Dann die Geschenke: Wir hatten uns Beiträge zum Bufett gewünscht, was auch sehr reichlich ausfiel! Essen für 300 Jahre :-). Da es aber auch gleichzeitig eine Wohnungseinweihungsfeier war, wollten vor allem koreanische Freunde vorher wissen, was wir brauchen. Üblich sind hier zur Wohnungseinweihung auch Waschpulver und Klopapier. Beides haben wir von Hyun-jung bekommen. Nun haben wir auch sowas für 300 Jahre. Ein Glück, dass nicht auch Nomota (wie eigentlich angekündigt) welches mitgebracht hat, sonst hätte es für 600 Jahre gereicht ;-).
Poste la donacoj: Ni diris, ke ni deziras kontribuojn al la bufedo, kaj tiaj efektive alvenis abunde! Manĝaĵoj por 300 jaroj :-). Pro tio, ke samtempe ankaŭ estis loĝejinaŭgura festo, precipe niaj Koreaj amikoj demandis, kion ni bezonas. Kutime oni ĉi tie donacas je loĝejinaŭgurado lavpulvoron kaj necesejan paperan. Ambaŭ ni ricevis de Hyun-jung. Nun ni havas ankaŭ tion por 300 jaroj. Feliĉe, ke ne alportis tion ankaŭ Nomota (kontraŭe al antaŭanonco), alie la provizo sufiĉus por 600 jaroj ;-).
Was mir am schwersten fiel, war die Organisation des ganzen Essens. Zuerst Kaffee und Kuchen, wie bei uns üblich? Oder erst richtig essen? Deckt man auf (dafür war sowieso kein Platz) oder nimmt sich jeder? Letztendlich war es von allem ein bisschen: zuerst und immer nebenbei ein bisschen essen, Kaffee kam auf Wunsch zwischendurch und die tolle Torte mit Geburtstagslied und Glückwünschen dann doch erst später. Das mit der Selbstbedienung hat auch gut funktioniert, außer der Obstversorgung – da waren alle zu sehr mit Plaudern beschäftigt, als dass jemand an Schälen oder so gedacht hätte.
Al mi estis plej malfacila la organizado de la tuta manĝado. Ĉu unue kafo kaj kuko, kiel ĉe ni oni kutimas? Aŭ ĉu unue veraj manĝaĵoj? Ĉu ĉion surtabligi (por tio ĉiuokaze ne estis sufiĉa spaco), aŭ ĉu ĉiu prenu por si mem? Finfine efektiviĝis iom de ambaŭ manieroj: unue kaj daŭre dume iom da manĝaĵoj, kafo venis de tempo al tempo laŭdezire, kaj la bonega kuko kun naskiĝtaga kantado kaj bondezirado nur iom poste. Ankaŭ la memservado bone funkciis, krom la fruktoprizorgado, ĉar ĉiuj estis tro okupitaj pri interbabilado por povi pensi pri senŝeligado.
Außer angeregten Gesprächen unter den Gästen gab es noch ein kleines Konzert – nicht nur von uns selbst mit Flöte und Gitarre, sondern auch von Bernd mit klassischer Gitarre – und ein bisschen Spiel: Yut-Nori, ein traditionelles koreanisches “Mensch-ärgere-dich-nicht” (“Fia med knuff” für Schweden).
Krom entuziasma babilado inter la gastoj, okazis ankaŭ malgranda koncerto – ne nur fare de ni mem kun fluto kaj gitaro, sed ankaŭ fare de Bernd kun klasika gitaro. Kaj okazis iomete da tabloludado: Yut-Nori, tradica Korea ludo simila al la Germana “Mensch-ärgere-dich-nicht” (“Fia med knuff” por Svedoj).
Wegen der weiten Wege in Seoul mussten dann alle ungefähr um 22:00 Uhr gehen, nur Bernd wohnt in der Nachbarschaft und konnte um 0:00 Uhr dann noch “richtig” mit auf Bertils Geburtstag anstoßen. Aber vorher feiern bringt in Korea ja kein Unglück, und für uns beide war es ein wunderschönes Geburtstagsfest. Ich hoffe, es haben sich auch alle Gäste so wohl bei uns gefühlt wie wir selbst!
Pro la longaj veturdistancoj en Seulo ĉirkaŭ la 22a horo ĉiuj devis foriri. Nur Bernd loĝas en la najbaraĵo, kaj tial povis je la 0a horo tiam “vere” kuntosti je la naskiĝtago de Bertilo. Sed anticipa festado en Koreujo ja ne alportas malbonŝancon, kaj por ni ambaŭ estis mirinde bela naskiĝtaga festo. Mi esperas, ke ankaŭ ĉiuj niaj gastoj fartis ĉe ni same bone kiel ni mem!
Korajn gratulojn al viaj naskiĝtagoj! Oktobro estas la monato de la multaj naskiĝtagoj – tiom multaj, ke mi ĉiam forgesas kelkajn. Mi ĝojas, ke mi ĉijare ĝustatempe gratulas almenaŭ al Bertilo (laŭ Germana kutimo kaj horzono). Viaj rakontoj pri la Korea akurateco tre mirigis min: Homoj ja venas kun duhora malfruo, sed memoras la ekzaktan daton de la ŝatfondiĝo, eĉ se tiu okazis antaŭ miloj da jaroj…
Gratulojn al ambaŭ! Nu, mia naskiĝdato estas… la 2a de oktobro 😉
Ha, interesa vidpunkto… Mi tute ne kosciighis pri la gratulado. Chu char mi estas koreo?
Nomota skribis:
Efektive ankaŭ mi ne pensis pri tio dum la festo. Birke estas pli atenta pri tiaj kulturaj diferencoj.
Dankon al Gunnar kaj Manuel pro la gratuloj! Kaj reen al vi, Manuel, kvankam iom malfrue, same ĉion bonan!
Gratulojn okaze de la naskiĝtago!!!