Das ist bestimmt die fünfzigste Verbeugung an diesem Morgen.
Jen sendube la kvindeka riverenco en tiu mateno.
Eine Gruppe von Wahlwerberinnen in unserer U-Bahn-Station, ganz links der dazugehörige Mann mit Schärpe, der die Zettel verteilt.
Grupo de elektokampanjantinoj en nia metrostacio, tute maldekstre la apartenanta viro kun skarpo, kiu disdonas foliojn.
Seit ungefähr einer Woche werden ich und vor allem alle anderen, die jeden Morgen auf dem Weg zur U-Bahn sind, umworben. Vierer- oder Fünfergruppen von netten Frauen in bunten, wie Sporttrikots aussehenden T-Shirts verbeugen sich vor uns, grüßen freundlich und rufen etwas im Chor. Männer mit Schärpen über den Anzügen verteilen kleine Zettel, und man kann sich kaum gegen die Papierflut wehren. Das heißt, ich kann das schon, denn ich bekomme statt der Zettel meist nur ein Lächeln oder nettes “Good morning”. Bei mir wäre alle Überzeugungsmühe umsonst – ich kann hier ja sowieso nicht wählen. Denn das, was im Moment auf Hochtouren läuft, ist der Wahlkampf für die Wahlen am 31.5.
De proksimume unu semajno mi kaj precipe ĉiuj aliaj, kiuj ĉiumatene survojas al la metroo, estas submetataj al varbado. Kvaropoj aŭ kvinopoj de plaĉaspektaj virinoj en buntaj t-ĉemizoj similaj al sportotrikotoj riverencas antaŭ ni, salutas afable kaj ĥore krias ion. Viroj kun skarpoj super la kompletoj disdonas folietojn, kaj oni apenaŭ povas sin defendi kontraŭ la lavango da paperoj. T.e., mi ja povas, ĉar mi ricevas anstataŭ la folion plej ofte nur rideton aŭ afablan “Good morning”. Ĉe mi ĉiuj konvinkaj penoj estus vanaj – mi ĉiuokaze ja ne rajtas baloti ĉi tie. Ĉar tio, kio ĉi-momente plenenergie okazadas, estas la elektokampanjo por la balotoj je la 31a de Majo.
Gewählt werden der Bürgermeister von Seoul, die Abgeordneten für den Stadtrat von Seoul, der Vorsitzende des Stadtbezirksrates und die Abgeordneten für das Stadtbezirksparlament. Der Wähler muss also vier Kreuze machen. Die Listen sind nach Parteien geordnet, die großen Parteien zuerst, Nummer 1 ist die gegenwärtige Regierungspartei.
Elektata estos la urbestro de Seulo, la anoj de la urba konsilio de Seulo, la prezidanto de la urboparta konsilio kaj la anoj de la urboparta parlamento. La elektantoj do devas fari kvar krucojn. La listoj estas ordigitaj laŭ partioj, unue la grandaj partioj, numero 1 estas la nuna registara partio.
Ebenfalls an unserer U-Bahn-Station Hwarangdae: Die Konkurrenz.
Same ĉe nia metrostacio Hwarangdae: La konkurantinoj.
Auch in Bundang, einem Vorort von Seoul, stehen die Helferinnen.
Ankaŭ en Bundang, antaŭurbo de Seulo, staras la helpantinoj.
Und so hat man rechtzeitig, also gut anderthalb Wochen vor dem Wahltermin ;-), mit dem Wahlkampf angefangen. Plötzlich standen da diese Frauengruppen in der U-Bahn und riefen etwas. Inzwischen weiß ich, dass sie den Namen des Kandidaten rufen, den sie unterstützen. Sie haben T-Shirts an, auf denen oft die Partei des Kandidaten und deren Listennummer steht, und sie tragen manchmal auch Schärpen – ebenfalls mit der Nummer und manchmal dem Bild des jeweiligen Kandidaten. Neben den Frauen steht meist ein Mann im Anzug, der verteilt die Zettel.
Kaj tiel oni ĝustatempe, do iom pli ol unu kaj duonan semajnojn antaŭ la balotado ;-), komencis la elektokampanjon. Subite ili staris tie en la metroo, tiuj grupoj da virinoj kriantaj ion. Intertempe mi scias, ke ili krias la nomon de la kandidato, kiun ili subtenas. Ili estas vestitaj per t-ĉemizoj, sur kiuj oni povas legi la nomon de la partio de la kandidato kaj ties listonumeron. Apud la virinoj plej ofte staras viro en kompleto disdonante la foliojn.
