Wie Bertil im letzten Eintrag schon erzählt hat, war der Grund unserer Reise der, dass ich eingeladen wurde, in den Nordamerikanischen Esperanto-Sommerkursen (Nordamerika Somera Esperanto-Kursaro = NASK) zu unterrichten.
Kiel Bertilo jam rakontis en la lasta blogaĵo, la kialo de nia vojaĝo estas, ke mi estis invitita al la Nordamerika Somera Esperanto-Kursaro (= NASK) por instrui.
Dazu muss ich sagen, dass die NASK-Kurse unter Esperanto-Lehrern einen außerordentlich guten Ruf haben und dass eine Einladung hierher wirklich eine Auszeichnung ist. So haben wir uns von allen eventuellen Reiseplänen nach Europa (zum Esperanto-Kulturfestival, zum Esperanto-Jugendkongress, zum Esperanto-Weltkongress) verabschiedet und uns trotz aller Zweifel entschieden, hierher zu kommen. Zweifel hatten wir deshalb, weil die USA im Moment ja wirklich nicht in allzu gutem Licht erscheinen. Und als ich so lange an den Papieren für mein Visum „gearbeitet“ habe, war ich auch ein paar Mal drauf und dran, aufzugeben.
Tiurilate mi devas diri, ke la NASK-kursaro havas eksterordinare bonan reputacion ĉe Esperanto-instruistoj, kaj ke invito al NASK estas vera honoro. Tial ni rezignis pri ĉiuj planoj vojaĝi al Eŭropo (al la Kultura Esperanto-Festivalo, al la IJK, al la UK), kaj decidis – spite al ĉiuj duboj – veni ĉi tien. Dubojn ni havis pro tio, ke Usono ĉi-momente vere ne montras sin aparte bona. Kaj kiam mi tiel longe devis labori pri la dokumentoj por mia vizo, mi kelkfoje pripensis lasi la aferon.
Die Bibliothek der School of International Training (SIT)
La biblioteko de School of International Training (SIT)
Kurz und gut, ich bin froh, dass ich durchgehalten habe (obwohl mir der Papierkrieg für das Visum immer noch unverhältnismäßig erscheint). NASK war eine außergewöhnliche Arbeitserfahrung unter tollen Bedingungen in wunderbarer Umgebung. Der große Unterschied zu den meisten anderen Esperanto-Kursen, in denen ich gearbeitet habe, ist, dass die Kursteilnehmer wirklich mit dem Ziel dorthin kommen, drei Wochen lang intensiv Esperanto zu lernen. Kein Wochenend-Schnupperkurs, und auch kein Begleit-Kurs bei einem Esperanto-Treffen, bei dem eher allerlei andere Veranstaltungen im Mittelpunkt stehen. In drei Wochen kann man sehr viel erreichen und wirklich guten zusammenhängenden Unterricht gestalten. Ich habe das sehr genossen, und ich hatte eine wunderbare Gruppe von sieben Teilnehmern aus Mazedonien, Brasilien, Mexiko und den USA – alle voller Wissbegier, Kreativität und lustiger Ideen.
Mallonge dirite, mi estas feliĉa, ke mi persistis (kvankam la papermilito pri la vizo ankoraŭ ŝajnas al mi troa). NASK estis eksterordinara laborsperto en bonegaj cirkonstancoj kaj mirinda ĉirkaŭaĵo. La granda diferenco al la plej multaj aliaj Esperanto-kursoj, en kiuj mi kunlaboris, estis, ke la partoprenantoj vere venis kun la celo dum tri semajnoj intense lerni Esperanton. Ne estis semajnfina kurseto por konatiĝi kun Esperanto, kaj ankaŭ ne kurso akompananta Esperanto-renkontiĝon, kie ĉefas diversaj aliaj aranĝoj. En tri semajnoj oni povas multon atingi, kaj plenumi vere bone kontinuan instruadon. Tion mi tre ĝuis, kaj mi havas mirindan grupon kun sep partoprenantoj el Makedonujo, Brazilo, Meksiko kaj Usono – ĉiuj plenaj je scivolo, krepovo kaj amuzaj ideoj.
