Pasis kelkaj tagoj depost la antaŭa kontribuo al la blogo. Eble iuj el vi malpaciencas. La kialo estas, ke rekomenciĝis por ni la serioza vivo, t.e. la lernejo. Kaj mi kaj Birke nun partoprenas en kurso de la Korea lingvo – ne en la sama kurso, kompreneble, ĉar Birke jam parolas la Korean, dum mi estas simpla komencanto. Mi devas nun kvin tagojn en ĉiu semajno leviĝi frue kaj iri lernejen. Ne tute facile por denaske pigra persono.
Seit dem letzten Eintrag sind nun schon einige Tage vergangen. Vielleicht sind einige von euch ungeduldig. Der Grund ist der, dass für uns der Ernst des Lebens wieder begonnen hat, d.h. die Schule. Sowohl ich als auch Birke nehmen nun an einem Koreanischkurs teil – nicht am selben natürlich, weil Birke schon Koreanisch spricht,während ich einfacher Anfänger bin. Ich muss nun fünf Tage in der Woche früh aufstehen und in die Schule gehen. Nicht so einfach für jemanden, der von Geburt an faul ist.
La unua tago estis eĉ pli malfacila…
Der erste Tag war sogar noch schwieriger…
Mia kurso okazas en tiu universitato, en kiu Birke laboras (oni donas rabaton al la dungitoj kaj iliaj familianoj). La lecionoj estas ĉiutage je la naŭa. Sed la unua kursotago devus komenciĝi per malferma ceremonio, kiu laŭ la informoj, kiujn ni ricevis, devus esti nur je la 10a horo. Bone, mi iris tien pli frue por esti certa, ke mi trovos la precizan lokon senprobleme. Mi alvenis eĉ je dek minutoj post la naŭa – abunde da tempo. Mi facile retrovis la lokon, kie eĉ estis afiŝo pri “Opening Ceremony”. Bonege! Mi iris ripozi iomete ĝis la 10a horo.
Mein Kurs findet in der Universität statt, in der Birke arbeitet (es gibt Rabatt für die Angestellten und deren Familienangehörige). Der Unterricht beginnt jeden Tag um 9:00 Uhr. Aber der erste Unterrichtstag sollte mit einer Eröffnungszeremonie beginnen, die laut den Informationen, die wir bekommen haben, erst um 10:00 Uhr begann. Gut, ich ging ein bisschen früher, um sicher zu sein, dass ich ohne Probleme den genauen Ort finden würde. Ich war sogar zehn nach neun da – Zeit genug. Ich fand ohne Probleme den richtigen Ort, wo sogar ein Schild mit der Aufschrift “Eröffnungszeremonie” hing. Wunderbar! Ich hab mir bis um 10:00 dann noch so ein bisschen in Ruhe die Zeit vertrieben.
Kiam duonhoron poste mi reiris al la domo de la ceremoniejo, la afiŝo estis malaperinta. Hmm… kio okazas? Mi grimpis laŭ la ŝtuparo al la ceremoniejo mem, kaj survoje renkontis amason da homoj, kiuj ŝajne elvenis el ĝi. Ĉu ili partoprenis alian ceremonion? Aŭ ĉu estis miaj kunkursanoj? Diablo scias! Mi eksidis ekster la loko kaj atendis por vidi, ĉu aperos homoj por plia ceremonio je la 10a…. Neniu venis. Mi sukcesis ĉion tute fuŝi. Ve!
Als ich eine halbe Stunde später zurückkam, hing da kein Schild mehr. Hmm…. was war los? Ich ging noch direkt zur Halle selbst hoch und habe unterwegs einen haufen Leute getroffen, die scheinbar dort aus der Halle kamen. Hatten die an einer anderen Zeremonie teilgenommen? Oder waren das die anderen Kursteilnehmer? Weiß der Teufel! Ich habe mich außerhalb der Halle hingesetzt und gewartet um zu sehen, ob Leute zu einer weiteren Veranstaltung um 10:00 Uhr kommen würden….. Niemand kam. Ich hatte es geschafft, alles zu verderben. Oje!
Evidente miaj informoj estis falsaj, kaj la ceremonio tamen estis jam je la 9a horo. Belege! Kion fari? Nu, manke de alia eblo mi iris al tiu oficejo, kie mi antaŭe aliĝis al la kurso, kaj demandis. Feliĉe la oficistino tie iom parolas la Anglan (ĝenerale ĉi tie oni nur malfacile trovas homojn, kiuj scias alian lingvon ol la Korea), kaj ŝi bone komprenis mian demandon. Ŝi redemandis, ĉu mi jam partoprenis en la testo por eltrovi taŭgan kursonivelon. Mi diris, ke ne, sed aldonis, ke mi ja ĉiuokaze estu en la baza nivelo. Tiam ŝi diris, ke mi estu en ĉambro 001 en la keletaĝo. Bonege! Finfine ĉio tamen solviĝos… pensis mi…
Offenbar waren meine Informationen falsch und die Veranstaltung war doch um 9:00 gewesen. Was nun? Na, weil ich keine andere Möglichkeit hatte, ging ich in das Büro, in dem ich mich vorher zum Kurs angemeldet hatte, und habe dort gefragt. Zum Glück sprach die Angestellte dort ein bisschen Englisch (generell trifft man hier nur wenige, die eine andere Sprache als Koreanisch können), und sie verstand meine Frage. Sie fragte zurück, ob ich schon an dem Einstufungstest teilgenommen hätte, um das richtige Niveau für mich zu finden. Ich sagte nein, fügte aber hinzu, dass ich ohnehin in der Grundstufe sei. Darufhin sagte sie, dass ich in den raum 001 im Untergeschoss gehen solle. Wunderbar! Schließlich würdedoch alles in Ordnung kommen…. dachte ich…
Mi iris ĝoja al ĉambro 001, kaj eniris. Tie sidis kelkaj lernantoj, kaj tie staris instruistino – parolante en la Korea lingvo rapide, flue kaj tute nekompreneble. Kaj la lernantoj ŝajnis kompreni, kion ŝi diras – unu el ili eĉ respondis ion per longa frazo. Mi konfuzite staris tie dum minuto, kaj poste demandis Angle, ĉu vere mi estas en la ĝusta loko por la baza kurso. La instruistino montris, ke mi eksidu, kaj donis al mi paperon. Sur ĝi estis amasoj da Koreaj frazoj kaj diversaj instrukcioj en la Angla: “enmetu la ĝustan participon”, “aldonu la ĝustan partiklon”, “elektu la ĝustan formon” k.t.p. – ĉio tute super mia kapo. Mi provis komuniki al la instruistino, ke ĉio estas multe tro malfacila por mi, kaj ŝi indikis, ke mi tamen skribu tie mian nomon. Poste ŝi diris, ke mi revenu je la 11a horo por intervjuo.