Die Autos, mit denen die Lieder zu den Leuten gebracht werden.
La aŭtoj, per kiuj oni portas la kantojn al la homoj.
Doch nicht genug mit den Rufen und Zetteln. Die Bilder der Kandidaten kleben überall, vor allem auf den Autos der Unterstützer, die in der Nähe geparkt werden. Des Weiteren gibt es fahrbare Minitribünen, auf denen Reden gehalten werden können. Diese Tribünen zeigen übrigens groß den Namen, die Listennummer und das Bild des … – richtig, des jeweiligen Kandidaten. Die fahrbaren Minitribünen werden aber noch übertroffen von Autos (auf denen natürlich Namen, Listennumer und Bild der Kandidaten sind), die durch die Wohngebiete fahren und werben. Das tun sie vor allem mit sehr lauter Musik und stören damit den ganzen Tag die Anwohner – na ja, vor allem wohl uns, obwohl ich das Ganze bisher eigentlich eher lustig finde.
Interessant an dieser Musik ist, dass es sich dabei um ganz bekannte Stücke handelt. Meist ist das Pop- oder Schlagermusik, aber heute habe ich sogar eine Version der Nationalhymne erkannt! Diese Stücke haben extra für die Wahl einen ganz spezifischen Text bekommen, oft höre ich die Worte “Demokratie” und “Volk” heraus. Also scheinen die Lieder ganz speziell für den Wahlkampf aufgenommen worden zu sein. Ich glaube, sie singen auch von den Kandidaten – mit Namen und Listennummer (und das Bild ist ja auf dem Auto 🙂 ). Um ehrlich zu sein, klingt es mitunter auch so, als wenn die Kandidaten selbst singen und das Ganze in irgendeiner Karaokebar aufgenommen worden ist…
Sed ne sufiĉas la krioj kaj la folioj. La bildoj de la kandidatoj estas ĉie gluitaj, precipe sur la aŭtoj de la subtenantoj, kiuj parkumis en la proksimaĵo. Krome ekzistas veturigeblaj tribunetoj, sur kiuj oni povas fari paroladojn. Tiuj tribunoj cetere montras grandlitere la nomon, la listonumeron kaj la bildon de … – jes, de la koncerna kandidato. La veturigeblajn tribunetojn tamen venkas la aŭtoj (sur kiuj kompreneble troviĝas la nomo, listonumero kaj bildo de la kandidato), kiuj veturas tra la loĝdomaroj kaj varbas. Tion ili faras precipe per tre laŭta muziko, tiamaniere ĝenante la loĝantojn dum la tuta tago – nu, antaŭ ĉio kredeble nin ili ĝenas, kvankam mi ĝis nun trovas la tutan aferon sufiĉe amuza.
La interesaĵo pri tiu muziko estas, ke temas pri tute konataj pecoj. Plejparte estas popa aŭ ŝlagra muziko, sed hodiaŭ mi rekonis eĉ version de la nacia himno! Tiuj pecoj ricevis aparte por la balotoj specifan tekston, ofte mi povas elpiki la vortojn “demokratio” kaj “popolo”. La kantoj do ŝajnas esti registritaj aparte por la elektokampanjo. Mi pensas, ke ili ankaŭ kantas pri la kandidato – kun nomo kaj listonumero (kaj la bildo ja estas sur la aŭto 🙂 ). Honeste dirite, sonas de tempo al tempo tiel, kvazaŭ la kandidatoj mem kantas, kaj kvazaŭ la tuto estas registrita en iu karaokeejo.
Bemerkenswert an diesem ganzen Wahlkampf finde ich vor allem drei Dinge: die Hau-Ruck-Aktionen in kürzester Zeit, der Überzeugungs-Aktionismus und der Uniformismus.
Precipe atentindaj en tiu ĉi tuta elektokampanjo estas laŭ mi tri aferoj: la eksploda agado dum mallongega tempo, la konvinkoaktivemo kaj la uniformismo.
