Nachdem Bertil gestern ein bisschen “abgeschweift” ist und über Gmail erzählt hat, komme ich heute wieder auf unser Leben in Korea zurück. Ich steige aber eigentlich auch schon wieder aus der Chronologie aus und erzähle ganz aktuell von unserer Geburtstagsfeier.
Post kiam Bertilo hieraŭ iom deflankiĝis rakontante pri Gomajlo, mi hodiaŭ revenas al nia vivo en Koreujo. Sed efektive ankaŭ mi denove forpaŝas de la kronologio, rakontante tute aktuale pri nia naskiĝtaga festado.
“Unsere” Geburtstagsfeier deshalb, weil ich am 3. Oktober Geburtstag habe und Bertil am 4. Oktober. Wir haben bisher immer an meinem Geburtstag richtig gefeiert und Freunde eingeladen, weil mein Geburtstag in Deutschland immer auf einen Feiertag (Tag der deutschen Einheit) fällt. Hier in Korea fällt er auch immer auf einen Feiertag: der 3. Oktober ist der Tag der mythisch begründeten Staatsgründung (2333 v.Ch.). Diesmal war das ein Sonntag, und so war die Gelegenheit ohnehin günstig, ein paar Freunde in unsere neue Wohnung hier einzuladen.
Mi skribis “nia” naskiĝtaga festado, ĉar mi naskiĝis la 3an de Oktobro, kaj Bertilo la 4an de Oktobro. Ni ĝis nun ĉiam je mia naskiĝtago vere festis invitante amikojn, ĉar mia naskiĝtago en Germanujo ĉiam okazas je festotago (la Tago de la Germana Unueco). Ankaŭ ĉi tie en Koreujo ĝi ĉiam okazas je festotago: La 3a de Oktobro estas la tago de la mite bazita ŝtatofondo (2333 a.Kr). Ĉi-foje tio estis dimanĉo, kaj tial estis ĉiuokaze oportune inviti kelkajn amikojn al nia nova loĝejo.
Es wurde ein sehr internationales Fest mit mehreren Sprachen. Alle außer Bertil sprachen Koreanisch – die Muttersprachler natürlich ohne Probleme, wir Ausländer teilweise mit mehr Problemen. Kommuniziert wurde außerdem auf Esperanto zwischen mir, Bertil, Nomota und Kristalo aus Seoul und Séverine, meiner französischen Kollegin an der Uni. Mit Séverine und ihrem Mann Songchol konnten Bertil und auch Bernd ihr Französisch üben. Und schließlich auf Deutsch angesprochen werden konnten Sonja und Jongchol aus Berlin, Young Soon aus Seoul, Bernd, Hyun-jung (ihr wisst schon, unsere weltberühmte…), ich und Bertil und auch Séverine. Irgendwie ging es immer gut, auch wenn ich schließlich alles verwechselt habe und kein Wort vernünftiges Koreanisch mehr herausbekam. Aber irgendjemand hat doch immer übersetzen können.
Fariĝis tre internacia festo kun pluraj lingvoj. Ĉiuj krom Bertilo parolis la Korean – la denaskuloj kompreneble senprobleme, ni eksterlandanoj parte kun pli da problemoj. Krome interkomunikis en Esperanto mi, Bertilo, Nomota kaj Kristalo el Seulo, kaj Séverine, mia Franca kolegino de la universitato. Kun Séverine kaj ŝia edzo Songchol povis ekzerci sian Francan lingvon Bertilo kaj ankaŭ Bernd. Kaj fine povis esti Germane alparolataj Sonja kaj Jongchol el Berlino, Young Soon el Seulo, Bernd, Hyun-jung (vi jam scias: nia mondfama…), mi kaj Bertilo kaj ankaŭ Séverine. Iele ĉio funkciadis bone, eĉ se mi finfine ĉion intermiksis, tiel ke neniu sencohava Korea vorto eliris el mia buŝo. Sed ĉiufoje iu povis traduki.
Hyun-jung (nia asistantino) kaj Jong-chol (la edzo de Sonja)
Hyun-jung (unsere Assistentin) und Jong-chol (der Mann von Sonja)
Und, wie das so ist, wenn man aus verschiedenen Kulturen zusammenkommt, es gab allerlei interessante Anlässe für interkulturelle Beobachtungen.
Kaj kiel ĉiam okazas, kiam diversaj kulturoj renkontiĝas, aperis ĉiaspecaj interesaj okazoj por interkulturaj observoj.
Punkt 1 war die Zeit: Wer kommt wann? Ist man pünktlich? Wie spät kommt man, wenn man später kommt? Kristalo und Nomota haben extra angerufen, dass sie 15 Minuten später kommen würden, und sie waren die ersten. Es gibt einen Begriff der koreanischen Zeit (“Korean Time”), der besagt, dass man hier ruhig über eine halbe Stunde zu spät kommen kann. Ich habe die koreanische Zeit früher auch kennen gelernt. Damals gab es weniger U-Bahn-Linien in Seoul, so dauerten die Fahrten lange, und mit dem Bus stand man immer hoffnungslos lange im Stau. Aber inzwischen wurde hier verkehrstechnisch viel getan, und man kann durchaus pünktlich kommen ohne den ganzen Tag vorher unterwegs sein zu müssen. So denken wir, die koreanische Zeit gibt es eigentlich nicht mehr. Auch zu anderen Anlässen waren wir deutschen Lektoren schon unpünktlicher als unsere koreanischen Kollegen (wobei es dabei ja auch immer auf den Anlass ankommt!).
