtaskoj kaj la vortolernado. Tial ni ĝuste nun tiel malmulte skribas en nia blogo, kiel Bertilo jam diris. Sed ni ja klopodos! 😉
Ha, mi ne sciis, ke en Koreio (ĉu Suda aŭ Norda?) estis universitatoj nur por virinoj. Mirinde 🙂 Tamen en mia Departemento de Informatika Inĝenierado apenaŭ estas virinoj do mi studas en kvazaŭ vira universitato!
Luis Oliveira skribis:
Ni loĝas en Sud-Koreujo, en la ĉefurbo Seulo. Fakte en Seulo estas nekredeble multaj universitatoj, kaj almenaŭ du el ili estas (almenaŭ laŭnome) por virinoj. Unu el tiuj universitatoj troviĝas proksime de nia hejmo, kaj nia metrohaltejo eĉ estas nomita laŭ ĝi. Ĝi troviĝas je promendistanco de ni, kaj je promendistanco fakte estas ankoraŭ unu universitato (eble pliaj, mi ne scias…). Tiurilate necesas memori, ke Seulo estas grandegega urbo. La nombro de loĝantoj estas inter 10 kaj 19 milionoj (depende de la kalkulmaniero).
Kaj almenaŭ en la kursoj por la korea lingvo partoprenas ankaŭ viroj, kvankam en nia klaso hazarde estas nur virinoj.
Mi cetere hieraŭ ricevis la konfirmon de kolego, kiu laboras en la proksima virina universitato, ke tie vere studas nur virinoj!