Birke ĵus blogis pri la libro kaj filmo “The Da Vinci Code”. Kiam mi tradukis la tekston, mi tuj stumblis sur la titolo: Kiel do traduki la nomon Da Vinci en Esperanton?
Birke hat gerade einen Eintrag über den Film und das Buch “The Da Vinci Code” geschrieben. Als ich den Text übersetzt habe, bin ich sofort über den Titel gestolpert: Wie soll ich den Namen Da Vinci ins Esperanto übersetzen?
Vinĉi?
Vinci?
Kiel espereble multaj el vi jam scias, estas tute mise nomi la faman pentriston Leonardo alie ol ĝuste “Leonardo”. La ofte uzata aldonaĵo “da Vinci” neniel estas persona aŭ familia nomo, sed simpla indiko pri la urbo, el kiu li venis. Ĝi signifas nur “el (la urbo) Vinci”. En aliaj lokoj, tempoj kaj lingvoj tiaspecaj lokindikoj fariĝis efektivaj (familiaj) nomoj, sed tiel ne estis por Leonardo. Nomi lin “Da Vinci” estas same misaĉe, kiel se oni Jesuon nomus simple nur “El Nazareto”.
Wie hoffentlich viele von euch bereits wissen, ist es völlig verkehrt, den berühmten Maler Leonardo anders als eben genau “Leonardo” zu nennen. Der oft verwendete Zusatz “da Vinci” ist in keinster Weise ein persönlicher Name oder ein Familienname, sondern ein einfacher Hinweis auf die Stadt, aus der er kam. Er bedeutet nur “aus (der Stadt) Vinci”. In anderen Gegenden, Zeiten und Sprachen wurden solche Ortshinweise wirkliche (Familien-) Namen, aber so war es nicht bei Leonardo. Ihn “Da Vinci” zu nennen ist genauso daneben wie wenn man Jesus einfach nur “Von Nazareth” nennen würde.
Do, jam la titolo de tiu famega libro enhavas harstarigan eraron, kiu kvazaŭ antaŭanoncas la vicegon da alispecaj harstarigaĵoj en la rakonto mem (pri tiuj mi nun silentos…).
Also, schon der Titel dieses berühmten Buches enthält einen haarsträubenden Fehler, der sozusagen die lange Reihe der haarsträubenden Dinge in der Geschichte selbst ankündigt (über die ich jetzt schweige…).
Sed kiel do traduki? Ĉu oni korektu la eraron? Tio donus la Esperantan titolon “La Leonardo-Kodo”. Aŭ ĉu oni konservu la eraron (kial do helpi al senscia aŭtoro)? Se jes, kiel?
Aber wie nun übersetzen? Soll man den Fehler korrigieren? Das ergäbe den Titel “Der Leonardo-Code”. Oder soll man den Fehler beibehalten (warum denn einem unwissenden Autor helfen)? Wenn ja, wie?
Mi iris al la Plena Ilustrita Vortaro (la versio de 2005), kaj mi bedaŭrinde devis konstati, ke ankaŭ tie hantas la oftega miskompreno. En la artikolo pri la nomo “Leonardo” legeblas la difino “Vira nomo, i.a. de la pentristo Vinĉi”. Kaj ĉe “V” ni efektive trovas la kapvorton “Vinĉi” kun la klarigo “Pentristo, arkitekto kaj inĝeniero de la itala Renesanco (Leonardo da Vinci, 1452 – 1519)”. La nomo “Vinĉi” estas kursive presita, kio indikas, ke ne temas pri plena Esperantigo, sed pri nura transskribo de fremda nomo. (Ne temas pri la verbo “vinĉi” = “uzi vinĉon”!) Oni cetere iom nekutime fortranĉis la vorteton “da” (= “el”). Kaj tiu monstraĵo eĉ akiris propran artikolon en PIV. Ve!
Ich habe im Vollständigen Illustrierten Wörterbuch des Esperanto [Plena Illustrita Vortaro (PIV)] nachgeschlagen (die Ausgabe aus dem Jahr 2005), und ich musste leider feststellen, dass auch dort uns dieses häufige Missverständnis verfolgt. Im Artikel zum Namen “Leonardo” kann man die Definition “männlicher Vorname, u.a. des Malers Vinci [Vinĉi]” lesen. Und unter “V” finden wir tatsächlich den Eintrag “Vinci” [Vinĉi] mit der Erklärung “Maler, Architekt und Ingenieur der italienischen Renaissance (Leonardo da Vinci, 1452-1519)”. Der Name “Vinĉi” ist kursiv gedruckt, was zeigt, dass es sich nicht um eine vollständige Esperantisierung handelt, sondern nur um eine Transkription eines Namens. (Denn es handelt sich nicht um das Verb “vinĉi” = “eine Winde benutzen!”). Das Wort “da” (= “aus”) hat man übrigens weggelassen, was ein bisschen ungewöhnlich ist. Und dieses Monsterwort Vinci hat es zu einem eigenen Eintrag im PIV gebracht. O je!