La unua punkto estis la tempo: Kiu venos kiam? Ĉu oni akuratos? Kiel malfrue oni venos, se oni venos malfrue? Kristalo kaj Nomota aparte altelefonis, ke ili alvenos kun 15-minuta prokrasto, kaj ili venis kiel unuaj. Ekzistas nocio de Korea tempo (“Korean time”), kiu asertas, ke oni ĉi tie rajtas trankvile alveni kun pli ol duonhora malfruiĝo. Mi jam antaŭe ekkonis la Korean tempon. Tiutempe ekzistis malpli da metrolinioj en Seulo, kaj tial la veturado daŭris pli longe, kaj se oni iris buse, oni ĉiam senespere longe devis antendi en trafika ŝtopiĝo. Sed intertempe oni ĉi tie multon faris trafikteknike, kaj oni povas sufiĉe akurate alveni sen devi la tutan antaŭan parton de la tago pasigi veturante. Tial ni pensas, ke ne plu ekzistas Korea tempo. Ankaŭ je aliaj okazoj ni Germanaj instruistoj estis klare pli malakurataj ol niaj Koreaj kolegoj (kvankam tio ja ĉiam dependas de la cirkonstancoj!).
Die anderen Gäste jedenfalls trudelten dann alle so innerhalb von zwei Stunden nach der vereinbarten Zeit ein – einige hatten Verspätung angekündigt, andere nicht.
Ĉiuokaze la aliaj gastoj iom post iom almigradis ene de du horoj post la antaŭfiksita alvenhoro – iuj kun antaŭanoncita malfruiĝo, aliaj sene.
Ein zweiter spannender Punkt war: Wer gratuliert schon beim Ankommen zum Geburtstag, wer nicht? Sonja aus Deutschland war die Einzige, die gleich zur Begrüßung gratuliert hat. Wir Deutschen machen das ja eigentlich so. Ob Bernd sich schon so sehr an koreanische Verhältnisse angepasst hat, weiß ich nicht. Er kam ja mit Hyun-jung zusammen, vielleicht deshalb. Ich habe auch erfahren, dass man in Korea nicht nachträglich zum Geburtstag gratuliert, vorher aber durchaus. (Für Deutsche bringt es dagegen Unglück, vorher zu gratulieren, nachträglich ist aber nicht so schlimm.) Allerdings hat mir heute eine koreanische Studentin doch nachträglich gratuliert – hat sie sich auf mich eingestellt, oder kann man vielleicht doch nicht so pauschal sagen, dass “man” das in Korea so macht ;-)?
Alia ekscita punkto estis: Kiu gratulos okaze de la naskiĝtago jam je la alveno, kaj kiu ne? Sonja el Germanujo estis la sola, kiu tuj je la salutado gratulis. Ni Germanoj ja normale agas tiel. Ĉu Bernd jam tiom adaptiĝis al la Koreaj kutimoj, mi ne scias. Li ja alvenis kune kun Hyun-jung, eble tial. Mi spertis ankaŭ, ke oni en Koreujo neniam gratulas naskiĝtage post la okazo, sed ne malofte antaŭe. (Por Germanoj antaŭtempa gratulado kontraŭe alportas malfeliĉon, dum postokaza gratulado ne tiom malbonas.) Tamen hodiaŭ unu el miaj Koreaj studentinoj gratulis anticipe. Ĉu ŝi adaptis sin al mi, aŭ ĉu tamen ne eblas ĝenerale diri, ke “oni” tion en Koreujo ne faras ;-)?
Korajn gratulojn al viaj naskiĝtagoj! Oktobro estas la monato de la multaj naskiĝtagoj – tiom multaj, ke mi ĉiam forgesas kelkajn. Mi ĝojas, ke mi ĉijare ĝustatempe gratulas almenaŭ al Bertilo (laŭ Germana kutimo kaj horzono). Viaj rakontoj pri la Korea akurateco tre mirigis min: Homoj ja venas kun duhora malfruo, sed memoras la ekzaktan daton de la ŝatfondiĝo, eĉ se tiu okazis antaŭ miloj da jaroj…
Gratulojn al ambaŭ! Nu, mia naskiĝdato estas… la 2a de oktobro 😉
Ha, interesa vidpunkto… Mi tute ne kosciighis pri la gratulado. Chu char mi estas koreo?
Nomota skribis:
Efektive ankaŭ mi ne pensis pri tio dum la festo. Birke estas pli atenta pri tiaj kulturaj diferencoj.
Dankon al Gunnar kaj Manuel pro la gratuloj! Kaj reen al vi, Manuel, kvankam iom malfrue, same ĉion bonan!
Gratulojn okaze de la naskiĝtago!!!