Jeden Vormittag war drei Stunden lang Unterricht, die Nachmittage waren frei für Hausaufgaben 🙂 und andere Aktivitäten. Abends haben wir interessante Vorträge hören können – z.B. über Nepal und Mazedonien, die Heimatländer zweier Teilnehmer, über die isländische “Brennu Njáls saga” (vor kurzem ins Esperanto übersetzt) und über Ratten, die Haustiere von Don. Letzteren Vortrag fand ich besonders schön, weil ich Ratten auch sehr mag. Mein persönlicher Höhepunkt des Programms war unser kleines Konzert mit mir, Bertilo, Ĝejsonmato und Thomas. Wahrscheinlich erinnere ich mich deshalb so deutlich daran, weil ich so aufgeregt war. 🙂
Ĉiun antaŭtagmezon estis tri horojn longa instruado, dum la posttagmezoj estis liberaj por hejmtaskoj 🙂 kaj aliaj aktivadoj. Vespere ni povis aŭskulti interesajn prelegojn – ekz. pri Nepalo kaj Makedonujo, la hejmlandoj de du el la partoprenantoj, pri la Islanda “Sagao de Njal” (antaŭ nelonge tradukita en Esperanton) kaj pri ratoj, la hejmbestoj de Don. La lastan prelegon mi trovis aparte bela, ĉar ankaŭ mi tre ŝatas ratojn. Mia persona pinto de la programo estis nia koncerteto kun mi, Bertilo, Ĝejsonmato kaj Thomas. Verŝajne mi tiel vigle ĝin memoras, ĉar mi estis tiom nervoza. 🙂
Lee und sein Plüschfuchs. Der Fuchs wollte am Ende der Kurse unbedingt mit uns zusammen nach Korea fliegen. 🙂 Deshalb haben wir ihn jetzt bei uns. (Schade, dass nicht auch Lee mit uns kommen wollte!)
Liĉjo kun sia pluŝvulpo. Ĉe la fino de la kursaro la vulpo nepre volis flugi kun ni al Koreujo. 🙂 Tial ni havas ĝin nun ĉe ni. (Domaĝe, ke ne ankaŭ Liĉjo volis veni kun ni!)
Ein Hoch auf den Preisträger Tim (beim Esperanto-Literaturwettbewerb)!
Toston je la premiito Tim (en la Belartaj Konkursoj de UEA)
Ein anderer Punkt für den gelungenen Kurs waren meine Kollegen. Offiziell waren das Lee Miller und Paul Gubbins als Lehrer und Tim Westover als Assistent und Verantwortlicher für die tägliche Kurszeitung „naska fasko“. Inoffiziell war auch Bertilo mit von der Partie. Eigentlich hat er mich nur begleitet, aber natürlich ist es fast nicht vorstellbar, dass er bei einem solchen Kurs einfach nur Urlaub macht. Als Spezialist für Esperanto-Grammatik hat er zusätzliche Grammatik-Seminare geleitet. Das war wirklich eine gute Ergänzung zu den Vormittags-Kursen und kam bei den Teilnehmern sehr gut an. Und als mein „persönlicher“ Assistent 🙂 war Bertilo gar nicht mehr wegzudenken. Ich hätte doppelt soviel Zeit gebraucht, alle Korrektur-Zweifelsfälle in seiner Grammatik nachzulesen!
Unseren Elch Alĉjo Vilĉjo haben wir in Wilmington gefunden.
Nian alkon Alĉjo Vilĉjo ni trovis en Wilmington.
Alia poento por la sukcesa kurso estis miaj kolegoj. Oficiale tiuj estis Lee Miller kaj Paul Gubbins kiel instruistoj, kaj Tim Westover kiel asistanto kaj respondeculo por la taga kursa gazeto “naska fasko”. Neoficiale ankaŭ Bertilo estis parto de la afero. Propre li nur akompanis min, sed kompreneble estas apenaŭ imageble, ke li ĉe tia kurso simple ferias. Kiel specialisto pri Esperanto-gramatiko li gvidis aldonajn gramatikajn seminariojn. Tio estis vere bona komplemento al la antaŭtagmezaj kursoj, kaj estis tre aprezata de la partoprenantoj. Kaj kiel mia “persona” asistanto 🙂 Bertilo tute ne estis malhavebla. Mi bezonus duoblan tempon por rekontroli en lia gramatiko ĉiujn dubaĵojn dum kontrolado de la skribaj taskoj.
Ein Kuriosum dieses Jahr war die außerordentlich große Ansammlung von begleitenden Plüschtieren unter Teilnehmern und Lehrern. Einige Tiere waren mitgebracht, viele wurden vor Ort zu unseren Begleitern. Paul hält den Rekord mit zwei Katzen, zwei Fröschen und einem Bär. Man kann wohl sagen, dass unsere Tierchen den Kursen eine ganz bestimmte Atmosphäre verliehen haben – aber glaubt ja nicht, dass die Kurse deshalb weniger seriös waren!
Für die vielen Plüschtiere konnten wir sogar einen eigenen Kurs organisieren.
Por la multaj pluŝbestoj ni eĉ povis organizi propran kurson.
Unu kuriozaĵo ĉi-jara estis la eksterordinare granda amasiĝo de akompanaj pluŝbestoj de la partoprenantoj kaj instruistoj. Kelkaj bestoj estis kunportitaj, kaj multaj surloke fariĝis niaj akompanantoj. Paŭlo tenas la rekordon kun du katoj, du ranetoj kaj unu urso. Oni povas diri, ke niaj bestetoj kontribuis tute apartan estoson al la kursaro – sed tamen ne pensu, ke pro tio la kursaro estis malpli serioza!