Ein Missverständnis / Miskompreno

Vor ein paar Tagen ist Bernhard, meinem neuen Kollegen aus Österreich, und mir etwas passiert, das man fast als klassischen “critical incident” bezeichnen kann. (Ein “critical incident” beschreibt eine Situation zwischen Vertretern verschiedener Kulturen, die für einen Vertreter konfliktär oder rätselhaft ist. Mit ausreichendem Wissen über die entsprechende Kultur kann man solche Situation plausibel deuten. Unsere Situation war allerdings für beide Seiten rätselhaft…) Von sowas liest man immer in Büchern über interkulturelle Kommunikation, und manchmal habe ich mich da in Bezug auf Korea auch gefragt, wo die Autoren die ganzen Fälle immer her haben… 😉

Antaŭ kelkaj tagoj okazis al mi kaj Bernhard, mia nova kolego el Aŭstrujo, io, kion oni povus karakterizi kiel klasikan “critical incident”. (“Critical incident” estas esprimo por tia situacio inter reprezentantoj de malsamaj kulturoj, kiu por unu el la reprezentantoj estas konflikta aŭ enigma. Kun sufiĉaj scioj pri la koncerna kulturo oni povas tian situacion interpreti kun kredebleco. Nia situacio tamen estis enigma por ambaŭ flankoj…) Pri tiaj aferoj oni ĉiam legas en libroj pri interkultura komunikado, kaj foje, kiam temis pri Koreujo, mi demandis al mi, kie la verkintoj entute trovis ĉiujn tiujn okazojn… 😉

Hier die Situation:
Wir besuchen eine neue koreanische Oberschule in Yong-in, außerhalb von Seoul. Wir kennen dort eine koreanische Lehrerin für Deutsch, die uns ausführlich die Schule zeigen will. Bernhard ist am Nachmittag bereits zum zweiten Mal dort, da er beim ersten Besuch am Vormittag von Herrn Han, einem Lehrer für Koreanisch an dieser Schule, aufgefordert wurde, am Abend mit ihm und mir zusammen nach Seoul zurückzufahren, um dort den Stadtteil Apkujeong zu besichtigen und gemeinsam essen zu gehen. Wir essen zwar noch ein wenig in der Schule, aber es ist die Rede vom gemeinsamen Abendessen.
Herr Han spricht ein wenig Deutsch aus Schulzeiten. Es war damals sein Traum in Deutschland zu studieren, den er jedoch nicht verwirklichen konnte. Das “Sightseeing” und das Essen waren ausdrücklich sein Wunsch, weil er gern die Gelegenheit nutzen wollte, mit Sprechern des Deutschen zusammenzusein. Wie gut sein Deutsch ist, wissen wir allerdings nicht, denn er spricht natürlich vor allem Koreanisch mit den Kollegen.
Im Auto verläuft die Konversation dann recht schleppend. Herr Han fordert Bernhard auf ruhig zu schlafen, wenn er müde ist. Ich übersetze, denn Herr Han spricht auch mit mir vor allem Koreanisch, manchmal auch ein bisschen Englisch mit Bernhard. Dann erklärt Herr Han einige Ausrüstungsgegenstände seines Autos, was ich allerdings nur mit Mühe verstehen kann. Bernhard schläft tatsächlich ein bisschen ein.
Als er wieder wach ist, fragt Herr Han, ob Bernhard gern in ein deutsches Restaurant gehen möchte, mit deutschem Essen und deutschem Bier. Ich übersetze und Bernhard bejaht das, denn es sei doch mal ganz interessant.
“Ja, er sagt, es sei in Ordnung”, übersetze ich.
“Warum?”, fragt daraufhin Herr Han auf Deutsch.
“Warum nicht?”, antwortet Bernhard zurück.
Die Unterhaltung stockt wieder. Bald kommen wir im Stadtteil Apkujeong an. Herr Han fährt direkt in die Nähe einer U-Bahn-Station und hält dort am Straßenrand. Er zeigt uns die U-Bahn-Station und verabschiedet sich freundlich mit dem Hinweis, dass er uns das nächste Mal zu sich nach Hause einladen würde.
Wir gehen etwas verwirrt zur U-Bahn. Haben wir etwas Falsches gesagt? War nicht die Rede von einem gemeinsamen Abendessen?