Fröhlich ging ich zum Raum 001 und trat ein. Dort saßen ein paar Kursteilnehmer und dort stand eine Lehrerin – die Koreanisch sprach, schnell, flüssig und überhaupt nicht verständlich. Die Teilnehmer schienen sie zu verstehen – einer von ihnen antwortete sogar mit einem langen Satz. Verwirrt stand ich dort ungefähr eine Minute und fragte dann auf Englisch, ob ich wirklich richtig in der Grundstufe sei. Die Lehrerin zeigte mir, dass ich mich hinsetzen solle und gab mir ein Papier. Darauf waren eine Menge koreanischer Sätze und verschiedene Anweisungen auf Englisch: “Setzen Sie das richtige Partizip ein”, “Fügen Sie die richtige Silbe an”, “Wählen Sie die richtige Form” usw. – alles völlig über meinem Horizont. Ich versuchte der Lehrerin zu sagen, dass alles viel zu schwer für mich sei, und sie bedeutete mir, dass ich trotzdem meinen Namen dorthin schreiben solle. Dann sagte sie, dass ich um 11:00 zum Interview wiederkommen solle.
Kun pezaj paŝoj mi foriris, pensante, ke ĉio jam tute katastrofiĝis.
Schweren Herzens ging ich weg und dachte, dass alles nun in einer völligen Katastrophe enden würde.
Post duonhoro mi revenis. Venis ankaŭ kelkaj el la aliaj lernantoj, kiuj estis tie antaŭe. Fine reaperis ankaŭ la instruistino kaj iu viro, kiu havis liston de nomoj, inter kiuj estis mia, kaj li diris, ke mi iru al ĉambro 209. Survoje mi finfine komprenis, ke mi tamen ja partoprenis en la testo por trovi nivelon, kaj ke mi brile sukcesis en ĝi – t.e. mi sukcesis montri, ke mi scias nenion de la Korea.
Eine halbe Stunde später kam ich wieder. Es kamen auch ein paar der anderen, die vorher da waren. Schließlich kamen auch die Lehrerin und ein Mann, der eine Liste mit Namen hatte, unter denen auch meiner war. Er sagte, ich solle in den Raum 209 gehen. Unterwegs wurde mir dann klar, dass ich ja doch am Einstufungstest teilgenommen hatte und dass unglaublich erfolgreich war – ich hatte geschafft zu zeigen, dass ich nicht ein bisschen Koreanisch kann.
En la nova ĉambro jam sidis tri lernantoj. Mi kaj ankoraŭ unu novalveninto instaliĝis. Montriĝis, ke finfine mi retrovis la efektivan bazan kurson, kaj la lernado tamen povis komenciĝi. Pu!
In dem anderen Raum saßen drei Teilnehmer. Ich und noch ein Neuankömmling setzten sich. Es stellte sich heraus, dass ich endlich den richtigen Grundkurs gefunden hatte, und dass das Lernen beginnen konnte. Uff!
Ni estas ses lernantoj en la grupo, ĉar la postan tagon aliĝis al ni unu plia. Estas mi, du Japaninoj kaj unu Japano, unu Hindo kaj unu Serbino. Ni lernas ĉiutago dum kvar horoj. Estas du instruistinoj: unu instruas al ni dum tri horoj, dum la alia venas dum unu horo, kaj tiam okazas iom pli amuzaj aferoj.
Wir sind sechs Teilnehmer in der Gruppe, weil am nächsten Tag dann noch jemand hinzukam. Das sind ich, zwei Japaner und eine Japanerin, ein Inder und eine Serbin. Wir lernen jeden Tag vier Stunden lang. Wir haben zwei Lehrerinnen: eine unterrichtet uns drei Stunden lang, während die andere nur eine Stunde kommt, und dann lustigere Sachen mit uns macht.
Pasis nun la unua semajno, dum kiu ni precipe lernis legi. La Korea ja uzas tute apartan alfabeton, kiu estas tre interesa kaj bela. En sekvaj blogaĵoj mi espereble rakontos pli pri la kurso. Ĝis tiam!
Die erste Woche ist nun vorbei, in der wir vor allem lesen gelernt haben. Koreanisch hat ein völlig eigenes Alphabet, das sehr interessant und hübsch ist. In anderen Einträgen werde ich hoffentlich mehr über den Kurs erzählen. Bis dann!
Saluton! mi ege ŝatas viajn blogaĵojn pri lernejo 😀