Eine Sache hier in Korea fasziniert mich immer wieder: Essen wird häufig mit der Schere geschnitten. Am auffälligsten ist das bei Nudeln. Die werden nicht etwa vor dem Kochen gebrochen oder so, sondern man bekommt die fertigen langen und wirren Nudeln in einer Schüssel und schneidet sie einfach mit der Schere klein. Ansonsten wird die Schere im Restaurant viel zum Zerteilen von Fleisch und Gemüse verwendet. In Bäckereien schneidet man damit manchmal Brot und Kuchen in Würfel, und vor gar nicht langer Zeit waren wir in einem Imbiss, der für das selbständige Zerschneiden von kleinen Pfannkuchen mit Zuckerfüllung Scheren zur Verfügung gestellt hat.
Unu afero ĉi tie en Koreujo min ĉiam denove fascinas: Manĝaĵojn oni ofte tondas per tondilo. Tio plej rimarkindas pri nudeloj: Ilin oni ne rompas antaŭ la kuirado, sed oni ricevas la pretajn longajn kaj implikitajn nudelojn en bovlo, kaj oni simple tondas ilin en malgrandajn pecojn per tondilo. Krome oni multe uzas tondilon en restoracioj por disigi viandon kaj legomojn. En bakejoj oni iafoje tondas panon kaj kukojn en kubojn, kaj antaŭ nelonge ni estis en rapidmanĝejo, kiu disponigis tondilon por propra distondado de malgrandaj sukerplenigitaj krespoj.
Nach anfänglichem Kopfschütteln und auch Spott (aber das war schon bei meinem ersten Korea-Aufenthalt vor vielen Jahren) habe ich gemerkt: manches schneidet sich einfach besser mit der Schere als mit dem Messer, und es ist auch viel bequemer, weil man die Dinge nicht erst auf ein Brett legen und dann wieder zurück ins Gefäß tun muss. Und so ist nun auch in unserem Haushalt die Schere eins der wichtigsten Werkzeuge zum Zerteilen von Nudeln, Salat, Orangenstücken und sogar Weintrauben geworden.
Post komenca kaposkuado kaj ankaŭ mokado (sed tio okazis jam ĉe mia unua vizito al Koreujo antaŭ multaj jaroj) mi rimarkis: iaj manĝaĵoj estas pli facile tondeblaj ol tranĉeblaj, kaj estas ankaŭ pli komforte, ĉar oni ne bezonas unue meti la aĵon sur tabuleton, kaj poste denove en la poton. Kaj tial nun ankaŭ en nia mastrumado la tondilo fariĝis unu el la plej gravaj iloj por disigado de nudeloj, salato, oranĝopecoj kaj eĉ vinberoj.
Was die Ess-Werkzeuge selbst angeht – man isst in Korea hauptsächlich mit Löffel und Stäbchen, aber das ist wahrscheinlich bekannt. Für manche Gerichte wie das aus Japan kommende Donkaseu (sprich “Tonkass”) – eine Art paniertes Schnitzel – braucht man allerdings Messer und Gabel, und so kann der Stäbchen-Ungeschickte im Restaurant auch immer um Messer und Gabel bitten. (Also keine Panik!)
Pri la manĝiloj mem – oni manĝas en Koreujo precipe per kulero kaj manĝbastonetoj, sed tio kredeble estas jam konata. Por iaj pladoj, kiel la Japandevena donkaseu (elparolo “tonkas”) – speco de panumita kotleto – oni tamen bezonas tranĉilon kaj forkon, kaj tiu, kiu mallertas pri manĝbastonetoj, do ĉiam povas peti pri tranĉilo kaj forko. (Sekve, ne paniku!)
Wenige wissen vielleicht, dass die koreanischen Essstäbchen im Unterschied zu den japanischen und chinesischen aus Metall sind. Und noch weniger wissen wahrscheinlich, dass es unter koreanischen Studenten durchaus üblich ist, auch mal eine ganze Geburtstagstorte gemeinsam mit Stäbchen zu vertilgen – auf dem Bild mit Wegwerf-Stäbchen aus Holz, die man in Imbissen oder Supermärkten bekommt.
Eble malmultaj scias, ke la Koreaj manĝbastonetoj estas metalaj, diference al la Japanaj kaj Ĉinaj. Kaj kredeble eĉ pli malmultaj scias, ke inter Koreaj studentoj oni kutimas iafoje eĉ naskiĝtagan torton komune formanĝi per manĝbastonetoj – sur la bildo per forĵeteblaj lignaj bastonetoj, kiujn oni ricevas en rapidmanĝejoj kaj superbazaroj.
Mi ĝojas scii, ke ie en la mondo oni manĝas per metalaj manĝbastonetoj. Ĉar antaŭ multaj jaroj, riĉa amikino de mia edzino, okaze de nia edziĝ-datreveno, donacis al ni arĝentajn! (Kie ŝi trovis tiujn, ni neniam lernis.) Ni neniam uzis ilin, kredante ilin netradiciaj. Sed nun… 🙂
Ken