Unser Umzug selbst war auch eine schöne Geschichte – ein typisches Beispiel für koreanische Hau-Ruck-Aktionen.
Ankaŭ nia transloĝiĝo mem estas bela rakonto – tipa ekzemplo por koreaj “senprepare kaj subite”-agadoj.
Da vor uns noch Studenten der Sommeruni in unserer Wohnung waren, mussten wir eine Weile warten, bis wir umziehen konnten. Am Freitag, dem 19. August, sollten die Studenten offiziell ausziehen. Der Verwaltungsbeamte hatte mich gebeten, danach schnell umzuziehen, da schon am Montag der nächste in unsere alte Wohnung sollte. Nach meiner Rechnung wäre das wie folgt gegangen: Studenten ziehen Freitag oder Samstag aus, wir bekommen Schlüssel, können saubermachen und mithilfe von Freunden unsere Sachen rüberbringen, Montag kann unser Nachfolger dann in unsere alte Wohnung.
Ĉar antaŭ ni en la loĝejo ankoraŭ estis studentoj de la somera universitato, ni devis atendi iomete antaŭ ol ni povis transloĝiĝi. Vendredon, la 19an de aŭgusto, la studentoj oficiale forlasis la loĝejon. La administranto jam estis min petinta transloĝiĝi rapide post tiam, ĉar jam lundon la sekva loĝanto eniru nian malnovan loĝejon. Laŭ mia kalkulo la tuto funkcius jene: studentoj eliros vendredon aŭ sabaton, ni ricevos ŝlosilon, povos purigi kaj helpe de amikoj transporti niajn aĵojn, lundon nia posteulo povos eniri nian malnovan loĝejon.
Nein. So ging das natürlich nicht!
Die Schwierigkeit bestand darin, dass hier nach Auszug der Studenten Möbel aus- und eingeräumt sowie saubergemacht werden musste. Im vorigen Eintrag hatte ich schon erwähnt, dass hier jeder für etwas Bestimmtes zuständig ist. Im Falle Saubermachen und Möbelrücken waren das die Putzfrauen und die ajoshis. Da die aber ab Samstag Mittag Wochenende machen, ging der Umzug erst ab Montag, 17.00 Uhr. So sagte uns der sojangnim, denn der allein war nun für die Organisation des Umzugs vor Ort zuständig.
Ne. Kompreneble ne funkciis tiel.
La malfacilaĵo estis, ke post la eliro de la studentoj ĉi tie oni devis ŝanĝi kelkajn meblojn kaj purigi. En la antaŭa afiŝo mi jam menciis, ke ĉi tie ĉiu havas sian taskon. Se temas pri purigado kaj mebloŝovado, tio estas sub la respondeco de la purigistinoj kaj aĝoŝioj. Sed ĉar tiuj havas semajnfinon ekde sabato tagmeze, la transloĝiĝo eblis nur lundon, post la 17a horo. Tion diris al ni la sojangnim, ĉar li sola estis respondeca nun pri la organizado de la konkreta loka transloĝiĝo.
Ich ging also mal wieder zum Verwaltungsbeamten, eigentlich nur, um ihn zu informieren, dass wir unter diesen Bedingungen erst am Dienstag umziehen könnten, denn unsere Freunde hatten am Montag Abend alle keine Zeit. Auch ein Anruf des Verwaltungsbeamten beim sojangnim brachte nichts (denn nur der sojangnim allein war ja für den Umzug vor Ort zuständig).
Mi do iris ankoraŭfoje al la administranto, vere nur por informi lin, ke ni sub tiuj kondiĉoj nur mardon povos transloĝiĝi, ĉar lundon ĉiuj niaj amikoj ne havos tempon. Ankaŭ telefonalvoko de la administranto al la sojangnim donis nenian rezulton (ĉar nur la sojangnim sola ja estis respondeca pri la konkreta loka transloĝiĝo).
Abgemacht also, Dienstag.
Als ich mit dieser Nachricht nach Hause kam, sagte mir Bertil, dass der sojangnim mit unserer Nachfolgerin da war und von einem Umzug am Sonntag gesprochen habe. (Das war, im Nachhinein betrachtet, möglicherweise ein Missverständnis. Eventuell war davon die Rede, dass die Nachfolgerin am Sonntag einziehen würde.) Gut, dann würden wir ja am Samstag Zeit haben, alles vorzubereiten.
Ni do havis interkonsenton: estu mardo.
Kiam mi revenis hejmen kun tiu informo, Bertilo diris al mi, ke la sojangnim estis tie kun nia posteulino, kaj li parolis pri transloĝiĝo en dimanĉo. (Tio, kiel ŝajnas nun poste, eble estis miskompreno. Eventuale estis parolo pri tio, ke la posteulino enloĝiĝos dimanĉon.) Bone, tiam ni ja sabaton havos tempon por ĉion prepari.
Am Samstag Morgen, 9.30 Uhr, klingelte es und unser sojangnim stand vor der Tür. Die neue Wohnung sei jetzt fast fertig, wir könnten kurz gucken kommen und dann unsere Sachen packen und bis 13.00 Uhr umziehen!
Ich habe zuerst versucht ihn umzustimmen. Wenn wir selbst saubermachten, könnten wir doch auch langsamer umziehen? Nein, das sei ihr Job, und die Putzfrauen wollten aber Wochenende haben. Also, bis 13.00 Uhr sollten wir es möglichst geschafft haben…
Sabaton matene, je la 9:30, sonoris, kaj nia sojangnim staris antaŭ la pordo. La nova loĝejo estis laŭ li preskaŭ preta. Ni povos veni por mallonge rigardi kaj poste paki niajn aferojn kaj transloĝiĝi ĝis la 13a horo!