Jen la situacio:
Ni vizitas novan Korean altelernejon en Yong-in, ekstere de Seulo. Ni tie konas Korean instruistinon pri la Germana lingvo, kiu volas al ni montri detale la lernejon. Bernhard posttagmeze estas jam la duan fojon tie, ĉar je la unua vizito antaŭtagmeze al li petis sinjoro Han, instruisto pri la Korea en tiu lernejo, reiri vespere kune kun li kaj mi al Seulo por tie rigardi la urboparton Apkujeong, kaj kune iri manĝi. Ni tamen manĝas iomete en la lernejo, sed oni ja parolas pri komuna vespermanĝo.
Sinjoro Han parolas iomete la Germanan de sia lerneja tempo. Tiam estis lia revo studi en Germanujo, sed tiun revon li tamen ne povis realigi. La “turismumado” kaj la manĝado estis lia eksplicita deziro, ĉar li volonte uzos la okazon iom kunesti kun parolantoj de la Germana. Kiel bona estas lia Germana, tion ni tamen ne scias, ĉar kun la kolegoj li kompreneble parolas precipe la Korean.
En la aŭto la konversaciado poste iras iom lame. Sinjoro Han diras al Bernhard, ke li tute rajtas dormiĝi, se li estas laca. Mi tradukas, ĉar sinjoro Han parolas ankaŭ kun mi precipe Koree, iafoje iom la Anglan kun Bernhard. Poste sinjoro Han priskribas kelkajn instalaĵojn de sia aŭto, sed tion mi tamen nur pene povas kompreni. Bernard efektive iomete ekdormas.
Kiam li denove vekiĝas, sinjoro Han demandas, ĉu Bernhard ŝatus iri en Germanan restoracion kun Germana manĝaĵo kaj Germana biero. Mi tradukas, kaj Bernhard jesas, ĉar tio povus ja foje esti sufiĉe interesa.
“Jes, li diras, ke tio estus en ordo”, mi tradukas.
“Kial?”, demandas pri tio Germane sinjoro Han.
“Kial ne?”, rerespondas Bernhard.
La interparolado denove haltas. Baldaŭ ni alvenas al la urboparto Apkujeong. Sinjoro Han veturas rekte al la proksimo de metrostacio, kaj haltas tie ĉe la stratorando. Li montras al ni la metrostacion, kaj adiaŭas amikece, aldonante, ke la sekan fojon li invitos nin al sia domo.
Ni iras iom konfuzitaj al la metroo. Ĉu ni diris ion malĝustan? Ĉu ne estis parolo pri komuna vespermanĝo?

Negative und ratlose Reaktionen blieben natürlich nicht aus:
Bernhard fand das Verhalten von Herrn Han schlicht unhöflich und hat sich geärgert, dass er extra zweimal zu dieser Schule gegangen ist, obwohl er vorher einen Bus nach Hause hätte nehmen können. Das nächste Mal würde er gleich solche halbherzigen Einladungen von Unbekannten ablehnen!
Ich habe solch abrupten Abbruch einer Unternehmung zwar nicht zum ersten Mal in Korea erlebt, aber auch ich habe keine Erklärung gefunden.

Negativaj kaj konsternitaj reagoj kompreneble ne mankis:
Bernhard trovis la sintenon de sinjoro Han rekte malĝentila, kaj li ĉagreniĝis, ke li apare devis dufoje iri al tiu lernejo, kvankam li antaŭe estus povinta atingi buson por iri hejmen. La sekvan fojon li tuj rifuzos tiajn duonsincerajn invitojn de nekonatoj!
Mi spertis ne la unuan fojon en Koreujo tiajn abruptajn interrompojn de entreprenoj, sed ankaŭ mi trovis nenian klarigon.

Es gibt auch einen Bericht über die Reaktion von Herrn Han selbst – die Deutschlehrerin hat es mir erzählt, als ich mit ihr die Situation wieder und wieder durchgegangen bin:
Herr Han war ebenfalls völlig verwirrt und ein bisschen enttäuscht vom Verlauf des Abends. Er war zwar offenbar ziemlich nervös wegen seinem Deutsch, aber er wollte uns wirklich gern zum deutschen Essen einladen. Dann hat sich für ihn aber gezeigt, dass wir eigentlich nicht so richtig wollten und seine Einladung abgelehnt haben.

Ekzistas raporto ankaŭ pri la reago de sinjoro Han mem – la instruistino pri la Germana al mi rakontis pri ĝi, kiam mi kune kun ŝi denove kaj denove tradiskutis la situacion:
Ankaŭ sinjoro Han estis tute konfuzita kaj iomete elrevigita pro la vesperaj okazaĵoj. Evidente li estis sufiĉe nervoza pro siaj scioj de la Germana, sed li vere volis nin inviti al Germana manĝado. Sed poste al li evidentiĝis, ke ni tamen ne vere volas, kaj ke ni rifuzis lian inviton.

