Lehrertag / Instruista tago

Nun hatten wir groß angekündigt, dass wir wieder da sind – und waren es doch nicht. Ich hatte extra einen Eintrag mit Blumen vorbereitet, aber Bertil war schneller. Aber jetzt die Blumen!

Ni laŭte proklamis, ke ni revenis – sed tamen ni ne estis revenintaj. Mi aparte preparis afiŝon kun floroj, sed Bertilo estis pli rapida. Sed nun la floroj!

Letzte Woche, am 15.5., war Lehrertag hier in Korea.

En la lasta semajno, la 15an de Majo, estis Instruista Tago ĉi tie en Koreujo.

Leute, die mit Blumenkörbchen oder Torten herumliefen, waren leicht als Angehörige dieser Berufsgruppe zu identifizieren. Auch ich und meine Kollegen wurden reich beschenkt. Eine Torte für uns alle zusammen von den Assistenten, noch eine Torte, Blumen und Wein für meine Kollegen. Ich habe am Dienstag von meinen beiden Klassen jeweils Blumen bekommen. Was mich besonders gefreut hat, waren die Worte dazu. Die Studenten im zweiten Jahr haben zusammen eine längere Rede auf Deutsch geschrieben, die einer vorgetragen hat. Aber auch von den Studenten aus dem ersten Jahr, die noch nicht so lange lernen, kam der Satz: “Die Blumen sind für Sie.”

Homoj, kiuj iradis kun florkorboj aŭ tortoj, estis facile rekoneblaj kiel anoj de tiu profesio. Ankaŭ al mi kaj miaj kolegoj oni abunde donacis. Unu komunan torton al ni ĉiuj de la asistantoj, ankoraŭ unu torton, florojn kaj vinon al miaj kolegoj. Mardon mi ricevis florojn de ambaŭ miaj du klasoj. Aparte ĝojigis min la aldonitaj vortoj. La studentoj en la dua jaro kune verkis en la Germana sufiĉe longan paroladon, kiun unu el ili laŭtlegis. Sed ankaŭ de la studentoj de la unua jaro, kiuj ankoraŭ ne lernis tiel longe, venis la frazo: “Die Blumen sind für Sie” (= “La floroj estas por vi”).

Die Torten und Blumen waren auch bis zum Ende der Woche noch zu sehen, da habe ich von meinen anderen Klassen auch nochmal etwas bekommen. Ich glaube, in Deutschland kann man davon als Lehrer nur träumen. Da gibt es das wohl höchstens noch in der Grundschule, und in der Universtität mit Sicherheit nicht. Hier in Korea existiert sogar ein Lied für die Lehrer, das alle kennen – allerdings hat das nur mein zweites Jahr für mich gesungen. Denn das scheint doch eher auf die Grundschule beschränkt zu sein.

La tortojn kaj florojn oni povis vid ankoraŭ ĝis la fino de la semajno. Tiam mi ankoraŭ ricevis ion ankaŭ de miaj aliaj klasoj. Mi pensas, ke en Germanujo oni povas kiel instruisto nur revi pri io tia. Tie okazas tiaj aferoj ankoraŭ maksimume eble en bazlernejo, kaj certe ne en universitato. Ĉi tie en Koreujo ekzistas por la instruisto eĉ kanto, kiun ĉiuj scias – sed tamen ĝin kantis al mi nur la klaso de la dua jaro. Tio ŝajnas ordinare limigita al la bazlernejo.

Jen, penso pri “Lehrertag / Instruista tago”

  1. Ĉu estus tro cinike vidi en tio bonan strategion mildigi la severecon de la instruistoj? 🙂 Mi mem estus trovinta tion amaran taskon, doni malbonajn notojn al tiuj kiuj donacis al mi tortojn, kantis al mi…

    Ken

Komentado estas fermita.