Unue mi provas ŝanĝi lian opinion. Se ni mem purigos, ĉu ni povus tamen iom malpli rapide transloĝigi? Ne, tio estas ilia laboro, kaj ankaŭ la purigistinoj volas havi sian semajnfinan libertempon. Do, ĝis la 13a horo ni laŭeble estu finintaj…
So haben wir in aller Eile gepackt und transportiert. Aber wir haben doch mehr Sachen, als man denkt, und das hat keiner so richtig geglaubt. Als wir um 12:00 Uhr immer noch nicht fertig waren, hat ein ajoshi mit angepackt, und auch die Putzfrauen saßen uns schon auf den Fersen. Es war ziemlich unangenehm, denn ich habe völlig die Kontrolle verloren und musste ihnen dauernd was aus den Händen reißen, was nicht da hin sollte, wo sie es hintun wollten. Eine Schüssel ist dann beim Transport auch noch kaputt gegangen, weil sie eben nicht richtig gepackt wurde. Am Ende habe ich mich mit ihnen sogar laut streiten müssen, damit sie Dinge da stehen lassen, wo ich sie hingestellt hatte. Ich habe dann meist die Antwort erhalten, dass es schließlich schnell gehen müsse, und warum wir überhaupt soviel Sachen hätten?
Ni do haste pakis kaj transportis. Sed ni tamen havas pli da aĵoj ol oni pensas, kaj tion neniu vere kredis. Kiam ni je la 12a horo ankoraŭ ne estis finintaj, unu el la aĝoŝioj ekhelpis, kaj ankaŭ la purigistinoj komencis urĝi nin. Estis sufiĉe malagrable, ĉar mi tute perdis la regon, kaj devis daŭre forpreni el iliaj manoj aĵojn, kiuj ne estu tie, kien ili volis ilin meti. Unu bovlo poste pro tio detruiĝis dum la transportado, ĉar ĝi ne estis ĝuste pakita. Fine mi eĉ devis laŭte kvereli kun ili, por ke ili lasu aĵojn resti tie, kien mi ilin metis. Mi tiam plejparte ricevis la respondon, ke ĉio tamen devas rapide okazi, kaj kial ni ĉiuokaze havas tiom da aĵoj?
Punkt 13.00 Uhr waren wir fertig. Dank vereinter Anstrengung in einem Kraftakt auf koreanische Art.
Akurate je la 13a horo ni finis, dank’ al komuna rapid-kunigado de niaj fortoj laŭ Korea maniero.
Im Laufe des Tages haben wir dann das meiste wiedergefunden und die Schäden hielten sich auch in Grenzen. Eine Packung tiefgefrorener mandu war langsam in meinem Rucksack aufgetaut, bevor wir sie entdeckt hatten. Und die Fernsehfernbedienung fehlte. Irgendwo im Chaos, dachten wir.
Dum la resto de la tago ni retrovis la plej multajn aĵojn, kaj la damaĝoj restis ene de elteneblaj limoj. Paketo kun frostigitaj manduoj estis degelinta en mia dorsosako antaŭ ol ni ĝin malkovris. Kaj la televida teleregilo mankis. Ie en la kaoso, ni pensis.
Als die Fernbedienung am nächsten Tag immer noch hartnäckig fehlte, nachdem wir alles ausgepackt und eingeräumt hatten, dachten wir schon, sie sei im Müllbeutel gelandet, denn das passiert ja leicht, wenn man achtlos alles irgendwo reintut. Bertil hatte dann die Eingebung, in der alten Wohnung nochmal unterm Sofa zu schauen. So sind wir also heimlich mit einem noch vorhandenen Schlüssel in die Wohnung geschlichen – und Tatsache, da war sie unterm Sofa!! Gott sei Dank war die Reinigungsaktion offenbar nicht so supergründlich gewesen.
Kiam la teleregilo ankoraŭ la sekvan tagon plu obstine mankis, post kiam ni estis ĉion elpakintaj kaj ordigintaj, ni jam pensis, ke ĝi malaperis en la rubosakon, ĉar tiaj aferoj facile okazas, kiam oni senatente ĉion ien ajn enmetas. Bertilo tiam ekhavis la ideon ankoraŭfoje rigardi en la malnova apartamento sub la sofo. Ni do sekrete ŝteleniris en la apartamenton pere de la ŝlosilo, kiun ni ankoraŭ havis – kaj efektive, tie ĝi estis sub la sofo!! Dank’ al Dio evidente la purigadkampanjo tamen ne estis tiel zorgega.
Beim ajoshi habe ich mich dann übrigens später am Abend für meinen Wutanfall entschuldigt und ihm eine Flasche Orangensaft geschenkt, denn ich will eigentlich lieber ein gutes Verhältnis zu ihnen haben. Und neulich hat er mir auch eine kleine Flasche Vitamin-C-Getränk geschenkt – ein sicheres Zeichen dafür, dass wir jetzt Freunde sind.
Cetere, poste en la vespere mi pardonpetis al la aĝoŝio pro mia koleratako, kaj donacis al li botelon da oranĝosuko, ĉar mi efektive preferas havi bonan rilaton al ili. Kaj antaŭ nelonge li donacis al mi botelon da C-vitamina trinkaĵo – kio estas certa indiko, ke ni nun havas amikajn rilatojn.
Kara Bertilo, kun sufiĉa malfruo mi volas gratuli vin pro via naskiĝtago! Ĉion bonan al vi ankaŭ dum la nova vivojaro! Kore salutu vian edzinon.