Unsere Plüschtiere bei NASK habe ich ja schon erwähnt. Es gab dort aber noch andere kleine Tiere, die großen Eindruck auf uns gemacht haben: Streifenhörnchen. Gerüchten zufolge gab es eine Menge davon in vergangen Jahren, dieses Jahr waren es leider nicht so viele. Das mag an den relativ vielen – und für uns ebenso beeindruckenden – Füchsen gelegen haben. Die Füchse konnte ich leider nicht fotografieren, dafür sind mir ein paar Fotos von einem Streifenhörnchen gelungen.
Mi jam menciis niajn pluŝbestojn ĉe NASK. Ekzistis tie tamen ankaŭ aliaj bestoj, kiuj ege impresis nin: tamiasoj. Laŭ onidiroj troviĝis da ili amasoj en antaŭaj jaroj. Sed en tiu ĉi jaro ne estis tiel multaj. Tion eventuale kaŭzis la relative multaj – kaj por ni des pli impresaj – vulpoj. La vulpojn mi bedaŭrinde ne povis foti, sed anstataŭe mi sukcesis fari kelkajn fotojn de tamiaso.
Hier ein Foto von dem Hörnchen. Was Arten und Bezeichnungen von Streifenhörnchen angeht, so hat Bertil einen Artikel für unsere Kurszeitung „naska fasko“> (nur in Esperanto) geschrieben. Und auch Ken Miner hat schon zum Thema kommentiert.
Jen foto de tamiaso. Pri specoj kaj terminoj de tamiasoj Bertilo jam skribis artikolon por nia kursa gazeto “naska fasko” (nur en Esperanto). Kaj ankaŭ Ken Miner jam komentis pri tiu temo.
Wenn ich von kleinen Tieren spreche, die großen Eindruck auf uns gemacht haben, so gab es auf unserer Reise auch große (oder besser riesengroße) Tiere, die einen riesengroßen Eindruck hinterlassen haben: Wale. In Boston haben wir eine Whale-Watching-Tour mitgemacht. Es gibt verschiedene Unternehmen, die diese Touren anbieten. Wir haben die vom Bostoner Aquarium gewählt, die war für uns am einfachsten im Internet zu finden und auch verkehrstechnisch am besten erreichbar. Wie alle anderen Touren versprach auch diese garantierte Wal-Sichtungen (im Fall, dass man keinen Wal sieht, bekommt man eine Freikarte für ein anderes Mal).
Man steigt also auf ein Schiff und fährt dann eine ganze Weile aufs Meer hinaus. Unterwegs zu den Walen erzählt die Begleitung schonmal allerlei Wissenswertes, z.B. wie sie die Wale überhaupt finden. Die verschiedenen Boote verschiedener Touren berichten sich untereinander offenbar, wo sie Wale gesehen haben und fahren dann dorthin. So auch unser Boot. Sie hatten von einer Stelle gehört, und ja, da war tatsächlich ein Wal. Er kam relativ dicht an unser Boot, so konnten wir ihn fotografieren.
Kiam mi parolas pri malgrandaj bestoj, kiuj impresegis nin, mi devas aldoni, ke troviĝis en nia vojaĝo ankaŭ grandaj (aŭ pli ĝuste grandegaj) bestoj, kiuj postlasis gigantan impreson: balenoj. En Bostono ni partoprenis en balenrigarda ekskurso. Ekzistas diversaj entreprenoj, kiuj ofertas tiajn ekskursojn. Ni elektis tiun de la Bostona akvario, kiu estis por ni en la Interreto plej facile trovebla, kaj kiu ankaŭ estis plej facile atingebla trafike. Same kiel ĉiuj aliaj ekskursoj, ankaŭ tiu promesis garantiitajn balenvidojn (okaze ke oni neniun vidas, oni ricevas senkostan bileton por alia fojo).
Oni do enŝipiĝas kaj veturas dum iom da tempo sur la maron. Survoje al la balenoj la gvidanto jam rakontas diversajn sciindaĵojn, ekz. kiel oni entute trovas la balenojn. Evidente la diversaj ŝipoj de la diversaj ekskursoj inter si komunikas, kie ili vidis balenojn, kaj do poste tien veturas. Tiel estis ankaŭ en nia ŝipo. Ili aŭdis pri loko, kaj jes, tie efektive estis baleno. Ĝi alvenis sufiĉe proksimen al nia ŝipo, kaj ni do povis ĝin foti.
Das war ein Finnwal. Diese Art taucht ca. sechs Minuten tief zwischen den Atemzügen an der Oberfläche. So war der Wal immer ein paarmal an der Oberfläche zu sehen, dann war er weg und wir mussten warten. Als er dann wieder auftauchte, war er oft ganz woanders und das Boot ist dahin gefahren. Allerdings dürfen die Boote nicht zu nahe an die Wale ran. Umgekehrt kommen die Wale aber durchaus manchmal ganz dicht an die Boote, das ist dann ihre eigene Entscheidung.
Tio estis finvalo. Tiu specio subiĝas proksimume dum ses minutoj inter la spiroj ĉe la surfaco. Tial la baleno estis videbla kelkajn fojojn ĉe la surfaco, kaj poste ĝi malaperis, kaj ni devis atendi. Kiam ĝi poste denove alsupriĝis, ĝi ofte estis aliloke, kaj la ŝipo pluiris tien. Sed la ŝipoj ne rajtas iri tro proksimen al la balenoj. Aliflanke la balenoj foje tamen alvenas sufiĉe proksimen al la ŝipoj, sed tio estas ilia propra decido.
Nachdem wir eine Weile immer den einen Wal gesehen haben, tauchte noch ein anderer dieser Art auf und nahm unsere Aufmerksamkeit in Anspruch. Und irgendwo dazwischen waren noch zwei Zwergwale zu sehen, die sind kleiner und bewegen sich schneller.
Kiam ni dum iom da tempo daŭre vidis la saman balenon, aperis alia samspeca, kiu akaparis nian atenton. Kaj dume eblis vidi ankaŭ kelkajn nanobalenojn. Ili estas pli malgrandaj kaj pli rapidmovaj.
Nun sind Finnwale und Zwergwale zwar schon toll, aber die Wale mit der berühmten auftauchenden Schwanzflosse sind Buckelwale. Und wir hatten ein riesengroßes (sozusagen walgroßes) Glück, dass zum Schluss noch ein Buckelwal kam! Vergessen die vorigen Wale, alle hatten nur noch Augen für ihn. Nett war er, er kam relativ nahe heran, so dass wohl wirklich allen ein schönes Foto von seiner Schwanzflosse gelang, sogar uns mit weniger guter Fotoausrüstung. Seht selbst, ist das nicht toll?
Finvaloj kaj nanobalenoj ja estas bonegaj, sed la balenoj kun la fama aperanta vosto estas la ĝibdorsaj balenoj. Kaj ni havis grandegan (por tiel diri balene grandan) bonŝancon, ke finfine aperis ankaŭ ĝibdorsa baleno! Forgesiĝis la antaŭaj balenoj – ĉies okuloj direktiĝis nur al ĝi. Afabla ĝi estis, venante relative proksimen, tiel ke ni ĉiuj povis fari belan foton de lia vostoparto, eĉ ni kun malpli bona fotila ekipaĵo. Vidu mem. Ĉu tio ne estas belega?