Die Schere reist allein / La tondilo vojaĝas sola

Bald fliegen wir wieder zurück nach Korea, und diesmal muss ich unbedingt daran denken, meine Schere nicht im Handgepäck zu vergessen…

Baldaŭ ni reflugos al Koreujo, kaj ĉi-foje mi nepre devas memori ne forgesi mian tondilon en la manpakaĵo…

Es gab ja ein wenig Aufregung für uns auf dem Flughafen in Seoul, als wir nach Deutschland abgeflogen sind. Meinen zusammenschraubbaren Flötenständer hatte ich extra noch weggepackt (der sieht auf dem Bildschirm auch immer ganz verdächtig aus), und ich war reinen Gewissens, als Bertil mich fragte, ob ich alles Gefährliche in den Koffer getan hätte. Dabei hatte ich offenbar nicht an meine Schere gedacht. Das fiel mir dann auch sofort wieder ein, als mein Rucksack rausgewunken wurde!

Estis por ni iom da ekscitiĝo en la Seula flughaveno, kiam ni forflugis al Germanujo. Mian kunfaldeblan flutostativon mi pakis aparte (ĝi aspektas ĉiam tre suspekte sur la ekrano), kaj mi havis puran konsciencon, kiam Bertilo demandis al mi, ĉu ĉion danĝeran mi metis en la valizon. Sed tiam mi evidente ne pensis pri mia tondilo. Sed pri tio mi tuj ekkonsciis, kiam mia dorsosako estis vokita el la vico!

Dabei ist mir das nicht zum ersten Mal passiert. Ich bin sozusagen Wiederholungstäter und werde aus Schaden wohl nie klug. Genau diese Schere musste ich schon mal in Stuttgart lassen, als ich nach Schweden geflogen bin. Bei der Rückkehr habe ich sie dann wiederbekommen. Und bei meinem allerersten Flug ohne meine Eltern hatte ich ein Taschenmesser (!) im Handgepäck. Das musste dann extra zum Zielort reisen, genau wie diesmal meine Schere:

Kaj tio eĉ ne la unuan fojon okazis al mi. Mi estas, por tiel diri, ripeta deliktulino, kaj mi verŝajne neniam lernos tiun lecionon. Ĝuste tiun tondilon mi jam unu fojon devis lasi, kiam ni flugis Svedujon. Post la reveno mi ĝin rericevis. Kaj ĉe mia plej unua flugo sen miaj gepatroj, mi havis poŝtranĉilon (!) en la manpakaĵo. Tiu devis do aparte vojaĝi al la celo, same kiel ĉi-foje mia tondilo:

In Seoul musste ich also zurück zum Abfertigungsschalter, durch allerlei nichtoffizielle Türen und vorbei an Flughafenbediensteten, die mir alles ganz genau erklärt und sich offenbar über die Abwechslung sehr gefreut haben. Am Schalter aber haben die Angestellten fast mit keiner Wimper gezuckt. Nur die geringe Größe der Schere war offenbar ein Problem. Wie sollte man die nun ordentlich verpacken und verschicken? Sicherheitshalber fragte mich der Mann, ob die Schere auch ruhig verloren gehen könne…

En Seulo mi do devis reiri al la akceptogiĉeto, tra diversaj neoficialaj pordoj, kaj preter flughavenaj istoj, kiuj ĉion tre zorge al mi klarigis, kaj kiuj evidente tre ĝojis pri la rompo de la rutino. Ĉe la giĉeto tamen la istoj eĉ ne per palpebrumeto montris, ke io estas eksterordinara. Nur la malgrandeco de la tondilo evidente estis problemo. Kiel oni ĝin do ĝuste enpaku kaj forsendu? Por certeco la viro demandis al mi, ĉu estos en ordo, se la tondilo eble perdiĝos…

Sorgfältig verpackt in einem etwa zwanzigmal so großen Umschlag, ging die Schere schließlich allein auf die Reise. Sie war dann das erste unserer Gepäckstücke, das bei der Gepäckausgabe in Hamburg auf dem Förderband herumfuhr!

Zorge pakita en koverto proksimume dudekoble tiel granda, la tondilo finfine sola ekvojaĝis. Poste ĝi ĉirkaŭveturis kiel unua el niaj pakaĵeroj sur la bendo de la pakaĵoredonejo en Hamburgo!


4 pensoj pri “Die Schere reist allein / La tondilo vojaĝas sola”

  1. Birke,

    Via rakonto pri la tondilo vekis en mi amuzan memoron. Kiam en la 70aj jaroj mi laboradis pri la menomena lingvo (nord-amerika indiĝena) en Viskonsino, unu el la indianinoj kutime portadis dekojn da ornamaĵoj, plejparte el arĝento (la arĝentarto de la navahoj kaj aliaj sudokcidentaj popoloj tre influis al alilokaj triboj). Ne estus troigo diri, ke ŝia korpo estis kovrita je arĝentaj juvelaĵoj.

    Tiam kaj tiam necesis ĉeesti lingvokongresojn kun tiu virino. Kvankam tiutempe la aerhavena sekuro ne estis tiel severa kiel nun, eĉ tiam estis metaldetektiloj. Mia kompatinda amikino devis preskaŭ malvesti sin por eniri la aviadilon. Se tio okazus nuntempe, mi ne scias, kio okazus.

    Nuntempe mi tute ne flugas ĉiaokaze (ĉar ne necesas); timo jes, sed timo bazita sur scioj…

    Ken

  2. Dankon, Ken, pro tiu interesa rakonto!

    Se tio okazus nuntempe, mi ne scias, kio okazus.

    Bertilo ja estis konvinkita, ke mi estus traktata pli severe, se la tuta tondilo-afero okazus en Usono. Li kredeble tamen iom troigis, ĉu?

    Cetere, se temas pri kontrolado ĉe la flughaveno kaj sinmalvesto, mi trovas alian aferon tre rakontinda:
    Ĉe la flughavena secureckontrolo de la manpakaĵoj kaj korpo oni kutime ja estas petata forpreni la jakon kaj ĉiujn metalaĵojn el la poŝoj antaŭ ol oni trairas la metaldetektilojn. En la seula flughaveno oni devas forpreni ne nur la jakon, sed ankaŭ la ŝuojn! Jam en la atendovico oni ricevas korbeton kun domŝuoj, kiujn oni devas surmeti. En la korbon oni metas la proprajn ŝuojn – ili estas trasenditaj kaj rentgenitaj kiel la manpakaĵoj.

    Mi ĝis nun pensis, ke tio estas tre korea, ĉar ĉi tie oni simple kutimas formeti la ŝuojn ĉie ajn kaj tute ne sentas ĝenon en la afero. Sed subite venas al mi en la kapon, ke eble temas pri alia importaĵo el Usono. Ĉu tie oni eble nuntempe estas tiel severa?

  3. Mi memoras, ke mia patro devis ĉiam plurfoje trairi la kontrolon. Unufoje la malmulta kvanto de metalo, kiu estas en la pakaĵo de refreŝiga tuko, kiujn oni disdonas dum la flugo, kaŭzis alarmon! Kiam la kontrolistoj rimarkis tion, ili ekridis, kio tre trankviligis nin.

    Kiam (ekzemple ĉe diskoteko) la gardistoj kontroltuŝas la tutan korpon de homo, kiu volas eniri, mi ofte ridegas. Tion la kontrolistoj unue ne komprenas. Sed mi tiam klarigas, ke mi estas simple tre tiklema…

Komentado estas fermita.