Ihr erinnert euch vielleicht an die Geschichte von unserem Umzug. Erst passierte gar nichts und dann musste es plötzlich ganz schnell gehen. So ist es auch jetzt. Das Ganze passiert jetzt in anderthalb Wochen, dabei war monatelang nichts von Wahl zu hören. Vieles entgeht mir hier natürlich auch, weil ich nicht so viele Informationen auf Koreanisch aufnehme. Aber: der Wahltag ist in Korea ein öffentlicher freier Tag! (In Deutschland wählt man immer an einem Sonntag, hier gibt man frei, damit die Leute wählen können.) Am Anfang des Semesters habe ich die Studenten gefragt, ob am Mittwoch irgendwann Unterricht ausfällt. Nein, kein Wort von Wahlen, keine Information auf der Uni-Homepage. Aber nun plötzlich geht es los.
Eble vi memoras la rakonton pri nia transloĝigo. Unue okazis nenio ajn, kaj poste ĉio devis subite esti rapidege farata. Tiel estas ankaŭ nun. La tuto okazas nun dum unu kaj duona semajnoj, sed antaŭe oni aŭdis dum monatoj nenion ajn pri balotoj. Multo kompreneble preterpasas min ĉi tie, ĉar mi ne kaptas tiom da informoj en la Korea. Sed: la balototago estas en Koreujo senlabora tago por ĉiuj! (En Germanujo oni elektas ĉiam en dimanĉo; ĉi tie oni liberigas de la laboro por ke la homoj povu baloti.) Komence de la semestro mi demandis al la studentoj, ĉu iam la instruado forfalos en merkredo. Ne, nenio diriĝis pri elektoj, neniaj informoj sur la universitata hejmpaĝo. Sed nun subite ĉio ekas.
Und die Überzeugungsarbeit. In Deutschland kenne ich Wahlkampf eigentlich so, dass es zwar Informationsstände der Parteien und Veranstaltungen mit den Kandidaten gibt, aber dass man frei entscheiden kann, ob man da hingehen möchte. Die Informationen werden einem nicht in diesem Maße und in dieser Masse aufgedrängt. Für mich sieht es so aus, als wenn man hier versucht, die Leute mit Lärm und Sich-Aufdrängen zu überzeugen. Es gewinne der Lauteste.
Kaj la konvinkoklopodoj. El Germanujo mi konas elektokampanjojn tiel, ke ja ekzistas informstandoj de la partioj kaj kunvenoj kun la kandidatoj, sed ke oni povas libere decidi, ĉu oni volas tien iri. Oni ne tiagrade kaj tiakvante trudas la informojn. Por mi aspektas tiel, ke oni ĉi tie provas perbrue kaj pertrude konvinki la homojn. La plej laŭta venku.
Minitribünen und Autos, und sie unterscheiden sich in meinen Augen nur unwesentlich.
Tribunetoj kaj aŭtoj, kaj ili diferencas por miaj okuloj nur neglekteble.
Lustig dabei ist, und das ist der Uniformismus daran, dass alle die gleichen Mittel einsetzen. Die Frauen in der U-Bahn unterscheiden sich eigentlich nur durch die Farben, die sie tragen, und die Autos und Tribünen heben sich auch nicht wirklich voneinander ab. Wenn ich wählen könnte, wüsste ich jedenfalls nicht, wem ich meine Stimme geben sollte. Unsere Vermutung ist, dass die Überzeugungsarbeit nur dazu da ist, die Leute daran zu erinnern, dass Wahl ist. Die Wähler haben wahrscheinlich vor allem eine Meinung zu den Parteien. Ich werde mal meine Studenten fragen, wonach sie eigentlich entscheiden.
Amuza flanko estas, kaj jen la uniformismo de la afero, ke ĉiuj utiligas la samajn rimedojn. La virinoj en la metroo diferencas vere nur per la koloroj, kiujn ili portas, kaj ankaŭ la aŭtoj kaj tribunoj apenaŭ diferencas inter si. Se mi rajtus baloti, mi ĉiuokaze ne scius, al kiu mi donu mian voĉon. Nia supozo estas, ke la konvinkoklopodado nur tion celas, ke la homoj estu memorigataj, ke okazos balotado. La elektantoj verŝajne havas opinion precipe pri la partioj. Mi do demandos al miaj studentoj, laŭ kio ili vere decidas.