Heute beginnt endlich auch nach dem Mondkalender das neue Jahr. Hier wird es als Jahr des goldenen Schweins gepriesen und beworben – und man sollte deshalb vermuten, dass es ein Jahr im Element Metall ist, dessen chinesisches Zeichen auch Gold, Geld bedeutet. Ist es wirklich in diesem Jahr ein goldenes Schwein?
Hodiaŭ finfine ankaŭ laŭ la luna kalendaro komenciĝas nova jaro. Ĉi tie oni laŭdas kaj reklamas ĝin kiel la jaron de la ora porko – kaj oni pro tio devus suspekti, ke estas jaro kun la elemento metalo, kies Ĉina signo signifas ankaŭ oro, mono. Ĉu vere ĉi-jare la porko estas ora?
Ich habe mir über all die goldenen Schweinchen, die man überall sieht, eigentlich bisher wenig Gedanken gemacht, weil für mich als Deutsche das Schwein immer ein Symbol für Glück und Wohlstand ist. Wozu sollte ich mich also über all die vielen goldfarbenen Sparschweine und Handyanhänger wundern? Heute habe ich aber einen interessanten Eintrag vom 14.2.2007 im Blog Seoul Power (auf Deutsch) gelesen, der über die Auswirkungen – nämlich einen erwarteten Baby-Boom in China und Korea im kommenden Jahr – dieser wunderbaren Konstellation Schwein und Gold berichtet. Bei dieser Lektüre war ein Link zum entsprechenden Artikel in der Wikipedia, und dort stand plötzlich nichts von Metall, sondern von Feuer.
Fakte mi ankoraŭ malmulte pensis pri ĉiuj tiuj oraj porketoj, kiujn oni ĉie vidas, ĉar por mi kiel Germanino porko ĉiam estas simbolo de feliĉo kaj prospero. Kial mi do miru pri la multaj orkoloraj ŝparporkoj kaj poŝtelefonaj alpendaĵoj? Hodiaŭ mi tamen legis interesan kontribuon de la 14a de Februaro 2007 en la blogo Seoul Power (en la Germana), kie oni raportas pri la sekvoj de tiu mirinda kombino de porko kaj oro – nome pri atendata bebeksplodo en Ĉinujo kaj Koreujo en la sekva jaro.
Nach der chinesischen Astrologie gibt es neben dem Tier immer auch noch einen zweiten Faktor für die Bedeutung eines Jahres: eins der fünf Elemente Wasser, Feuer, Holz, Metall und Erde. Die sind eigentlich zusammen mit den Tieren im 60-Jahre-Zyklus festgelegt, kann es da zu Verwechslungen kommen? Viele andere Seiten, die ich konsultiert habe, sprechen ebenfalls vom Jahr des Feuer-Schweins, woher kommt also die Vorstellung des Goldes? Und der Verwirrung nicht genug: In einem Artikel in der Berliner Morgenpost (auf Deutsch), der ebenfalls über den zu erwartenden Baby-Boom in China berichtet, ist plötzlich die Rede von Erd-Schwein!! Nur, so der Artikel, wolle niemand ein Schwein, das sich im Schlamm wälzt.
Laŭ la Ĉina astrologio ekzistas apud la koncerna besto ĉiam ankaŭ plia faktoro por la signifo de jaro: unu el la kvin elementoj akvo, fajro, ligno, metalo kaj tero. Ili fakte estas difinitaj en 60-jara ciklo kune kun la bestoj. Ĉu tio povas konduki al intermiksiĝoj? Multaj aliaj paĝoj, kiujn mi konsultis, ĉiuokaze parolas pri la jaro de la fajroporko. Do, de kie venas la ideo pri oro? Kaj kvazaŭ tiu konfuzo ne sufiĉus: En artikolo en la gazeto “Berliner Morgenpost” (Germane), kiu ankaŭ raportas pri la atendata bebeksplodo en Ĉinujo, subite estas parolo pri tera porko!! Sed neniu tamen – laŭ la artikolo – deziras porkon, kiu ruliĝas en ŝlimo.
