… und im esperanto café in Greenwich Village. (Das hatte natürlich nur dem Namen nach mit Esperanto zu tun.)
… kaj en la Esperanto-Kafejo en la Vilaĝo Greenwich. (Ĝi kompreneble nur per la nomo rilatas al Esperanto.)
Um ehrlich zu sein, es war ziemlich anstrengend. Man mag New York wahrscheinlich oder man mag es nicht. Ich fand es sehr beeindruckend dort zu sein, weil man die Stadt immer wieder in Filmen sieht. Aber die Riesenhäuserblocks fand ich auf Dauer ein bisschen erdrückend, und die Menschenmassen einfach zu viel. Ich habe lange in Berlin gelebt, auch dort gibt es lange hohe Häuserzeilen, und Seoul ist ja auch eine große Stadt mit viel Lärm und Leben, aber beides ist irgendwie anders. In New York würde ich jedenfalls nicht gern wohnen.
Honeste dirite estis sufiĉe streĉe. Verŝajne aŭ oni ŝatas Novjorkon, aŭ oni ĝin ne ŝatas. Mi trovis tre imprese esti tie, ĉar oni ĉiam denove vidas la urbon en filmoj. Sed en la longedaŭro mi trovis la blokojn de gigantaj domoj iom subpremaj, kaj la homamasojn simple troaj. Mi longe loĝis en Berlino, kaj tie ekzistas longaj vicoj de altaj domoj, kaj ankaŭ Seulo ja estas granda urbo kun multa bruo kaj aktivado, sed ambaŭ estas iel aliaj. En Novjorko mi ĉiuokaze ne volonte loĝus.
In New York ist mir sehr bewusst aufgefallen, welche organisierte Industrie der Massentourismus heutzutage ist. Man sieht das ja sonst vor allem an den Reisebussen, die am Straßenrand stehen, und macht normalerweise einen großen Bogen darum. Aber in New York wollten wir auch aufs Empire State Building und mit der Fähre zur Freiheitsstatue – wie eben hunderte von anderen an diesem Tag auch. Und da steht man dann stundenlang in der Schlange, lässt alle Sicherheitskontrollen über sich ergehen und wartet, dass es vorwärts geht. Man merkt, wie genervt die Ordnungskräfte schon sind, weil zum neunzigsten Mal jemand da sitzt, wo man nicht sitzen darf, oder weil zum hundertsten Mal jemand fragt, wo es zur Sky-Tour geht… Aber es lohnt sich am Ende dann doch, deswegen wollen ja soviel Leute dahin.
En Novjorko tre konscie impresis min, kia organizita industrio la amasa turismo estas hodiaŭ. Tion oni ordinare vidas precipe per la turistaj busoj, kiuj staras ĉe la stratflankoj, kaj oni normale pasas ilin je longa distanco. Sed en Novjorko ankaŭ ni volis iri en la Empiriŝtatan Konstruaĵon, kaj volis iri per la pramo al la Statuo de Liberco – same kiel centoj da aliaj en tiu sama tago. Kaj oni do staras dum horoj en la vico, trasuferante ĉiujn sekurecokontrolojn, kaj atendante, ke la aferoj progresu. Oni rimarkas, kiel nervincititaj la sekurecogardistoj estas, ĉar je la naŭdeka fojo iu sidas tie, kie oni ne rajtas sidi, aŭ ĉar je la centa fojo iu demandas, kien iri al “Sky-Tour”… Sed ĉio tamen indas finfine, kaj tial tiom da homoj volas iri tien.
Angenehm war übrigens die Hilfsbereitschaft der Leute. Fast immer, wenn wir mit unserem Stadtplan irgendwo standen, kam jemand und fragte, ob wir Hilfe brauchen. Sehr nett, entgegen allen Klischees von Großstadtbewohnern.
Cetere estis tre agrabla la helpemo de la homoj. Preskaŭ ĉiam, kiam ni staris ie kun nia urbomapo, iu aliris kaj demandis, ĉu ni bezonas helpon. Tre afable, tute kontraŭe al ĉiuj kliŝoj pri grandurbanoj.
Auffällig an den New Yorkern war auch noch, dass soviel von ihnen Hunde haben. Kommt das daher, dass in der Großstadt viele Leute allein leben und sich einsam fühlen und sich deshalb einen Hund anschaffen? Dabei müssten die Wohnungen doch eigentlich ziemlich klein sein. Und nicht alle Hunde waren so klein wie dieser!
Tre rimarkinde pri la Novjorkanoj estis ankaŭ, ke tiom da ili havas hundon. Ĉu tion kaŭzas, ke en la grandurbo multaj homoj vivas sole, kaj sentas sin solaj, kaj tial havigas al si hundon? Krome la loĝejoj kredeble estas tre malgrandaj. Kaj ne ĉiuj hundoj estis same malgrandaj kiel la jena!
Birke, viaj rakontoj pri Nov-Jorko tre interesis min, ĉar iam tie estis mia hejmo, kaj tie mi trovis mian edzinon, ktp. Mi jam longe ne vizitas tie, sed ĉiuj diras, ke nun temas pri tute nova Manhattan, dank’ al la lastaj du urbadministracioj.
Kvankam kompreneble per la reto oni ne povus scii, la plej saĝa konsilo estas trovi hotelon ne en Manhattan, sed en ekzemple la apuda Kvinzo (kie mi longe loĝis), kaj rapide trajnumi per la metroo – sed eble ĝuste tion vi faris! Ĉiaokaze vi fine sufiĉe bone fartis pri hotelĉambroj.
Pri ĝenerala ŝato-neŝato, mi lernis, dum 9 jaroj, ke minimume necesas – eble ja tiom! da jaroj, por koni metropolon. Mi konfesas, ke ofte mi sopiras Nov-Jorkon.
Cetere: tiuj helpemaj homoj pri mapoj, ktp. — verŝajne estis mem vizitantoj! La enloĝantoj, mi timas, eĉ en la “nova” Nov-Jorko, ne tre ĝentilas. Multaj usonanoj diras (prave-neprave) ke Nov-Jorko plej similas Eŭropon, el ĉiuj usonaj regionoj, en la senco, ke aliloke oni rapide amikiĝas, sed ne tre profunde, dum en Nov-Jorko, necesas jaroj por amikiĝi, sed la amikeco ĝisostas. Tio fakte estis mia sperto tie.
Mi ĝuis la fotojn, ĉar mi mem neniam vidis multajn el tiuj vidindaĵoj! La Esperanto Cafe estas nova, sed estas ie Cafe Figaro, kie ni en la 60aj jaroj multe parolis Esperanton.
Ken
Mi volas legi pli kaj plu. Kaj estis tre malfacila malfermi ĝin. Mi ne scias kial….
Amike,
Razeno