Es war uns wirklich ein Rätsel. Hätte Bernhard lieber doch nicht schlafen sollen? Haben wir beide einen zu müden Eindruck gemacht? War Herrn Han dann doch die ganze Konversation zu mühsam, was er selbst vorher nicht erwartet hatte? Welche Pläne hatte er eigentlich? Wollte er gern etwas anderes mit uns essen gehen und war konsterniert über den Wunsch nach deutschem Essen?

Estis al ni vera enigmo. Ĉu Bernard prefere ne estus devinta dormi? Ĉu ni ambaŭ donis tro lacan impreson? Ĉu al sinjoro Han estis tro laciga la tuta interparolo, kion li antaŭe ne supozis? Kiajn planojn li vere havis? Ĉu li preferis manĝi ion alian, kaj estis konsternita de nia deziro manĝi Germane?

Wir kennen nun inzwischen den Grund für das Missverständnis, aber ich möchte euch noch ein bisschen selbst raten lassen. Die Auflösung kommt in drei Tagen – solange hat es auch für uns gedauert, bis wir endlich wussten, was los war! 🙂

Intertempe ni scias la kaŭzon de la miskompreno, sed unue mi volas lasi vin provi iomete mem diveni. La klarigon mi skribos post tri tagoj – ĉar tiel longe daŭris por ni, ĝis ni finfine eksciis, kio misiris! 🙂

2 pensoj pri “Ein Missverständnis / Miskompreno”

  1. Saluton Birke,
    Mi scivolas pri la solvo. Ĉu povas esti, ke egzistas esprimo en la korea “manĝi germane” – kiu signifas “manĝi ĉe si mem”, sen amikoj”. (Rimarko por Bertilo: en la hungara “manĝi ĉe sveda tablo” aŭ “sved-tabla manĝo” estas kiam oni dum bankedoj havas plenajn tablojn kaj sen sidi ĉe ili oni prenas manĝaĵojn sur sian teleron kaj manĝante babilas, aŭ babilante manĝas, luktante kontraŭ la manĝo sen ambaŭ iloj, ktp… .
    Legante pri la okazaĵo kun s-ro Han mi ekmemoris mian kulturŝokon, kiu okazis antaŭ ĉ. 10 jaroj, dum mia unua vizito en Nederlando.
    Post tuttaga trajnvojaĝo el Hungario mi alvenis lacega, malsata al la suda urbo de la lando, por pasigi kelkajn tagojn ĉe mia maljuna amikino.
    Post la alveno ni iom babilis, ŝi montris al mi sian hejmon kaj demandis fine, ĉu mi volas vespermanĝi. (Kompreneble mi volis!)
    – Ah, dankon, eble ne… – diris mi, obeante senkonscie al nia hungara etikedo, laŭ kiu ni ne devas tuj akcepti inviton al manĝo.
    Mia amikino, kiel vera nederlandanino, rekta kaj senhezita fermis la diskuton pri la temo dirante: – En ordo, tiam ĝis morgaŭ, dormu bone!
    Tio estis mia unue leciono pri interkulturo, ja la malsato vere malhelpis min dormi, do, mi povis longe cerbumi pri la okazo. Mi komencis analizi en mi mem kial ni diras “ne” se ni jes ja volas manĝi. Eĉ pli mirigis min, ke mi devintus ankaŭ je la dua invito fakte rifuzi la manĝo, sed tiam jam kun montrata ebla perspektivo: “Ah, mi ne scias….., eble iom poste”.
    Ŝi aŭdinte tion devintus insisti, kaj diri, “Do, manĝu, vi certe estas malsata, mi preparis nur por vi, vi devas provi, ktp..” kaj nur je la tria insito mi “rajtus” cedi akceptante la manĝon. (Vere nur por feliĉigi ŝin kaj ne por satiĝi.)
    Kiom idiote!
    Vivante nun en tiu ĉi lando, eĉ post tiom da jaroj, mi tamen ĉiufoje ŝokiĝas pri tiu rekteco, kaj sentas la malĝentilecon kiam mi tuj akceptas manĝinviton, aŭ ĉe ni iu alia konditas tiel.
    Sed oni almenaŭ scias kion fari en la hejmo de nederlandanoj.Male en situacioj kiam en tiu lando mi gastas ĉe hunagra familio, kaj ne scias ĉu ili jam adaptiĝis aŭ almenaŭ de hungaroj atendas la ekspatrujan konduton…

    Jen….. Mi revenos por ekscii la solvon.

  2. Dankon, Kati, por la loooonga kaj interesa komento!!! Fakte vi estas tre proksima, ne per via unua supozo, sed per via memoro pri rekteco kaj afabla rifuzo. Tamen ankaŭ la korea lingvo mem ludis rolon. Tio ankaŭ por mi mem unue ne estis divenebla…
    Morgaŭ ĝi venos, la solvo :-)!

Komentado estas fermita.