Man kann auch noch die Farben der chinesischen Astrologie hinzuziehen: Die fünf Elemente sind fünf Himmelsrichtungen zugeordnet, und man ordnet auch andere Dinge wie Farben, Jahreszeiten, Organe u.a. in dieses System. So ergeben sich aus Himmelsrichtungen, Elementen und Farben die folgenden Konstellationen: Wasser – blau – Osten, Feuer – rot – Süden, Holz – schwarz – Norden, Metall – weiß – Westen und Erde – gelb – Mitte. Da sieht man, dass die Vorstellung “golden” entweder auf Metall (= Gold) zurückgehen kann (aber dann wäre die Farbe des Schweins genau genommen weiß!!), oder auf die Farbe gelb – und dann hätte der Wissenschaftler im oben genannten Artikel aus der Morgenpost vielleicht doch Recht mit dem Erdschwein?
Oni povas al tio aldoni ankaŭ la kolorojn de la Ĉina astrologio: La kvin elementoj estas atribuitaj al kvin mondflankoj, kaj oni enordigas ankaŭ aliajn aferojn kiel koloroj, sezonoj, organoj k.a. en tiun sistemon. Tiel ni ricevas la jenajn kombinojn de mondflankoj, elementoj kaj koloroj: akvo – bluo – oriento, fajro – ruĝo – sudo, tero – nigro – nordo, metalo – blanko – okcidento kaj tero – flavo – mezo. Tie oni vidas, ke la ideo “ora” povas rilati aŭ al metalo (= oro – sed tiam la koloro de la porko fakte estus blanko!!), aŭ al la flava koloro – kaj ĉu tiam la sciencistoj en la ĉi-antaŭe menciita artikolo eble tamen pravas pri la tera porko?
Weiteres Suchen nach Informationen führte mich zu einem Artikel in der FAZ und einem Beitrag von KBS World Radio (beide ebenfalls auf Deutsch), die eine Lösung dieses Mysteriums bieten. Die Vorstellung vom Jahr des goldenen Schweins gehe nicht auf eine eventuelle Verbindung mit Metall zurück (eine Vorstellung, der man offenbar nur zu leicht aufsitzt). Koreaner wissen eigentlich sehr gut, dass es das Jahr des (roten) Feuer-Schweins wird. Es soll einfach eine lange vergessene Legende sein, dass alle 600 Jahre das einzigartige Jahr des goldenen Schweins wiederkehrt, das den in diesem Jahr Geborenen besonderen Wohlstand verheißt. Es könnte sich aber auch, und das ist laut den letzgenannten Artikeln sehr viel wahrscheinlicher, um eine rein kommerzielle Idee handeln, die in China entwickelt und in Korea bereitwillig aufgegriffen wurde, und die zu mehr Geburten und dadurch insgeamt höheren Ausgaben animieren soll.
Plia informoserĉado gvidis min al artikolo en la gazeto “Frankfurter Allgemeine Zeitung” kaj al kontribuo de “KBS World Radio” (ankaŭ tiuj du en la Germana), kiuj proponas solvon de tiu mistero. La ideo pri jaro de la ora porko laŭ ili ne rilatas al eventuala konekto kun metalo (ideo, de kiu oni evidente tre facile estas trompata). Koreoj fakte tre bone scias, ke komenciĝas jaro de (ruĝa) fajro-porko. Anstataŭe povas laŭ tiuj fontoj temi pri longe forgesita legendo, laŭ kiu ĉiun 600-an jaron revenas unika jaro de la ora porko, kiu aŭguras esceptan prosperon al tiuj, kiuj tiam naskiĝas. Sed ankaŭ povas esti – kaj tio estas laŭ la laste nomita artikolo multe pli verŝajna – ke temas pri pure komerca ideo, kiu estiĝis en Ĉinujo, kaj kiun oni volonte adoptis en Koreujo, kaj kiu spronu pli da naskoj kaj sekve pli da elspezoj entute.
Hmmm, dein Gesicht kenne ich doch! Interessant, wer alles so bloggt, wo man es gar nicht vermutet hätte. Bei der nächsten Aktualisierung meiner Blogroll verlinke ich dein Blog bei mir noch.