Ĉu mi do devus (mis)traduki per “La Vinĉi-Kodo”, transprenante la eraron kaj kapricon de PIV en mian erarofidelan tradukon de la erara titolo “The Da Vinci Code”? Jen vera erar-aro!
Sollte ich also (falsch) mit “Der Vinci-Code” übersetzen, indem ich den Fehler und die Launen des Wörterbuchs in meine getreue Übersetzung des fehlerhaften Titels “The Da Vinci Code” übernehme? Das sind richtig viel Fehler!
Estimata,
Mi ĝojas viziti vian blogon hodiaŭ.
Estas nepre interese.
Pli ol la enhavoj, ĝojias min la fakto ke vi ankaŭ blogas en Esperanto. Mi ankaŭ.
Mi opninias ke nun ni devas havi ian internaican asociaon de blogantoj esperantaj.
Amike,
Razeno
Razen skribis:
Interesa ideo. Sed mi pensas, ke plej multaj blogantoj estas tro individuemaj por tio.
Saluton,
delonge mi ne venis ĉi tie legi, mi ĵus faris kaj mi (tute) ŝerceme proponas la titolon “Davinkokoto” tiu titolo ridigas mi 😉
Mi ne legis la libron kaj ne spektis la filmon, mi informiĝis tre serioze el pluraj fontoj pri la libro kaj la filmo ĉar la “davinkokota fenomeno” meritas atenton…
Ankaŭ mi ĉeestis en kunveno kies temo de la renkontiĝo kaj interŝanĝo estis “pri la Davinkokotoj”, tio okazis en mia urbo, mi prie lernis neniom plu ol tio kion mi mem malkovris per propraj retaj esploroj en la franca lingvo.
Mi ne donas ĉi tie opinion pri la libro kaj la filmo sed certe mi ne volas nek legi nek spekti tiaĵn davinkokotoj.
Havas mi tute aliajn preferojn por miaj legadoj kaj spektadoj.
Amike kaj Esperantiste salutas Mireja
Hm! pardonu al mi kelkajn lingvajn erarojn, mi devis hasti por respondi.
Mireja
Pro amaso da laboro me ne sekvis tiun ĉi interesan blogon de antaŭlonge. Danke al tiu ĉi artikoleto mi trovas la ŝancon partopreni per mia komento.
Mia propra familia nomo (Pancorbo) estas ankaŭ nomo de urbo. En la fruaj tempoj, homoj ne havis tiel fiksan sistemon alproprigi la familia nomon; foje iu estis konata pro sia laboro (ekz. “Zapatero”, ŝumetiisto), pro iu ajn fizika aŭ morala trajto (“Calvo”, senharara; “Vicioso”, malvirtema) aŭ pro sia devenloko. Mi uzis ekzemplojn de mia lando, sed kredeble tio aplikeblas ankaŭ al latinidaj landoj, eĉ al pli nordaj landoj.
Poste, tiaj kromnomoj fiksiĝis kiel familiaj nomoj. Do, en la epoko de Leonardo sendube la eldiroj de Bertilo tute pravus. Sed nuntempe ni emas rigardi la kromnomon de Leonardo (ĉi-okaze, devenecan) kiel veran familian nomon kaj, krome, tio iĝis kliŝaĵo. Tial mi uzus la kliŝaĵon poroakze esperantigitan “La davinĉan kodon” aŭ simile; tiel, ĝi adaptiĝas al internacia linvouzo de la afero.
Kaj, pluse, la vorto “kodo” estas malbone uzata. “Kodo” estas la maniero prezenti mesaĝon; do, la titolo pensigas, ekz., pri la kutimo de Leonardo skribi inverse; sed la vero estas ke la libro temas pri ĉifrita mesaĝo! Ĝia titolo devus esti “La davinĉa ĉifro”. Sed, samkiel antaŭe, mi aladaptiĝus al internacia fluo kaj konservus la misan vorton “kodo”.
Mi feliĉas relegi interesajn blogaĵojn!
Saluton Manolo!
Mi revenis hejmen ĉimatene kaj kompreneble mi ŝaltis mian komputilon por denove legi Esperante.
Vi pravas ke “kodo” ne bone taŭgas, tamen por proponi (ne ŝerceme) titolon (viadirekten) mi dirus “La davinĉa ĉifraĵo”.
Ni maltrafis unu la alian lastsomere, mi ne forgesas 😉 kaj kiam mi stiras sur certaj ???? “petits rond-points” (pardonu mi forgesis kiel oni devas diri en Esperanto kaj havas nek deziron nek tempon por plufosi en la reto por tion trovi) mi pensas al vi!
Bonan kongreson al vi kaj al B & B !
Mireja
Esperante ke ne varmegos en Florenco kiel ĉe ni, kie estis 37,2 Celcius-gradoj lastan dimanĉon.
Mi ĝojas, ke vi “entrudiĝis” en vian retejon hazarde. Viaj artikoloj interesas min, kaj vinos ofte por ĝui ilin se mi havos sufiĉan tempon.
Brilan sukceson al vi!
Miaohui el Ĉinio