Wie versprochen, kommt hier also die Auflösung unseres Missverständnisses:
Kiel promesite, jen venas do la solvo de nia miskompreno.
Nach mehrmaliger Rekapitulation der ganzen Situation mit der Deutschlehrerin hat sich herausgestellt, dass ein Übermittlungsfehler vorlag. Ich hatte die positive Reaktion Bernhards mit koreanisch kwaench’anta übersetzt, was bei wörtlicher Übersetzung einfach “in Ordnung” heißt. Kontextgebunden kann es jedoch von “ja, okay” bis “na ja, es ist zwar in Ordnung, aber eigentlich würde ich lieber etwas anderes machen” bedeuten.
Post plurfoja reanalizado de la tuta situacio kune kun la instruistino pri la Germana, montriĝis, ke temis pri komunika eraro. Mi tradukis la pozitivan reagon de Bernhard per la Korea kwaench’anta, kiu laŭvorte tradukite signifas “en ordo”. Sed laŭkuntekste ĝi povas havi signifon gamantan de “jes, bone” ĝis “nu, estas ja en ordo, sed efektive mi preferus ion alian fari”.
Z.B. auf die Frage “Ist dir kalt?” ist die Antwort “Nein, es ist okay” (aniyo, kwaench’anayo) durchaus völlig ehrlich zu verstehen. Aber wenn man fragt “Wollen wir einen Kaffee trinken gehen”, dann ist die Antwort “ja, in Ordnung” (ye, kwaench’anayo) offenbar oft eher als höfliche Ablehnung zu interpretieren. So hat auch Herr Han in dem Moment meine Übermittlung interpretiert, nämlich dass Bernhard den Besuch des deutschen Restaurants höflich ablehnt. Ich hätte eher chot’a (=“ja, gut”) verwenden sollen, damit die Botschaft “gut” auch richtig ankommt.
Aber… Das mit der indirekten Ablehnung ist nicht so sicher. Man kann manchmal auch ganz normal direkt zu jemandem sagen “ja, in Ordnung” (ye, kwaench’anayo) und tatsächlich “ja, gut” meinen bzw. in diesem Sinne verstanden werden!
Je ekz. la demando “ĉu estas al vi malvarme?”, la respondon “ne, estas en ordo” (aniyo, kwaench’anayo) oni povas tute rekte kompreni. Sed se oni demandas “ĉu ni iru trinki kafon?”, tiam evidente la respondon “jes, en ordo” (ye, kwaench’anayo) oni interpretu pli ĝuste kiel ĝentilan rifuzon. Tial sinjoro Han en tiu momento interpretis mian komunikon tiel, ke Bernhard ĝentile rifuzis la viziton al la Germana restoracio. Mi prefere estus devinta uzi chot’a (=“jes, bone”), por ke ankaŭ la mesaĝo “bone” ĝuste transdoniĝu.
Sed… Tio pri la nerekta rifuzo ne estas tute fiksita. Oni foje povas ankaŭ tute normale diri al iu rekte “jes, en ordo” (ye, kwaench’anayo) celante ĝuste “jes, bone” aŭ estante komprenata ĝuste tiusence.
Es scheint seltsam, dass so ein Missverständnis an einem einzigen Wort hängen kann. Ich glaube, dass es auch unser Zögern war, das ganze Thema offen anzusprechen (Herr Han hatte ja mit seinem “Warum?” einen mutigen Versuch unternommen).
Schon bei der Frage im Auto hatte ich überlegt, ob ich wegen des Essens nochmal nachfragen soll. Vielleicht wollte Herr Han ja koreanisch essen gehen? Aber ich habe es dann doch gelassen – zu schwierig erschien mir die ganze Situation mit jemandem, den ich erst ein paar Stunden kannte.
Beim Abschied hat Bernhard dann nichts gesagt, weil er dachte, dass vorher auf Koreanisch schon eine Erklärung geäußert worden war.
Ich dagegen habe nicht mehr gewusst, ob ich überhaupt die ganze Einladung richtig verstanden hatte. Da wollte ich einerseits mich selbst nicht bloßstellen, andererseits wollte ich Herrn Han nicht drängen. Vielleicht hätte er dann essen gehen müssen, obwohl er selbst gar nicht wollte?
Ŝajnas strange, ke tia miskompreno povas dependi de unu sola vorto. Mi pensas, ke rolis ankaŭ nia hezitado rekte priparoli la aferon (sinjoro Han ja faris kuraĝan provon per sia “Kial?”).
Jam ĉe la demando en la aŭto mi pripensis, ĉu mi ankoraŭfoje demandu pri la manĝado. Eble sinjoro Han tamen volis iri manĝi Koree? Sed tiam mi lasis la aferon – ŝajnis al mi tro malfacila la tuta situacio kun iu, kiun mi nur konis de kelkaj horoj.
Je la disiĝo Bernard nenion diris, ĉar li pensis, ke jam antaŭe ia klarigo estis dirita en la Korea.
Mi kontraŭe ne plu sciis, ĉu mi entute ĝuste komprenis la efektivan inviton. Tiurilate mi unuflanke ne volis min mem tute embarasi, aliflanke mi ne volis premi sinjoron Han. Ĉu eble li tiam estus devigita iri manĝi, kvankam li mem ne vere volis?
Der kritische Punkt war tatsächlich die übermittelte Botschaft “ja, er sagt, es sei in Ordnung”. Aber dann ging die Interpretation in den Köpfen in verschiedene Richtungen. Wir dachten, dass Herr Han sich darüber wundert, dass wir in ein deutsches Restaurant gehen wollen, während sich Herr Han, der ab da von völlig anderen Voraussetzungen ausging, sich gewundert hat, dass wir nicht in ein deutsches Restaurant gehen wollen…
La kriza punkto vere estis la transdonita mesaĝo “jes, li diris, ke tio estas en ordo”. Sed tiam la interpretado en la kapoj iris en diversajn direktojn. Ni pensis, ke sinjoro Han miris, ke ni volas iri en Germanan restoracion, dum sinjoro Han, kiu tiam deiris de tute aliaj antaŭsupozoj, miris, ke ni ne volas iri en Germanan restoracion…
Manchmal ist es wirklich schwierig mit fremden Sprachen. Und dabei hatten wir noch Glück und konnten das Problem tatsächlich klären!
Foje estas vere malfacile pri fremdaj lingvoj. Ĉi-foje ni tamen estis bonŝancaj, ke ni povis la problemon vere solvi!
Ĉi-foje ni tamen estis bonŝancaj, ke ni povis la problemon vere solvi!
Ĉu vi intertempe denove parolis kun sr-o Han?
Tiaj miskomprenoj okazas tre facile:
Se temas pri manĝado: Germanoj estas multe malpli strikte ligitaj al iuj “ritoj” ol eksterlandanoj. Kiam eksterlandanoj gastas ĉe ni, mia familio ĉiam klarigas ke oni servu sin mem kaj ne atendu, ke oni estas demandita.
Aliflanke Germanoj ofte uzas ironion kaj duoblan neadon, kio kaŭzas miskomprenojn. Ekzemple la germana “nicht schlecht!” (“ne malbone!”) signifas “(tre) bone!”, dum la laŭvorte pli bona “ganz gut.” (“tute bone.”) esprimas, ke “povus esti pli bone”, “meze bone”.
saluton! mi starigis blogon. b. v. viziti ĝin!
http://karamudini.blogspot.com
antaŭdankon.
Mohammad KARAMUDINI