Seit ich vor zwei Jahren über Weihnachten in Korea geschrieben habe, hat sich an meinem Weihnachtsgefühl hier in Korea nicht viel geändert. Das Wetter ist hell und freundlich, darüber hinaus in diesem Jahr relativ warm, so dass mir immer noch nicht wie Weihnachten ist. Auch die Weihnachtsbäume in den U-Bahn-Stationen gibt es nach wie vor, manchmal in kitschigeren Varianten wie auf dem Foto: neben dem Baum ein Rentier und ein Ziegenbock, an denen kleine Lämpchen blinken.
De kiam mi antaŭ du jaroj skribis pri Kristnasko en Koreujo, ne ŝanĝiĝis multo pri mia Kristnaska sento ĉi tie en Koreujo. La vetero estas hela kaj agrabla, kaj aldone ĉi-jare relative varma, tiel, ke al mi ankoraŭ ne estas tute kiel Kristnasko. Ankaŭ la Kristnaskaj arboj en la metrostacioj plu ekzistas same kiel antaŭe, iafoje en kiĉaj variantoj kiel sur la foto: apud la arbo estas boaco kaj virkapro, sur kiuj palpebrumas malgrandaj lampetoj.
Neu ist vor allem die Menge an Weihnachtlichem. Wo man geht und steht, weihnachtet es. Weihnachtslieder, Verkäuferinnen mit Weihnachtsmützen oder Rentiergeweihen, Parkplatzeinweiser als Weihnachtsmänner, Werbung mit Hinweisen auf Weihnachten und und und. Das alles erschien mir in diesem Jahr noch einmal viel mehr als im letzten Jahr, aber vielleicht täuscht mich die Erinnerung.
Nova estas precipe la kvanto da Kristnaskecaĵoj. Kie ajn oni sin trovas, Kristnaskumas. Kristnaskaj kantoj, vendistinoj kun Kristnaska ĉapo aŭ boaca kornaro, parkejaj direkstistoj kiel Kristnaskaj viroj, reklamo kun aludoj al Kristnasko k.t.p. k.t.p. Ĉio tia ŝajnas al mi ĉi-jare ankoraŭ iom pli multa ol en la pasinta jaro, sed eble min trompas mia memoro.
Was uns aber in diesem Jahr besonders aufgefallen ist, waren die Torten.
Ĉi-jare aparte rimarkis ni la tortojn.
Schon einige Tage vorher gab es besonders viele Torten mit Weihnachtsbäumen, Weihnachtsmännern oder Schneemännern. Na gut, das mag noch angehen, dachte ich mir, letztendlich ist es eine besondere Deko zu Weihnachten, wie seinerzeit die Fußballtorte zur WM. Gewundert haben wir uns dann gestern, am 24.12., im Supermarkt, als am Eingang eine ganze Reihe verschiedener Torten mit Weihnachtsdekoration aufgestellt war. Dass etwas Besonderes im Gang war, daran hatten wir keinen Zweifel mehr, als wir vor unserer Bäckerei an der Ecke standen. Torten über Torten. Stapelweise! Und die Verkäuferinnen hatten alle Hände voll zu tun.
Jam kelkajn tagojn antaŭe estis aparte multaj tortoj kun Kristnaskaj arboj, Kristnaskaj viroj aŭ neĝhomoj. Nu bone, tio estas ankoraŭ akceptebla, mi pensis, finfine tio estas aparta Kristnaska ornamado, kiel siatempe la piedpilka torto de la mondĉampioneco. Sed ni vere miris hieraŭ, la 24an de Decembro, en la superbazaro, kiam ĉe la enirejo staris tuta vico da diversaj tortoj kun Kristnaskaj dekoraĵoj. Ke io tute speciala okazas, pri tio ni ne plu dubis, kiam ni staris antaŭ nia bakejo ĉe la angulo. Tortoj kaj ankoraŭ tortoj. Stakokvante! Kaj la vendistinoj estis plenplene okupataj.
Ist Weihnachten hier also ein Tortenfest? Bisher habe ich zwei Erklärungen gefunden. Eine Freundin (die genau diesen Tortenkauf auch in anderen Teilen der Stadt bemerkt hatte!) gab mir die Erklärung ihres koreanischen Freundes wieder, nämlich dass Weihnachten hier ein westliches Fest ist, das man auch mit etwas typisch Westlichem feiern muss.
Ĉu do Kristnasko ĉi tie estas tortofesto? Ĝis nun mi trovis du klarigojn. Unu amikino (kiu ĝuste tian tortovendadon jam rimarkis ankaŭ en alia urboparto!) pludonis al mi la klarigon de sia Korea amiko, nome ke Kristnasko ĉi tie estas Okcidenta festo, kiun oni devas festi per io same tipe Okcidenta.
Meine koreanische Freundin wiederum meinte, dass die Torte eher das Festliche repräsentiert. Weihnachten sei mittlerweile ein Fest, und so kaufe man sich und den Lieben zu Weihnachten als etwas Besonderes eine Torte, weil es an eigenen traditionellen kulinarischen Besonderheiten fehle.
Mia Korea amikino tamen opiniis, ke la tortoj pli ĝuste reprezentas festan etoson. Kristnasko laŭ ŝi intertempe fariĝis festo, kaj tial al Kristnasko oni aĉetas torton por si mem kaj siaj karaj kiel ion specialan, ĉar mankas propraj tradiciaj manĝaĵoj.
Erklären tut keine der beiden Theorien, warum sich das alles erst in diesem Jahr herumgesprochen zu haben scheint, denn einen Tortenverkauf in diesem Ausmaß gab es im letzten Jahr sicher noch nicht. Das wiederum ist meiner Meinung die Wirkung der Werbung und der Hang der Koraner, es so zu machen wie alle anderen Koreaner um sie herum auch. Aber weil die koreanischen Torten wirklich gut sind, haben wir uns – eigene oder fremde, alte oder junge Tradition hin oder her – auch eine zum Heiligen Abend geleistet. Das Geschenk gabs dazu.
Neniu el la du teorioj klarigas, kial ĉio tio nur en tiu ĉi jaro ŝajnas esti diskoniĝinta, ĉar tortovendado je tia amplekso certe ne okazis en la pasinta jaro. Laŭ mia opinio tio estas efiko de la reklamo kaj la inklino de la Koreoj agi tute same kiel ĉiuj aliaj Koreoj ĉirkaŭe. Sed pro tio, ke vere bonas la Koreaj tortoj, ankaŭ ni havigis al ni – senkonsidere, ĉu la tradicio estas propra aŭ fremda, nova aŭ malnova – tian torton al la Kristnaska antaŭvespero. La donaco estis kroma aldonaĵo.